Internacia Kongresa Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el AIS-IKU)
Saltu al: navigado, serĉo

La Internacia Kongresa Universitato (IKU) estas serio de fakaj prelegoj, kiuj estas ĉiujare prezentataj dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Ĝi okazas seninterrompe de 1951, tiam sub la nomo Internacia Somera Universitato (ISU). La nomo estis ŝanĝita en 1981, okaze de la 66-a UK 1981 en Braziljo, kiu okazis en vintro (sud-hemisfera). Ekde 1997 la IKU prelegoj aperas broŝurforme dum la UK. Pri la jaroj 1998, 2002 kaj 2005 ekzistas libro, havebla en datenaranĝo PDF.

Jam plurfoje, unuafoje en la 80-a UK 1995, IKU estis arangita komune de UEA kaj AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj) sub la nomo AIS-IKU. Specialaĵo de AIS-IKU estas, ke docentoj de AIS, kiuj kontribuas la IKU, plilongigas sian IKU-prelegon al AIS-kurso tri- ĝis ok-leciona. Tiaj kursoj ne nur permesas pli profundan traktadon de temo, sed ankaŭ donas al partoprenantoj la okazon fari ekzamenon kaj ricevi ateston de AIS. AIS-IKU havas la statuson de studadsesio de AIS.

Rektoroj[redakti | redakti fonton]

Kutime la rektoro de IKU estas sciencisto kaj esperantisto de la kongresa lando.

La jena listo ne estas kompleta.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anonimulo 1975 : Internacia Somera Universitato : Tradicio en freŝa vesto, Esperanto, 833(5), p.89

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “Riĉa scienca programo en Nitro”, 615-a gazetara komuniko de UEA, 2016-05-18

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Esperanta Flago Universalaj Kongresoj Esperanta Flago
1905-19151920-19391940-19801981-2010
Brasilia 1981Antverpeno 1982Budapeŝto 1983Vankuvero 1984Aŭgsburgo 1985
Pekino 1986Varsovio 1987Roterdamo 1988Brighton 1989Havano 1990
Bergen 1991Vieno 1992Valencia 1993Seulo 1994Tampere 1995
Prago 1996Adelaide 1997Montpellier 1998Berlino 1999Tel-Avivo 2000
Zagrebo 2001Fortalezo 2002Gotenburgo 2003Pekino 2004Vilno 2005
Florenco 2006Jokohamo 2007Roterdamo 2008Bjalistoko 2009Havano 2010
Kopenhago 2011Hanojo 2012Rejkjaviko 2013Bonaero 2014Lillo 2015