Várzea Grande (Mato-Groso)
Várzea Grande | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 271 339 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 289 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 39′ S, 56° 8′ U (mapo)-15.646944444444-56.132777777778Koordinatoj: 15° 39′ S, 56° 8′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 190 m [+] | ||
Areo | 938,057 km² (9 380 5.7 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Várzea Grande (Mato Grosso) [+] | |||
Várzea Grande estas municipo kaj universitata urbego de la brazila subŝtato Mato-Groso. Ĝi apartenas al urbaro de Cuiabá.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 938 km²
- Supermara alteco: 198 m
- Loĝantaro: 268 594 en 2015
- Horzono: UTC -4
- Poŝtkodo:
- Telefonkodo:
- Aŭtokodo:
- 15° 38′ 49″ S 56° 07′ 58″ U / 15.64694 °S, 56.13278 °U (mapo)
Situo
[redakti | redakti fonton]Várzea Grande situas en okcidenta parto de la lando. La limo inter Várzea Grande kaj Cuiabá estas nur rivero, sed ponto iterligas la urbojn, tial ambaŭ urboj estas duoblaj urboj. Campo Grande troviĝas 557, Goiânia 742, Braziljo 880, Campinas 1245, Curitiba 1301, San-Paŭlo (urbo) 1327, Guarulhos 1329, Belo Horizonte 1376, Manaus 1458, Rio-de-Ĵanejro 1575, Nova Iguaçu 1548, Porto Alegre 1677, Belém 1788, Teresina 1870, Salvador de Bahio 1921, São Luís 1956, Maceió 2312, Recife 2459, Natalo (Brazilo) 2532 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Várzea Grande estiĝis pro donacoj de terkoncesioj donitaj al la indianoj en 1832. La pramo ekfunkciis en 1874. En 1886 paroĥo formiĝis, la unua kirko estis konstruita en 1892. En 1948 la komunumo ricevis memstarecon. En 1970 la urbodomo ekfunkciis.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Várzea Grande estas ĉefe komerca, industria kaj agrikultura (brutoj) komunumo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Várzea Grande havas tropikan klimaton. La tutjara averaĝa temperaturo varias inter 22-33 °C. Jare pluvas po 1376 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter oktobro-aprilo, en julio apenaŭ pluvas.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La publika transporto estas farita per aŭtobusoj integritaj kun Cuiabá. La internacia flughaveno funkcias en teritorio de Várzea Grande, nature komuna kun Cuiabá.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Santa Maria (Rio Grande do Sul), Brazilo
- Santa Cruz de la Sierra, Bolivio
- Corumbá, Brazilo
- El Alto, Bolivio
- Arica, Ĉilio
- Mendoza (Argentino), Argentino
- Quito, Ekvadoro
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Portugala Vikipedio helpe de Guglo
- Angla Vikipedio helpe de WikiTrans
- mapo, distancoj Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine