Vikipedio:Roboto/Laboroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roboto

Ĉi tiu paĝo enhavas liston de laboroj plenumigeblaj de robotistoj.

Por aldoni peton bonvolu alklaki ĉi sube kaj plenumi la ŝablonon korekte kaj simple konservu la paĝon. Robotistoj, kiuj atentigas pri la paĝo, plenumigos plejeble ĉiujn petojn.

Arkivo: 200620072008200920102011201220132014

Commonscat[redakti fonton]

Is it possible to add Ŝablono:Projektoj to articles like here by use of a bot? Regards, --Brackenheim (diskuto) 22:41, 22 Jun. 2012 (UTC)

Pro ekuzado de Vikidatumoj en ŝablonoj, post kelka tempo sufiĉos aldoni nur {{Projektoj}}. Tamen nuntempe estas uzataj pluraj tiaj ŝablonoj kaj mi dume ne havas tempon por ĉion prepari. (se iu ŝatus helpi, helpu!) --KuboF (diskuto) 14:59, 29 Mar. 2015 (UTC)

Malplenaj kategorioj[redakti fonton]

Ĉu iu administranta robotisto povas forigi la jenajn malplenajn kategoriojn per roboto? Mi forigis multajn samtipajn kategoriojn permane post la diskuto, sed mi hezitas okupiĝi ĉe "Lastaj ŝanĝoj". Kelkaj kategorioj ankoraŭ havantaj subkategoriojn estos malplenaj post la forigo de siaj subaj kategorioj.

Aliflanke, la robotadministrantoj, kiuj povas forigi robote, en nia VP estas nur du: Uzanto:KuBOT (Uzanto:KuboF) kaj Uzanto:Roboto de Marcos (Uzanto:Marcos), ĉu ne? Dankon antaŭe,--Salatonbv (diskuto) 13:27, 4 Mar. 2015 (UTC)

Ne farite Ne farite Ŝajnas ke la botoj estas okupitaj, do mi forigos tiojn permane, ne tre rapide.--Salatonbv (diskuto) 11:18, 5 Mar. 2015 (UTC)
@Salatonbv: Atendi du tagojn kaj diri, ke robotistoj estas okupitaj? Nu, jes, sed eble pli bonus atentigi ankaŭ robotiston mem ;) Mi povas tion fari ĉi-verpere. --KuboF (diskuto) 12:43, 6 Mar. 2015 (UTC)
Dankon KuBOT, sed ŝajnas esti alia voĉo en Uzanto-Diskuto:Xian#Malplenaj_kategorioj. Ĉu vi povus atendi iom plue? Oni povus uzi ĉi tiun liston aŭ alian liston por mala anstataŭigo.--Salatonbv (diskuto) 12:50, 6 Mar. 2015 (UTC)
Jes, mi atendos. --KuboF (diskuto) 15:02, 7 Mar. 2015 (UTC)
@KuboF: Ne kontraŭaĵo dum 10 tagoj post la anonco ĉe la Diskutejo. "Li, kiu estas silenta, estas prenita por interkonsenti". Bonvolu denove uzi la roboton.--Salatonbv (diskuto) 23:43, 27 Mar. 2015 (UTC)

✔ Farite Dankon, Salatonbv, pro gvidi tiun ĉi aferon! --KuboF (diskuto) 14:56, 29 Mar. 2015 (UTC)

Aldono de parametroj[redakti fonton]

Saluton. Ĉu ies roboto kapablas aldoni la parametrojn "Bildolarĝo" kaj "Bildoalto" al la ŝablonoj en la kategorio Kategorio:Ŝablono:Situo sur mapo/sen bildolarĝo? La ŝablonoj samtempe devas havi ekvivalenton en la franca vikipedio. Sed bonvolu atenti, ke en la francaj ŝablonoj la parametroj tamen nomiĝas alie, nome "iwidth" kaj "iheight". Ĉar niaj lokumiloj jam havas esperantigitajn parametrojn, mi foje aldonis la supre menciitajn parametrojn. Sed ankoraŭ pli ol 500 ŝablonoj ne havas ilin. Krome la roboto devus atenti, ke la mapaj bildoj estu la samaj en la ekvivalentaj ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 15:14, 7 Mar. 2015 (UTC)

Ŝanĝo de kategorioj[redakti fonton]

Jen estas la listo de kategorioj petataj por ŝanĝi. La diskuto estas VP:FA.

Ĉu la laboro estas facila? Dankon antaŭe, --Salatonbv (diskuto) 05:52, 14 Mar. 2015 (UTC)

Tre facila, mi rigardos al ĝi vespere. --KuboF (diskuto) 13:08, 14 Mar. 2015 (UTC)
Dankon KuBOT. Mi ankoraŭ ne konas facilan manieron per AWB, facile ŝanĝi ne nur multajn kategoriojn sed ankaŭ movotajn artikolojn sub la kategorioj. Bonan vesperon,--Salatonbv (diskuto) 13:14, 14 Mar. 2015 (UTC)

✔ Farite Tamen mi rimarkis, ke pluraj kategorioj uzas malnovan sistemon, ekz. Kategorio:Slovakaj verkistoj. Ĉu ankaŭ tion ŝanĝi? Se jes, kiel? --KuboF (diskuto) 20:45, 14 Mar. 2015 (UTC)

@KuboF: bona laboro! Ni ankoraŭ havas aliajn diskutendajn titolojn tie. Se ni bezonas vian helpon, ni kreos alian liston. Dankon,--Salatonbv (diskuto) 22:46, 14 Mar. 2015 (UTC)

Pri konteo estis diskuto, laŭ tio ĝi estu kantono. Spite tion nun estas trafoj 544 pri konteo (inkluzive ankaŭ kategoriojn, eĉ artikolon). Supozeble roboto ne povas fari ĉion, tamen almenaŭ malpliiĝos la nombro. Krome estas administra tasko: (la alinomata) konteo malaperu, kiel titolo de artikolo. --Crosstor (diskuto) 14:28, 15 Mar. 2015 (UTC)

Crosstor, kie estis la diskuto? Mi ne spertas pri la temo do mi hezitas sen klarigo fari tian taskon. --KuboF (diskuto) 15:21, 17 Mar. 2015 (UTC)
Mi ne serĉis en arkivo, tio ne okazis nuntempe, sed ekzemple mi trovis:

[1] [2] --Crosstor (diskuto) 08:30, 18 Mar. 2015 (UTC)

sankta triopo[redakti fonton]

Sankta Triopo estas lingva eraro, ĝuste: Sankta Triunuo. La serĉilo trovis 71 trafojn. --Crosstor (diskuto) 11:43, 5 Apr. 2015 (UTC)

Mi faros postnelonge (ĝis du semajnoj). --KuboF (diskuto) 19:00, 28 Apr. 2015 (UTC)
Crosstor, ✔ Farite - mi aldonis ĝin en la funkcioj de mia roboto. --Ochilov (diskuto) 16:02, 24 Dec. 2015 (UTC)

Trafikado[redakti fonton]

Trafikado estas gramatika eraro, sufiĉas trafiko. Ankaŭ mi falis en tiun eraron, sed poste mane mi ĝustigis ilin. Ankaŭ aliaj redaktoj uzis malĝuste trafikadon, la serĉilo trovis 72 trafojn. --Crosstor (diskuto) 11:48, 5 Apr. 2015 (UTC)

Ne farite Ne farite @Crosstor:La vorto "trafikado" povas ankaŭ signifi "kontrabandado". Tial mi preferas ne fari ĝin per roboto (necesus multa mia kontrolado) kaj prefere faru permane. --KuboF (diskuto) 19:04, 28 Apr. 2015 (UTC)

Alto super la marnivelo[redakti fonton]

Ĉu estas ebleco forigi "Alto super la marnivelo" kaj aldoni poste "Supermara alteco" en duobla [ (do, la esprimo estos blua)? Ili estas ĉefe miaj fruaj eraretoj, la blua esprimo estus pli eleganta. --Crosstor (diskuto) 06:54, 7 Apr. 2015 (UTC)

Mi provos fari postnelonge (ĝis du semajnoj) --KuboF (diskuto) 19:07, 28 Apr. 2015 (UTC)
✔ Farite--LiMr (diskuto) 18:56, 4 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Artikoloj pri jaroj antaŭ kristo[redakti fonton]

Saluton. Mi hodiaŭ kreis la ŝablonon {{Jaroj antaŭ Kristo}} kaj jam aldonis ĝin al kelkaj artikoloj, kiel ekzemple -32. Ĉu ies roboto kapablas daŭrigi tian ŝanĝon? Samtempe estu forigata tio, kion mi forigis el ekzemple -32. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 10:20, 15 Apr. 2015 (UTC)

Hmm, unuarigarde ŝajnas, ke tio eblus. Dua afero estas kiam mi havos tempon por tio - espereble dum sekvaj 2 semajnoj. --KuboF (diskuto) 10:48, 15 Apr. 2015 (UTC)
✔ Farite Mi faris ankaŭ la ŝablonon {{Jaroj}} pli utila. Mi faros ankaŭ pliajn laborojn pri jaroj. --LiMr (diskuto) 20:26, 3 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

alia kategorio[redakti fonton]

Mi heredis kategorion: Komunumoj de Hungario. Tiam ĝi enhavis nemultajn artikolojn. Intertempe mi tute finis tiun laboron, krome mi kreis apartajn kategoriojn (ekzemple Urboj de Hungario). Restis Komunumoj de Hungario nur por ĉ. 3000 vilaĝoj. Mi petas robotan laboron el Komunumoj de Hungario al Vilaĝoj de Hungario. --Crosstor (diskuto) 13:58, 28 Apr. 2015 (UTC)

@Crosstor: tio estas senproblema. Tamen mi opinias, ke pli indus la paĝojn meti en subkategoriojn laŭ pli preciza administra divido, io simila al Kategorio:Municipoj de Slovakio laŭ distriktoj. Ĉu laŭ vi sencus divido laŭ departementoj aŭ laŭ io alia? --KuboF (diskuto) 18:59, 28 Apr. 2015 (UTC)
Laŭ distrikto, departemento estas divido laŭ geografia situo, ili ofte ŝanĝiĝas, ĉar politiko movas ilin. Longe estis distrikto, poste ĝi transformiĝis subregiono, fine nun denove distrikto. Tio ne anstataŭas la juran dividon, kio estas
  • Urboj de Hungario
  • Grandvilaĝoj en Hungario
  • Vilaĝoj de Hungario

La lasta kategorio aperis ĉe mi kun 6 artikoloj, sed post klako tio malaperis, ĉar tio supozeble estas forviŝita. La unuaj 2 kategorioj jam longe estas plenaj.Mi petas la juran dividon, ĉar mankas la 3a kategorio. --Crosstor (diskuto) 05:15, 29 Apr. 2015 (UTC)

Crosstor, ĉu vi volas movi ĉiuj artikoloj el Kategorio:Komunumoj de Hungario en Kategorio:Vilaĝoj de Hungario? --Ochilov (diskuto) 16:00, 24 Dec. 2015 (UTC)
✔ Farite --Ochilov (diskuto) 16:50, 25 Dec. 2015 (UTC)

INSEE = neniu[redakti fonton]

En la artikoloj uzantaj la ŝablono "informkesto urbo", kie la parametro "laŭ" egalas INSEE aldonu la linion: |INSEE = neniu

Vidu la dif. Tio permesas afiŝi la INSEE kodo nur unufoje. --pino (diskuto) 23:34, 22 Dec. 2015 (UTC)

Pino, mi pensas ke estos pli bone aldoni tion en la ŝablono, ĉu ne? Tlustulimu, kion vi pensas? --Ochilov (diskuto) 15:57, 24 Dec. 2015 (UTC)
Kara Ochilov ne la aldono por INSEE en ŝablono estas nun finita. La INSEE kodo estas jam ene la ŝablono en multaj malnovaj artikoloj antaŭ ke vikidatumoj ĉeestis. Do nun estas en niaj artikoloj dufoje la saman kodon. Por eviti kromefekto ekzemple perdi noton, estas pli taŭga ne ŝanĝi la malnovajn artikolojn, kie la parametro "laŭ" egalas INSEE, do aldoni la linion: |INSEE = neniu. Estonte la ŝablono aldonos aŭtomate INSEE kodo. INSEE kodo estas konfindinda valoro, kiu ĉeestas en vikidatumoj por ĉiuj franciaj komunumoj. Ekzemple vidu ankaŭ la lastan historion de Puligny-Montrachet. La ago estas utila kaj ne tre kompleksa, ĝi ebligos testi la kapablon de la roboto. --pino (diskuto) 17:22, 24 Dec. 2015 (UTC)
Pino, mi nun pensas kiom fari ĝin kun AWB :) --Ochilov (diskuto) 02:39, 25 Dec. 2015 (UTC)
Kial ne Ochilov, temas nur pri francaj komunumoj uzantaj la ŝablonon "informkesto urbo", kie la parametro "laŭ" egalas INSEE, la parametro "kodo" estas kompletiĝinta (vidu rimarko de Tlustulimu) kaj la parametro INSEE ne jam ĉeestas.☺--pino (diskuto) 09:16, 25 Dec. 2015 (UTC)
@Ochilov: Kiom da artikoloj estas koncernataj? Ĉu vi povus krei liston por mi sur Uzanto:Tlustulimu/ŝablonaro/kodoj en la tiea ĉapitro "Listo", ĉar mi sekvonte emas okupiĝi pri la parametroj kodo, laŭ kaj INSEE en {{informkesto urbo}} kaj bezonus iom da testaj artikoloj. Eble mi eĉ kreos Lua-modulon por tio.
@Pino~eowiki: La vorto "kompletiĝita" estas gramatike malĝustega, ĉar post -"iĝ-" ne eblas pasiva participa finaĵo. Ĉu eble okazis lingva interfero el la franca lingvo? Mi supozas, ke jes, ĉar latinidaj lingvoj havas nur 2 participojn, dum ke esperanto ja havas 6. Do, ĝustas "kompletigita" kaj "kompletiĝinta". Ŝajne vi faris strangan mikson de ambaŭ, simple pro lingva interfero. --Tlustulimu (diskuto) 09:41, 25 Dec. 2015 (UTC) Hopla. Mi forgesis gravan vorteton. -Tlustulimu (diskuto) 16:13, 25 Dec. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: dankon por viaj ĉiam interesaj lingvaj rimarkoj. --pino (diskuto) 10:01, 25 Dec. 2015 (UTC)
@Ochilov: temas nur tie forigi duoblajn informojn. Certe geokesto2 kaj informkesto urbo evoluos sed estas alia demando. Krome ĝenerale estus utila havi liston de ŝanĝintaj artikoloj. --pino (diskuto) 08:28, 29 Dec. 2015 (UTC)

Burgonjo-Franĉkonteo[redakti fonton]

Ŝanĝi Burgonjo al Burgonjo-Franĉkonteo kaj Franĉ-Konteo al Burgonjo-Franĉkonteo en ŝablono Geokesto kaj Geokesto2 kaj ankaŭ en enkondukofrazo de koncernitaj artikoloj, ekzemple en Source-Seine en Besain aŭ en Bretenières. --pino (diskuto) 17:59, 31 Dec. 2015 (UTC)

Artikoloj pri urbaj kaj neurbaj komunumoj de Germanio[redakti fonton]

Ekde 2014 permane redaktiĝis kaj pliboniĝis multaj artikoloj pri urbaj kaj neurbaj komunumoj de Germanio - komplete prilaboriĝis naŭ el la dek ses federaciaj landoj (priskribo kaj redaktoprotokolo ĉi tie - la 18-an de aŭgusto ankaŭ finiĝis la permana prilaboro de Meklenburgo-Antaŭpomerio, la nordoriento de Germanio). Nun nur restas du regionoj en la pleja okcidento, Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando, kaj iuj partoj de kvar el la kvin orientaj novaj federaciaj landoj. Pri la okcidento la problemo estas aparta malgrandeco kaj pro tio multnombreco de la komunumoj (en Nordrejn-Vestfalio averaĝa urbo havas 200 000 loĝantojn, averaĝa neurba komunumo 10 000, male en Rejnlando-Palatinato averaĝa urbo havas nur 8 000 loĝantojn kaj averaĝa neurba komunumo malpli ol 200 ... rezultas tiom da artikoloj, ke neniu unuopa redaktanto plene sen robota helpo sukcesus prilabori la monton). Kvankam roboto ne povas fari la tutan laboron bonigi la origine robote kreitajn artikolojn, tamen paŝon post paŝo roboto povas helpi kunlabore, kaj la homa redaktado iĝus iom pli simpla.

Unua paŝo, aparte simpla, estas funkciigi la oficialajn kodojn en la informkesto. Pri Rejnlando-Palatinato tio signifas tutvikipedie

  • anstataŭigi la signaron "oficiala_kodo = 07 1 31 " per "oficiala_kodo = 07131", do forpreni po tri interspacojn, kun redaktokomento "refunkciigo de la oficiala kodo" (aŭ, se malfacilas interspaco fine de la signaro, en du paŝoj "oficiala_kodo = 07 1 31 0" per "oficiala_kodo = 071310", "oficiala_kodo = 07 1 31 1" per "oficiala_kodo = 071311")

Analogie ankaŭ necesos poste adapti la kodojn pri komunumoj de Sarlando (facile) kaj de la kvar orientaj novaj federaciaj landoj (jam parte farite permane, sed sume malpli facile, ĉar tie post la kreo de la esperantlingvaj robotaj artikoloĝermo reorganiziĝis la distriktoj). Tamen interesos vidi, ĝis kiu punkto aŭtomatigita helpo per simpla amasanstataŭigo povos helpi. Se necese, mi pretos kontribui same detalan liston tiom pri Rejnlando-Palatinato.

Dua paŝo, ankaŭ relative simpla, estos meti distriktajn navigilojn (sen ili facile eblas meti kritikan ŝablonon "{{orfa}}" aŭ angle "{{orphan}}" al ĝermaj artikoloj, kaj neesperantistoj foje jam faris tion). Tamen kompreneble necesas atenti ke koncernaj distriktaj navigiloj devas ekzisti - pri Rejnlando-Palatinato ĉiuj kreiĝis. Pri tiu regiono necesas

Same pri ĉiuj aliaj distriktoj de la regiono, nome

Kompreneble tio ne estas la kompleta laboro, sed nur la robote plej simple farebla parto. Sed estas komenco, respektive granda paŝo en bona direkto.

ThomasPusch (diskuto) 10:50, 2 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi faris kelkajn provojn sed hodiaŭ vespere mi havas nur tabeleton kaj ne ilojn. --pino (diskuto) 16:10, 2 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉu estas bone por distrikto Südliche Weinstraße ? --pino (diskuto) 10:55, 3 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Laŭ la dezajno de la paĝoj en aliaj federaciaj landoj pli bonus la sinsekvo {{distrikto Südliche Weinstraße}} nova linio {{Ĝermo|Germanio}} (vi faris inverse), sed krome la ago tute enordas. Pri la oficialaj kodoj en iuj (probable la plej unuaj, provaj) paĝoj kiel Albersweiler ankoraŭ rezultis troa interspaco fine de la nova numero (do en Albersweiler kompleta kodo 07337 001, kvankam devas esti 07337001). Sed en pli postaj paĝoj, kiel Weyher (Palatinato), la anstataŭigo funkciis tute bone, respektive post unua robotado la roboto mem postkorektis la antaŭan mison, do videblas ke vi jam mem rimarkis ke io ne bone funkciis. Laŭ mi gravas ankoraŭ atenti ke la roboto metas ĝustan redaktoresumon, do pri la distrikta navigilo "aldono de distrikta navigilo", ne fuŝe "top: Hauts-de-France", kaj pri la kodo "refunkciigo de la oficiala kodo", ne "‎top: 07337" (kvankam ĉi tie fakte temis pri meto de la nombro 07337, sed redaktoresumo laŭeble donu iun klarigon, kaj la noto "‎top: 07337" ne klarigas ion ajn). Ĉu eblas eviti la tri literojn top? Ili en Esperanto ne sencas. Se necesas meti iujn literojn antaŭ la vera resumo, eblus skribi "temo:" aŭ pli longe "robota redakto:" (la roboto ADDBOT skribas roboto: - ankaŭ bone). Eble, antaŭ ol vi sendas la roboton prilabori ĉiujn komunumojn de Rejnlando-Palatinato, vi povas ankoraŭ eksperimenti ĉu aldoni trian taskon, kvankam ĝi pli komplikas pro kondiĉo: SE en la artikolo estas nek ŝablono {{commonscat}} nek {{projektoj}} nek {{komunejokat}}, kun aŭ sen aldona parametro, bonus aldoni tuj {{projektoj}} (simple vorto "projektoj", sen plia parametro) nova linio {{distrikto Südliche Weinstraße}} (respektive alia distriktonomo) nova linio {{Ĝermo|Germanio}} tutfine de la paĝo; SE estas {{commonscat}} aŭ {{projektoj}} aŭ {{komunejokat}}, bonus viŝi tion kaj meti la tri ŝablonojn {{projektoj}} nova linio {{distrikto Südliche Weinstraße}} nova linio {{Ĝermo|Germanio}} paĝofine. Kaze ke tio nun tro komplikigas la robotadon, eblas malatenti la multpaĝan neatenton pri la komuneja kategorio kaj lasi tiun paŝon por iam poste. ThomasPusch (diskuto) 22:40, 6 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi progresas sed mi faras ankaŭ erarojn, ekzemple hodiaŭ mi uzas mian konton Bildoj. Mi atendos pri viaj rimarkoj, estas ne gravaj detaloj, kiujn mi ne komprenas ekzemple kiel forigi "top". Por mi loĝantaro estas grava problemo. Ĉu vi vidas la paĝojn de distrikto Bernkastel-Wittlich? Kion vi opinias pri Altrich ? --pino (diskuto) 13:11, 7 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
La progreso tre bonas kaj esperigas. Unue: Vi vidis ke Robin van der Vliet sukcesis enmeti en la informkeston "germania komunumo" vikipedian uzon de la parametro p439, kaj ke tio tre faciligas enmeti la frazon pri aktuala nombro de loĝantoj en la teksto. Antaŭe pluraj aliaj provis redakti la iom komplikete trikitan informkeston kaj ĉiam rezultis eraro, ankaŭ mi ne sukcesis kompreni kie mi faris eraron kaj decidis ne tro tuŝi la informkeston, por ke ĝi almenaŭ plu funkciu kiel antaŭe kaj ne plene fuŝiĝu. Krome tiam kiam okazis la provoj ankoraŭ ne estis la oficialaj kodoj de la komunumoj en vikidatumoj, do esperantistoj en tiu momento devintus fari la gigantan laboron meti ĉiujn kodojn tien, kio daŭrus nerealisme longan tempon, sed intertempe iuj neesperantistaj vikianoj faris la laboron kaj la apliko de p439 nun tute senproblemas. Eĉ ne plu nepras la robota ago forpreni interspacojn el la oficialaj kodoj en la informkesto, sed tio ankoraŭ ne estis tiel kiam mi faris la robotan peton... Due: Atentu ke estas malmultaj urbaj komunumoj kaj multaj neurbaj komunumoj en Germanio. Ĉiuj estas komunumoj, plej multaj ne estas urboj. En robota frazo tial nepre uziĝu la pli ĝenerala vorto "komunumo". En la paĝoj de distrikto Bernkastel-Wittlich vi erare skribigis "Fine de la jaro 2013 la urbo havis": Necesos duafoje sendigi la roboton por ŝanĝi la vorton "urbo" en tiuj frazoj al "komunumo", sed la roboto sen granda peno povos fari la ĝustigon. Krome: En la paĝo Altrich vi ne formetigis la frazon pri malaktuala loĝantaro, nur post ĝi aldonis la frazon pri nova loĝantaro. Sed en la postaj paĝoj, jam laŭ alfabeta sinsekvo pri Arenrath, ĝuste la malnova frazo ANSTATAŬIĜIS per la nova. Eble la paĝo Altrich, probable pro la unua pozicio en alfabeta listo de la distrikto la "eksperimentejo", estas la nura kazo ke restis du frazoj (almenaŭ mi ĝis nun ne trovis aliajn ekzemplojn). Sed indas atenti. Kvare: Ĉu vi pensas ke ankoraŭ eblas aldoni plian taskon, aŭ ĉu estos tro? Se jes eblas, la tasko estus: Se ne estas parametro "nomo" en la informkesto, anstataŭigi "situobildo = [KIO AJN]" per "situo-bildo = Roboto/Laboroj in WIL.svg" (pri aliaj distriktoj la koncerna distrikta aŭtokodo). Se estas parametro "nomo" en la informkesto (en la koncerna distrikto ekzemple Hetzerath (Eifel)), anstataŭigi "situobildo = [KIO AJN]" per "situo-bildo = [enhavo de parametro NOMO] in WIL.svg"; due se malplenas parametro "situo-priskribo = [liniosalto]", simple forpreni tiun informkestan tekstolinion. En tre raraj situacioj tiu aŭtomatismo produktos erarojn, ĉar malofte la koncerna mapa bildo en la komunejo ne simple nomatas "NOMO in AŬTOKODO.svg", do poste necesos home kontroli la paĝojn, sed tio draste pli rapidos ol home meti la situobildon. Se vi pensas ke plia ago nun estas tro kaj restu por pli poste, ankaŭ bone, sed eble al la roboto sencas komune fari la taskojn, se ĝi jam laboras pri la koncernaj paĝoj. ThomasPusch (diskuto) 07:01, 16 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Necesas ankoraŭ atenti ke nek mi nek aliulo ĝis nun preparis navigilojn pri la ses distriktoj de Sarlando. Mi nun provizore preparas ses navigilajn paĝojn, komence ankoraŭ "malplenajn", sed jam ekzistantajn, por ke se la roboto ankaŭ prilaboros Sarlandon ĝi ne produktu ruĝajn ligilojn, kaj kiam mi aŭ aliulo laŭ la modelo de la distriktaj navigiloj de aliaj federaciaj landoj aldonas la enhavon, simple ĝi videblos en ĉiuj paĝoj kiuj havas la mencion pri la navigilo. Sed Sarlando tute ne estas la problemo, ankaŭ facile prilaboreblas sen robota helpo: en tuts Sarlando estas nur 52 komunumoj, en Rejnlando-Palatinato estas 2 304. 52 paĝojn eblas en realisma tempo prilabori persone, sed 2304 estas tro granda nombro! ThomasPusch (diskuto) 21:50, 17 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Mi kreis la ses navigilojn. ThomasPusch (diskuto) 07:28, 18 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
La peto por Rejnlando-Palatino estas ✔ Farite, en la grandaj linioj. Cxu vi vidas erarojn? --pino (diskuto) 16:53, 18 aŭg. 2016 (UTC)--pino (diskuto) 16:53, 18 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi rigardos hodiaŭ posttagmeze. Antaŭ ol vidi vian hieraŭan noton ĉi tie, hodiaŭ matene antaŭ la profesia eklaboro mi rapide sukcesis persone traredakti la malmultajn paĝojn de la distriktoj Merzig-Wadern‎, Neunkirchen‎, Saarlouis‎ kaj Saarpfalz‎ de Sarlando - la restajn du distriktojn mi senprobleme trafosos vespere, tiel ke pri Sarlando ne necesas zorgiĝi. Se estas malmultaj komunumoj, ne estas problemo. Pri Germanio tamen ankoraŭ restas la kvar orientaj federaciaj landoj Brandenburgio, Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio, pri kiuj estos iom malpli facile ĉar dum la lastaj jaroj okazis tiom da aministraj reformoj, ke amplekse necesas adapti la vikipediajn informojn, pri kio la roboto sole ne sukcesos. Sed ankaŭ pri tio troveblos solvo, en kombino de robota kaj persona agado. Sed unue kontroliĝu Rejnlando-Palatinato ... ĝis posttagmeze, mi nun ekdeĵoros profesie. ThomasPusch (diskuto) 06:56, 19 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Sarlando finita. ThomasPusch (diskuto) 23:20, 19 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton, Pino. Restas almenaŭ du-tri problemoj pri Rejnlando-Palatinato post laboro de la roboto.

  • Unue: En iuj paĝoj kiel Bad Neuenahr-Ahrweiler estas dufoje "projektoj" "navigilo" "ĝermo|Germanio", unufoje per navigila nomo, alifoje per vikidatuma kodo:

  Por la duofojaj linioj mi konas la problemon, mi provos ĝustigi, estus ebla. --pino (diskuto) 16:27, 19 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Krom la duobleco, kiu certe ne deziratas, mi malfavoras la ideon ne skribi distriktonomon, sed preni ĝin el vikidatumoj. Klaras ke en kazo de distrikta renomigo kadre de administra reformo (malprobabla en Rejnlando-Palatinato) oni nur devos ŝanĝi la vikidatumajn parametrojn, kaj rezultas nova navigilonomo, komence ruĝa, ĉar la novan navigilon ankoraŭ necesas krei - tio sonas praktike. Sed por redaktantoj multe malpli klaras se anstataŭ distriktonomo nur estas litero p kaj iu numero. Same mi ankaŭ ne bonvenigus, se esperantlingva artikolo komenciĝus per la kripta kodo'''{{pagename}}''' estas komunumo en [[{{#property:p17}}]]. Ĝi troviĝas en la [[{{#property:p131}}]]. - eĉ se teknike tio ĝuste tradukiĝos al artikola komenco Bervalo estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ahrweiler. Vikidatumaj eroj prefere limiĝu al informoj kiuj rapide ŝanĝiĝos aŭ povas ŝanĝiĝi, unuavice nombroj de loĝantoj kaj iuj kodoj (administraj, poŝtaj, telefonaj, impostaj), due eble ankoraŭ areo, sed se informo estas antaŭvideble tute konstanta, kiel nomo de distrikto en navigilo, pli klaras skribi ĝin ol kripte mencii parametrokodon. Kompreneble la mencio {{{{#property:p131}}}} multe pli bonas ol neniu navigilo, sed ĉar la roboto ne mem diktas kion fari, sed nur plenumas petojn de redaktantoj, pli bonas deziri ke la rezulto de la robota laboro estu homeca teksto ĝuste tia kia estis la deziro. Ĉu vi po distrikto kapablas de {{{{#property:p131}}}} veni al {{distriktonomo}}?

 Jes mi kapablas estus bona kompromiso. --pino (diskuto) 16:38, 19 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

  • Due: Via ideo mencii situobildon en la informkesto ne per {{paĝonomo}} in AW.svg, sed per {{#property:P242}}, unuarigarde aspektas tute genia. Sed ankaŭ ĝi ne funkcias sen fuŝoj. Rigardu ekzemple la paĝon Kempenich. Tamen mi provizore aliĝos al via ideo uzi vikidatumojn ĉi tie, kaj ĝustigi la vikidatuman informon, ne nian vikipedion - en la kazo de Kempenich la blazonobildo fuŝe enpreniĝis en la vikidatuman parametron pri situobildo. Videblas tamen, ke niaj artikoloj tute fuŝiĝas, se iu ajn faras iun neatenditan redakton en vikidatumoj - ni tre dependiĝas de vikidatumoj, se ni decidas amplekse preni informojn de tie. Tie kie situobildo bone montratas en vikipedia artikolo, ni nepre ne ŝanĝu tion direkte al kodo el vikidatumoj, sed lasu kiel estas nun.

  Sed se estas eraro en vikidatumoj nature ni devas korekti en vikidatumoj.--pino (diskuto) 22:11, 19 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

  • Plie mi rimarkas ke la frazo pri aktualaj nombroj de loĝantoj ankoraŭ ne alvenis al ĉiuj komunumoj, ekzemple ne al Betzdorf (Sieg) (en tiu ĉi kazo, la kaŭzo estis homa ŝanĝo de vorto "komunumo" al "urbo" en 2007) aŭ al Winterburg. En la paĝo pri Betzdorf, la malnova nombro de loĝantoj estis de la 30-a de junio 2006. Se vi serĉas vikipedion per la signaro "La 30-an de junio 2006 la", rezultas pli ol 500 paĝoj, tre multaj de ili el Rejnlando-Palatinato kaj Turingio. Pri Turingio ne estas problemo, ĉar la artikoloj ankoraŭ ne estas ĝustigitaj, sed paĝoj pri Rejnlando-Palatinato prefere ne restu. Mi rekomendas ankoraŭfoje sendi la roboton, kaj ne serĉigi "La 30-an de junio 2006 la komunumo havis...", sed "La 30-an de junio 2006 la urbo havis...", kaj krome per la serĉorezulto de la signaro "La 30-an de junio 2006 la" indas pripensi kio krome povas esti kialo ke la roboto ne plenumis anstataŭigon.

Eble mi ankoraŭ trovos pliajn komentojn, sed tiujn tri mi jam sciigas nun. Ĉiukaze sinceran dankon - la afero malgraŭ ĉiu eksperimentado forte progresas. ThomasPusch (diskuto) 14:35, 19 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Hungaraj profesoroj[redakti fonton]

Saluton! Mi petas, ke via roboto faru ŝanĝojn el Kategorio:Hungaraj profesoroj al Kategorio:Hungariaj universitataj, altlernejaj pedagogoj. Tio aperas en 2394 lokoj. La kategorio estas mia eraro, komence mi tiel supozis, ke tio estos bona, sed intertempe la kategorio dikiĝis al pli ol dumil. Mi kopias la diskuton pri tio:

Mi petas akcepteblan kategorian nomon pri:
  • Kategória:Magyar egyetemi, főiskolai oktatók
  • Kategorie:Hochschullehrer (Ungarn)
  • Category:Hungarian academics
  • Catégorie:Universitaire hongrois
  • Categoria:Accademici ungheresi
  • Kategória:Maďarskí vysokoškolskí pedagógovia

Se mi sekvas la hungaran kategorion, tio estus eble: Hungaraj pedagogoj universitataj aŭ altlernejaj. --Crosstor (diskuto) 04:50, 8 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

@Crosstor: Proponus mi la kategiorion Kategorio:Hungaraj akademianoj: se oni parolus pri, ekzemple, francanoj anstataŭ hungaranoj, la analogaj en:Category:French academics kaj fr:Catégorie:Universitaire français estus proponitaj de vi; por ili, troviĝas enhavo nia tiela sub Kategorio:Francaj akademianoj. —LLarson (dirita & farita) 13:25, 8 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon, sed tio ne estas solvo, ja jam estas Kategorio:Hungaraj akademianoj, kie estas tiuj, kiuj estis membroj de la akademio. La profesoro estas tiu, kiu instruas en univ. aŭ altler. Estas kovro (trafoj) inter ambaŭ kategorioj, sed estas multaj, kiuj estas profesoroj kaj ne akademianoj, estas ankaŭ tiuj, kiuj estas akademianoj, sed ili ne instruas, nur esploras.--Crosstor (diskuto) 13:40, 8 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Hungaraj universitataj, altlernejaj instruistoj aux Hungariaj ... Narvalo (diskuto) 13:47, 8 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Al mi malplaĉas la komo en la kategorionomo. Laŭ mia persona kompreno, eble influata de la germana lingvo, sed probable pure esperantlingva, ĉar la per afiksoj kunmetitaj vortoj ĉiam havas pli ĝeneralajn signifojn, "altlernejo" estas pli vasta vorto, kaj "universitato" estas pli specifa altlernejo en kiu instruatas "ĉiuj fakoj de la universo", tial la nomo "universitato". Laŭ tiu kompreno, la nomo "Hungaraj altlernejaj instruistoj", koresponde al la germana vikipedio, tute sufiĉas kaj kovras ankaŭ la universitatajn instruistojn. Vidu ke la supera Kategorio:Altlernejaj instruistoj jam ekzistas en la senco kiun mi ĵus klarigis. ThomasPusch (diskuto) 07:07, 16 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Pri la komo: en la origina hungara tiel estas, mi nur kopiis tion. Tiu kategorio estas tro problema, sed fakte la nuna "hungaraj profesoroj" jam estas neeltenebla. Se oni tiel vidas, estu la koresponda "Hungaraj altlernejaj instruistoj". Mi denove mencias, ke "hungaraj akademianoj" ne konvenas ĉi tie. --Crosstor (diskuto) 07:53, 16 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Du estu "Hungaraj altlernejaj instruistoj" (cetere jam estas du paĝoj kiuj antaŭvidas tian kategorian nomon, kiu ĝis nun ne ekzistis). Cetere la kategorio "hungaraj profesoroj" principe tute permeseblus, kiel subkategorio de "hungaraj altlernajaj instruistoj", kaj teorie ankaŭ permeseblus subkategorio "hungaraj lektoroj", "hungaraj docentoj", "hungaraj privataj docentoj" kaj eble pliaj, sed dubindas ĉu tiom detala subkategoriigo laŭ profesia titolo sencas. Ni ankaŭ ne diferencigas la kuracistojn al asistaj, fakaj, staciaj, gvidaj kaj ĉefaj kuracistoj ktp., despli ke kariere eblas rapide avanci de komenca al pli alta laborkontrakta rango, kaj ne sencus ke la malmultaj esperantlingaj vikipedianoj post atribuo de nova profesia titolo de artikola temulo ĉiam devus ŝanĝi la koncernan vikipedian artikolon kaj kategorion. Sed ĉiukaze, se restus plia subkategorio "hungaraj profesoroj", en ĝi restu nur hungaraj profesoroj, ne docentoj aŭ altlernejaj instruistoj sen specifa titolo, ne mezlernejaj kaj ne bazlernejaj instruistoj, ne infanvartistoj aŭ aliaj pedagogoj. Mi alinomigas la nunan kategorion al "hungaraj altlernajaj instruistoj", por fini la temon, ĉu? ThomasPusch (diskuto) 20:50, 17 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Cetere: La formo sen meza -i-, do ne "hungariaj", dividante laŭ etneco kaj ne laŭ universitata laborloko en aŭ ekster Hungario, ĉi tie estas tute konvena, ĉar facile inkluziviĝas ankaŭ la hungaraj altlernejaj instruistoj laborantaj en Rumanio aŭ aliaj landoj. Tia iom pli vasta kategoriigo tute sencas, por ne poste vidi neceson krei aldonan subkategorion "rumaniaj hungaraj altlernejaj instruistoj" (kaj eble ankaŭ "usonaj", "germaniaj" aŭ "franciaj"?)... ThomasPusch (diskuto) 20:56, 17 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Mi adaptis la kategorion al nomo "hungaraj altlernajaj instruistoj", kaj provizore metis la kategorion pri hungaraj profesoroj kiel "subkategorion", por ke ĝi ne estu plene ekster la sistemo. Tamen mi ne defendas konservon de la specifa kategorio pri hungaraj profesoroj, precipe ĉar mi ne trovis iun ajn alian lingvobranĉon de vikipedio kiu farus tiel. Do la peto pri robota ŝovo de kategorio "hungaraj profesoroj" al "hungaraj altlernajaj instruistoj" povas resti. ThomasPusch (diskuto) 21:15, 17 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Restas la malplaĉa konfuzo ke en vikidatumoj estas du kategoriaj branĉoj, unu por "altlernejaj instruistoj" (aŭ angle "akademiuloj", france "universitatuloj"), alia por "profesoroj". En multaj vikipediaj branĉoj ekzistas nur unu el la du branĉoj (tiam interprojekte "ne estas konektoj al la alia branĉo"), en kelkaj, kiel la franca, estas ambaŭ, kun noto "Cette catégorie liste les personnes faisant partie d'une université (cela ne comprend pas les anciens élèves, par exemple). Il existe aussi trois autres catégories apparentées, avec risque de confusion: Catégorie:Professeur, Catégorie:Enseignant, Catégorie:Pédagogue". Prave oni en emfazitaj literoj elstarigas la riskon de konfuzo. Tamen eblas kiel la franca vikipedio esti sur ambaŭ kategoriaj branĉoj, nur necesas konscii pri la risko de konfuzo kaj laŭeble eviti mem konfuziĝi... Indas ankoraŭ pli ordigi la diverslingvajn kategoriojn de la vikidatumaj branĉoj Q7997556 (kategorio:profesoroj), pli limigita, kaj Q6177034 (Kategorio:altlernejaj instruistoj, aŭ "akademiuloj" respektive "universitatuloj" en senco de altlernejaj instruistoj), pli ĝenerala: ekzemple en la slovaka vikipedio ekzistas ambaŭ, sed ĝis hieraŭ estis ordigitaj en la malĝusta vikidatuma ujo - nun ĝuste estas "Vysokoškolskí pedagógovia" = "altlernejaj instruistoj (pedagogoj)" kaj "Univerzitní profesori" = "(universitataj) profesoroj". Sed iuj aliaj lingvoj kontrolindus fare de vikipedianoj kun bona kono de tiu lingvo ... ekzemple mi iom dubas ĉu la longa, kvarvorta termino Юғары уҡыу йорттары уҡытыусылары respektive pli moderne Yuğarı wҡıw yorttarı wҡıtıwsıları en la kazaĥa vere havas la koncizan signifon "profesoroj" (kiel estas nun) aŭ ĉu fakte temas pri la pli ĝenerala kategorio, kies nomo en ĉiuj lingvoj konsistas el pluraj partoj. Sed mi ne arogas al mi juĝi pri la kazaĥa vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 21:42, 17 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi akceptas agon de T.P. pli supre. Mi aldonas, ke nun Hungaraj profesoroj‎ estas 2396 uloj. Fakte tiu kategorio estas problema, tiel same ne estas ĝustaj la alilingvaj korespondaj kat. --Crosstor (diskuto) 09:02, 18 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

PNG -> SVG[redakti fonton]

Hello. As some of the fellow users might already know, I occasionally come over to change files from jpg/png -> svg. Currently, I'd like to proceed to change some Japanese subway-related icons from png -> svg. As there are quite an amount of changes to be made, ~ 329, I would like to ask if a bot can replace all of them instead of me doing it one by one. 大诺史 (diskuto) 13:17, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]