Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2020/Januaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Serial killers (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Evidenta vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 02:15, 1 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 08:15, 1 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Portalskatolo[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 13 januaro 2020 21:43
Artikolo
Ŝablono:Portalskatolo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen hazarde trovita, ne uzata ŝablono.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 21:08, 6 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempo pasis, neniu kontraŭis, poroj haveblas. RG72 (diskuto) 02:18, 17 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 05:25, 7 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Demografic transition[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 18 januaro 2020 16:19
Artikolo
Demografic transition (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi havas anglan titolon kaj intervikioj mankas.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 16:08, 11 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Maŝintradukaĵo ĥaosa, tuj forigenda. RG72 (diskuto) 16:29, 11 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La preskaŭ samtitola angla artikolo havas ligilon al nia Demografia transiro. Mi ne scias, ĉu la novulo-tradukinto ne vidis, ke jam estas io ĉe ni. --Tlustulimu (diskuto) 16:08, 11 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Iuj novuloj simple konsideras eo-Vikipedion ludilo kie oni povas krei ion ajn kaj iel ajn. RG72 (diskuto) 06:22, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 19 januaro 2020 6:20
Artikolo
Listo de Mortantaj motoroj kvarteto kaj Fever Crumb-karakteroj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tiu kaj aliaj artikoloj pri la sama temo estas maŝintradukaĵoj nepoluritaj, do preskaŭ nekompreneblaj.
Uzanto
RG72 (diskuto) 06:21, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 04:43, 24 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: En la nuna formo kaj kun la nuna titolo ĝi nur povas esti forigata. La titolo estas lingve fuŝa, verŝajne pro lingva interfero kun la angla. --Tlustulimu (diskuto) 10:02, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ŝajne estas mia kulpo. Mi savis la artikolon pri Philip Reeve kaj verŝajne tiel kuraĝigis la anonimulon krei pluajn artikolojn pri la verkisto kaj lia universo. Pri forigo de la artikolo mi sindetenas: unuaflanke mi ne volas malkuraĝigi la aŭtoron, kiu evidente estas admiranto de tiu ĉi libra serio, de plilerno de nia lingvo kaj kunlaboro vikipedie, sed aliflanke ŝlia lingvonivelo ne jam estas sufiĉa por senprobleme kontribui. Ĉiu ŝlia artikolo bezonas poluradon, sed se iu havos tempon kaj emon fari tion, la artikoloj interesas kaj konservindas. Mi mem bedaŭrinde ilin ne havas.--Goren (diskuto) 04:23, 13 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ŝajne tiu artikolo ne (aŭ ne plu?) ekzistas en la angla. La enhavo eble estu ŝovenda al artikolo Mortantaj motoroj kvarteto, kvankam mi ne konas la rilaton kun Fever Crumb (ĉu la sama afero?). --Dominik (diskuto) 04:45, 13 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: La baza artikolo Mortantaj motoroj estas jam sufiĉe fuŝa. Ni ne devas kuraĝigi novulojn akceptante longegajn artikolojn maŝintradukitajn. Se la kreinto ĉesas esti anonimulo, oni povas konsili pli taŭgan vojon. Male, forigo. Ni ne povas lasi Vikipedion en la manoj de homoj kiuj tute ne parolas Esperanton kaj volas nur trudi siajn proprajn interesojn.--kani (diskuto) 13:38, 13 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi aldonus al la listo de forigendaj artikoloj la same fuŝajn La oro de predanto, Darkling Plain kaj Mortantaj motoroj kvarteto. La fuŝulo eĉ ne scias kio estas kvarteto, vorto kiu ligas la tutan serion.--kani (diskuto) 13:45, 13 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nun eĉ ekzistas fuŝe titolita ŝablono {{Mortantaj motoroj kvarteto}}. --Tlustulimu (diskuto) 18:49, 13 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Neniu kontraŭa, pasis dimanĉo kaj ni riskas lavangon de kvarteto.--kani (diskuto) 18:02, 20 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi forte mallongigis la artikolojn, kaj plibonigis la lingvan kvaliton en la restanta teksto. - Sincere, Moldur (diskuto) 11:19, 21 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Danke al ŝanĝoj far Moldur, nun la artikoloj estas akcepteblaj, kvankam mallongaj, kaj ne plu nepre forigindaj. Nun mi proponas ke ni lasu ilin en paco.--Goren (diskuto) 03:14, 24 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 17 januaro 2020 6:20
Artikolo
Perfekte elasta kolizio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas evidenta vandalaĵo..
Uzanto
--kani (diskuto) 18:47, 16 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉe tia vandalismo mi ne emas atendi iun limdaton. --Tlustulimu (diskuto) 19:01, 16 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 28 januaro 2020 10:17
Artikolo
Kontestataj Reddit-komunumoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Stranga titolo, fuŝa lingvaĵo, dubinda enciklopedieco
Uzanto
RG72 (diskuto) 10:52, 21 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 12:36, 28 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi trovas la temon de la teksto tute interesa kaj menciinda, sed la lingvaĵo estas vere polurinda. Ni povas lasi semajnon por vidi ĉu iu okupiĝos pri redakto. ThomasPusch (diskuto) 07:15, 23 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 29 januaro 2020 5:12
Artikolo
Lara Costa (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Dubinda enciklopedia graveco
Uzanto
RG72 (diskuto) 05:36, 22 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Haveblas fontoj kaj la teksto polurita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 05:27, 29 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Tio similas al mempromocio, sed la redaktinto ne scipovas esperanton, devus esti "ŝi" anst. "li" en la teksto, laŭ biografieto kiun mi trovis en la reto: BIOGRAPHY. --Dominik (diskuto) 06:31, 23 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Ĝuste, temas pri ino, kaj ĝuste ke la referencoj kaj la tuta teksteto estis vikipedie mallerte faritaj, sen konsidero al vikidatumoj - sed tio estis riparebla kaj nun jam estas en ordo. Kompreneble ne klaras ĉu la artistino mem mallerte verkis la teksteton aŭ ĉu iu kiu aprezas ŝian laboron. Sed nur la fakto ke la esperanta artikolo estas la unua en vikipedio ne signifas ke ŝi aŭtomate estus malmenciinda. Mi proponas lasi la riparitan tekston, kiu nun estas bone referencita.ThomasPusch (diskuto) 07:10, 23 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 30 januaro 2020 5:10
Artikolo
Apometrio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Propono de Uzanto:ThomasPusch: "kiun sencon havu tiuj tri frazoj, senfontaj, ligitaj el neniu alia paĝo kaj preskaŭ neniondiraj?"
Uzanto
RG72 (diskuto) 05:28, 23 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:17, 31 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: ... kiel mi jam skribis, pli detale en la diskutpaĝo. ThomasPusch (diskuto) 06:13, 23 jan. 2020 (UTC) Por Por: Narvalo (diskuto) 19:22, 24 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Pauchjo (diskuto) 19:39, 24 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi ĝenerale emas kontraŭi forigon de artikoloj el nia vikipedio se ili temas pri interesaj kaj utilaj aferoj kaj/aŭ ilia lingvonivelo estas almenaŭ baze akceptebla. Plej ofte eĉ nur unu el tiuj du kondiĉoj sufiĉas. Tiu ĉi artikolo, tamen, havas nenion. Ĝia lingvo estas fuŝa kaj preskaŭ nekomprenebla, ĝia temo estas iu stranga pseŭdoscienco kaj la sola intervikio estas en la portugala vikipedio, kiu priskribas noteble malsaman aferon ol la esperanta artikolo: en la portugala artikolo temas pri pseŭdoscienca kuracmetodo dum la esperanta parolas pri mediumoj kaj spiritismo. Eĉ se oni decidos lasi la artikolon, ĝi devos esti preskaŭ tute reverkita.--Goren (diskuto) 01:16, 25 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ĉu eble jam ekzistas kategorio por neologismoj kiel "ejdzo", por ke novuloj ne estu misgvidataj al fuŝa lingvaĵo? --Tlustulimu (diskuto) 18:46, 25 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La plej verŝajna fonto de la absurda problemo estas germanaj gefeminaziistoj kiuj antaŭ kelkaj jardekoj komencis agreseme postuli ke ĉiuj germanaj vortoj finiĝu per "INNEN", kio siavice rezultigis trouzon de esperantaj vortoj finiĝantaj per "INO" kaj sekve trouzon de GE-vortoj far kelkaj (eble multaj, eble germanaj) geesperantistoj, kaj fine preskaŭ neripareblan detruon de la lingvo kaj iamaj simplaj vortoj kiel "amiko" aŭ "esperantisto". La germana "gelogiko" (ju pli da seksafiksinoj desto pli mojose) kaj gepensmaniero detruas Esperantinon. Taylor 49 (diskuto) 00:29, 26 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Laŭ mi sufiĉas ligi al la artikolo J-sistemo ĉiuokaze kiam tia "fuŝa lingvaĵo" aperas en la vikipedio. Anstataŭ reaserti ĉiujn argumentojn por kaj kontraŭ j-sistemo ĉie kie aperas j-sistemaj vortoj, pli bone havi ilin ĉiujn en unu artikolo kaj meti ligon al ĝi.--Goren (diskuto) 04:25, 28 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Nun la artikolo jam havas iel akcepteblan titolon, sed ankaŭ la alidirektilo "Ejdzo" estu forigita.--Surfo 10:08, 28 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi proponas forigi la alidirektilon Ejdzo kaj eble alinomi la artikolon en Geedzoj. La rusa versio sekvas tiun solvon, ĉar ankaŭ en la rusa temas pri apartaj vortoj — муж/edzo kaj жена/edzino. RG72 (diskuto) 12:35, 28 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi pensas, ke la alidirektilo restu. Ĝi ne ĝenas kaj la vorto estas efektive registrita en PMEG, do tio montras, ke ĝi estas uzata (eĉ se tre malofte). Mi kontraŭas pluralan titolon, ĉar ĉiuj aliaj artikoloj pri parencoj ankaŭ havas singularan titolon, kaj plejparte da artikoloj ĉe aliaj Vikipedioj pri la temo ankaŭ uzas singularan titolon. La vorto "geedzo" estas registrita en ReVo kaj PMEG, kaj "gepatro" estas registrita en PIV. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:58, 28 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
En la rusa vikipedio temas pri genre neŭtrala vorto супруг, kiu estas la rusa analogo de esperanta "spozo"/"geedzo" aŭ j-sistema "ejdzo". La saman alvenon utiligis artikoloj en la angla, la hispana, la nederlanda ktp, pli malpli ĉiuj aliaj lingvoj kiujn mi komprenas. Neniu intervikio fakte temas pli pluralaj geedzoj.--Goren (diskuto) 18:49, 28 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
En la teksto oni parolas pri супруг dum la artikolo mem nomiĝas супруги. RG72 (diskuto) 05:24, 29 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Vere, mi eĉ ne rimarkis tion, ĉar tio ĉi estas ja absolute nezorginda afero. Kompreneble ankaŭ en esperanto vortoj "geedzo" kaj "geedzoj" ligu al la sama artikolo, kiu el tiuj estu nomo de la artikolo kaj kiu aldirektilo estas absolute negrava teknikaĵo.--Goren (diskuto) 00:24, 30 jan. 2020 (UTC)[Respondi]