Vilhelmo Francisko de Habsburgo-Loreno
Arkiduko Vilhelmo Francisko Jozefo Karlo de HABSBURGO-LORENO (naskiĝinta la 10-an de februaro 1895 en Pula — la 18-an de aŭgusto 1948 en Kijivo). Li estis la sesa ido de Karolo Stefano de Teschen. Li estis ukraina kolonelo kaj dum la Unua Mondmilito pretendanto al la trono de planita memstara ukraina ŝtato satelita. Verkis poemojn en la ukraina sub la kromnomo Vasil Viŝivanij (ukr. Василь Вишиваний).
Biografio
[redakti | redakti fonton]En 1915 li ricevis de la imperiestro Francisko Jozefo la Oran Ŝaffelon. Laŭ planoj de la aŭstra potenco tiu ĉi ukraina kolonelo (la triavica kuzo de la aŭstra imperiestro Francisko Jozefo la 1-a) devis iĝi reganto de la memstara ukraina ŝtato, kreota post la venko en la Unua mondmilito[1].
Post fiasko de ĉiuj naciliberigaj planoj li restis en Vieno kaj post ĝia liberigo dum la Dua mondmilito fare de la Ruĝa Armeo trafis la sovetian okupacian zonon. Li estis arestita en 1947, kondamnita al 25-jara malliberigo kaj sekvan jaron mortis pro tuberkulozo en prizono en Kijivo (Ukraina SSR)[1].

Memoro
[redakti | redakti fonton]Memortabulo pri li pendas sur la Preĝejo de Sankta Barbara en Vieno (Aŭstrio)[1].
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Vasyl Rasevyč: Ein habsburgischer König für die Ukraine? Wilhelm von Habsburg und Kaiser Karl I. En: Andreas Gottsmann (eld.): Karl I. (IV.), der Erste Weltkrieg und das Ende der Donaumonarchie. Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Vieno 2007, ISBN 978-3-7001-3929-4, pp. 223-230.
- Timothy Snyder: Der König der Ukraine. Die geheimen Leben des Wilhelm von Habsburg, eldonejo Paul Zsolnay, Vieno 2009, ISBN 978-3-552-05478-3.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 Stanislavo Belov (2018-06-03) La unua tago en Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-10. Alirita 2019-03-10 .

