Violo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Viola (planto))
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Violo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Rosopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Violacoj Violaceae
Genro: Violo Viola
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Violo (science: Viola[1]) estas genro el familio violacoj (Violaceae), al kiuj ankaŭ apartenas la penseo (ĝardena violo). Violo estas malalta staŭdo, kun kvinpetalaj, bonodoraj, ofte bluaj floretoj havantaj spronon, kaj kies fruktoj estas trivalvaj kapsuloj.

Priskribo de la genro[redakti | redakti fonton]

La genro "Violo" inkludas herbajn plantojn kun zigomorfaj floroj kun 5 petaloj. Iuj specioj produktas klejstogamajn (per mem-polenado) florojn (Viola. odorata, Viola hirta, ...). Ĉi-kaze la ĉamogamaj floroj respondantaj al la unua florado ofte estas fekundaj kaj senfruktaj klejstogamoj, tamen ĉiuj interaj kazoj povas okazi, okazigante multnombrajn kruciĝojn kaj hibridigojn. La semoj de iuj specioj estas karakterizitaj per oleosomo, kiu permesas disvastigi ilin per formikoj (mirmekoĥorio).

Simboloj en kulturoj[redakti | redakti fonton]

Violoj en la greka mitologio[redakti | redakti fonton]

En greka mitologio, la nimfo Io estis amata de Zeŭso. Sed ŝia amo denove estis maltrankviligita de ŝia ĵaluza edzino Hera, kiu venĝis sin ŝanĝante sian rivalan en blankan bovidinon. Tiel metamorfozita, Io vagis malgaje, kiam ŝi vidis malgrandajn florojn elirantajn el la tero, kiuj turnis siajn korolojn direkten al ŝi. Ŝi rekonis en ili la pensojn de siaj amikoj, kiuj venis por konsoli ŝin. Alia mito ludanta pri la popola etimologio de la nomo de la floro diras, ke ioniaj nimfoj donis violojn (nomitajn "ion" en la greka) al Io, kiu gvidis kolonion al Atiko. Alia mita rakonto igas la violon funebra floro de Antikva epoko, ĉar Persefono plukis violojn dum sia forrabo al infero.

Violoj ĉe la Romianoj[redakti | redakti fonton]

La romianoj portis hararanĝojn ornamitajn de violoj, kredante, ke ili povus malebligi kapdolorojn ligitajn al ebrieco. Ili produktis per ĉi tiuj floroj specon de vino supozeble agi kiel homeopata rimedo, kaj permesi alporti la eŭforion de la ebrieco sen devi suferi la ĝenojn.

Geografiaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

En Usono, violo estas ŝtatfloro de Ilinojso kaj Rod-Insulo dm Viola sororia estis deklarata ŝtatfloro de Nov-Ĵerzejo kaj Viskonsino.

En Kanado, Viola cuculato estas la provincfloro de Nov-Brunsviko ekde 1936.

En Britujo, Viola riviniana estas la landfloro de Linkolnŝiro.

En Francujo, violo (La violo de Tuluzo) estas urboemblemo por Tuluzo.

En Italujo, violo estas urboemblemo por Parmo.

Florlingvo[redakti | redakti fonton]

Manĝado[redakti | redakti fonton]

La floroj ornamas pladojn (salato, torto) kaj bone kongruas en frukto-desertoj aŭ kunkuirita en kaĉo. La Odora violo donas bonan guston ekz. al rizkaĉo.

Trinkado[redakti | redakti fonton]

La floroj ankaŭ estas uzataj por fari teon.

Kuraca efiko[redakti | redakti fonton]

La planto (ne la radiko) helpas por la haŭto (akneo kaj ekzemo), por la spirvojoj (nazkataro), malvarmumo kaj preventas renŝtonojn.

Atentu![redakti | redakti fonton]

Ne uzu tro da folioj, maksimume 1,5 gramojn tage. Sed pro la malpezeco de la floroj, praktike jam bezonatas multaj folioj por atingi la limon. Ne preparu florojn el supermarkto k.s., ĉar oni ne povas scii ĉu estas uzitaj kemiaĵoj!

Alia uzo[redakti | redakti fonton]

Oni ankaŭ uzas ilin por parfumo (Vd la specion Viola odorata).

Specioj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]