Zoo Osnabrück

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoo Osnabrück

Ĉefa enirejo
Ĉefa enirejo
bestoĝardeno
Organizaj aferoj
Dato de la malfermo 26-a de junio 1936
Akreditiĝoj/
Membrecoj
WAZA, EAZA, VdZ
Geografio
Ŝtato Germanujo
Situo Osnabruko
(Malsupra Saksujo)
Areo 23,5 ha
Geografia situo 52° 15′ 0″ N, 8° 4′ 13″ O (mapo)52.258.0702777777778Koordinatoj: 52° 15′ 0″ N, 8° 4′ 13″ O (mapo)
Zoo Osnabrück (Malsupra Saksio)
Zoo Osnabrück (Malsupra Saksio)
DEC
Zoo Osnabrück
Zoo Osnabrück
Situo de Zoo Osnabrück

Map

Statistiko
Nombro de bestoj 3060
Nombro de specioj 276 [1]
Ceteraj informoj
Retpaĝo http://www.zoo-osnabrueck.de/
vdr

La Zoo Osnabrück estas bestoĝardeno en la germana urbo Osnabruko. Ĝi troviĝas en monteta arbaro sude de la urbocentro. Komencante kiel hejmbestoĝardeno en 1935 ĝi nun estas la plej granda bestoĝardeno de la regiono. Pli ol unu miliono da homoj vizitis ĝin en 2016. La bestoĝardeno havas diversajn temajn areojn kiel ekzemple afrika, mara aŭ subtera areo. Ĝi partoprenas en la Eŭropa Programo pri Endanĝerigataj Specioj (EPES).

Historio[redakti | redakti fonton]

La bestoĝardeno estis fondita en 1935 pere de donacoj kaj malfermiĝis la 26-an de julio 1936. Tiutempe ĝi havis nur 3 bestojn: melon, vulpon kaj urson. Sed mallongan tempon poste sekvis birdobredejo, strigoj, cervedoj kaj akvario. Pro la dua mondmilito ĝi estis ege detruita kaj havis malmulte da bestoj.

Areoj[redakti | redakti fonton]

Enirejo de la subtera bestoĝardeno

Unterirdischer Zoo[redakti | redakti fonton]

En 120 metroj da subtera vojo oni povas vidi dek bestospeciojn i.a. ratoj, heterocefaloj, cinomusoj kaj terburdoj. La bestoj ne vivas en terarioj sed en kavernoj disigata al la vizitantoj per travideblaj platoj. Tra la subtera bestoĝardeno oni povas eniri la najbaran naturhistorian muzeon.

Samburu[redakti | redakti fonton]

Samburu estas du hektarojn granda areo. Ĝi estas nomita laŭ la kenja nacia parko „Samburu Nacia Rezervejo“. En la Areo vivas i.a. ĝirafoj, zebroj, strutoj kaj impaloj.

Takamanda[redakti | redakti fonton]

Nomita laŭ kameruna nacia parko ĝi imitas afrikan savanon. Ĝi estis konstruita en la jaroj 2009/10 kaj grandigis la bestoĝardenon de 18 al 23,5 hektaroj. Verukaproj, makulhienoj, servaloj kaj ĉimpanzoj vivas tie. La areo entute disponas pli ol 100 bestoj de 20 specioj. Ludejo, tuŝetbestoĝardeno kaj gastronomio troviĝas ĉi tie.

Manitoba[redakti | redakti fonton]

La nordamerika areo Manitoba parte malfermiĝis en 2017. Ĝi igis la bestoĝardenon 3,5 hektarojn pli granda. La unuaj bestoj estis arktaj lupoj, amerikaj nigraj ursoj kaj bizonoj. Ekde la plena malfermo je la 5-a de oktobro 2018 ankaŭ mefitoj kaj kanadaj kastoroj vivas tie.

Südamerika Areal[redakti | redakti fonton]

La sudamerika areo havas ejojn por kolharaj lupoj, vikunoj kaj amerikaj reaoj. En la areo krome troviĝas la „Mendoza Halo“ kun tapiroj kaj kapibaroj. La halo imitas la klimaton de la argentina provinco mendozo.

Angkor Wat[redakti | redakti fonton]

La simiotemplo de la porkovostaj makakoj

La bestejoj aspektas kiel la templejo de Angkor Ŭat. Ĝi havas ĉirkaŭbarejojn por porkovostaj makakoj, cebenoj, hartufaj cervoj kaj malgrandaj pandoj.

Akvario kaj Terario[redakti | redakti fonton]

La akvario estas dividata en areo de marakvo kaj areo de nesala akvo. En decembro 2016 kurtunga lutrino naskis tri idojn de la minacata specio. La grupogrando duobliĝis tiel. La terario havas pluvarbaran klimaton kun humideco de 70% kaj temperaturo de 30°C.

Tal der grauen Riesen[redakti | redakti fonton]

En la valo de la grizaj gigantoj vivas afrikaj bestoj kiel larĝbuŝaj rinoceroj, elefantojzebroj.

Kajanaland[redakti | redakti fonton]

La Ursejo en Kajanaland

La Kajanaland (svede por la finna provinco Kainuu) havas nordian pejzaĝon. En ĝi vivas 6 specoj: ursoj, lav-ursoj, eŭraziaj linkoj, guloj, boacoj kaj arĝentaj vulpoj. La ursoĝemeloj „Tips“ kaj „Taps“ estas hibridoj de blanka kaj bruna ursoj. Tio okazis senintence. Estintece estis kutima teni la ursospeciojn kune, ĉar oni supozis ke genero inter la specioj ne estas ebla. Menciinda estas ankaŭ 230 metrojn longa kaj 2 ĝis 6 metrojn alta vojo. Tia senkrada observebleco estas ununura en germana bestoĝardeno.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]