Distrikto Ilm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Turingio
Administra sidejo: Arnstadt
Areo: 843 km²
Loĝantoj: 106 776 (fine de decembro 2022)
Oficiala kodo: 16070
Aŭtokodo: IK
Situo ene de Turingio
situo de la distrikto en Turingio
Skema mapo de la komunumoj

La distrikto Ilm situas en la centro de la germana federacia lando Turingio, sude de la landa ĉefurbo Erfurt. Ĝia administra sidejo estas la urbo Arnstadt. La distrikto nomiĝas laŭ la rivero Ilm, kiu trafluas ĝin. La sudon de la distrikto pejzaĝe dominas la Turingia Arbaro. La distrikto kovras areon de 843 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 106 776 loĝantojn.

Najbaras la eksterdistrikta urbo Erfurt norde, la distriktoj Weimarer Land nordoriente, Saalfeld-Rudolstadt oriente, Hildburghausen plus la eksterdistrikta urbo Suhl sude, la distriktoj Schmalkalden-Meiningen kaj Gotha okcidente.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj sen aparteno al komunumaro:

Urbaj komunumoj
¹administras ankaŭ plian komunumon

  1. Arnstadt ¹ (28 124)
  2. Großbreitenbach, urbo (5956)
  3. Ilmenau, urbo (39 127)
  4. Stadtilm (8311)

Neurbaj komunumoj

  1. Amt Wachsenburg [administra centro: Ichtershausen] (8001)
  2. Geratal (8789)

Komunumaroj

*administra centro de la komunumaro

  1. Elgersburg (1221)
  2. Martinroda (1177)
  3. Plaue, urbo (1978)
  1. Alkersleben (296)
  2. Bösleben-Wüllersleben (620)
  3. Dornheim (558)
  4. Elleben (888)
  5. Elxleben (593)
  6. Osthausen-Wülfershausen (509)
  7. Witzleben (628)

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Schorte-valo (germane: Schortetal) nombriĝas inter la plej belaj valoj de Turingio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]