Sono
Sono estas aŭdebla aervibrado eligita de homoj, bestoj, objektoj ktp.[1] En fiziko sono estas ajna fenomeno kiu implicas la disvastigon de mekanikaj ondoj (ĉu aŭdeblaj aŭ ne aŭdeblaj), ĝenerale tra fluo (aŭ tra alia elasta medio) kiu estas generanta la vibran movon de korpo. La sono aŭdebla de homo konsistas el sonaj kaj akustikaj ondoj produktitaj kiam la osciloj de la aerpremo estas konvertitaj en mekanikaj ondoj en la homa aŭdorgano kaj perceptitaj de la cerbo. La disvastigo de la sono estas simila en fluaĵoj, kie la sono havas la formon de premfluktuoj.[2] En la solidaj korpoj la disvastigo de la sono implicas variadon de la tensia stato de la medio.
Fizika priskribo
[redakti | redakti fonton]Fizike sono estas ondo. En gasoj (aero) kaj likvoj ĝi estas ĉiam longituda ondo. En solidaj korpoj ekzistas transversa kaj longituda ondo.
Sonaj ondoj transportas informojn kaj energion. Ili moviĝas per karakteriza rapido t.n. sonrapido c. Tiu estas 343 m/s en aero ĉe temperaturo de 20 °C kaj 1407 m/s en akvo ĉe 0 °C.
Plia karakterizo de la sono estas la amplitudo (ofte mezurita per decibeloj): Sonoj super 120 decibeloj estas netolerebla por homoj. Tiaj aferoj estas ekzamenataj far la scienco akustiko.
- sonpremo p en N/m² = Pa (paskalo)
- sonrapido v en m/s
- frekvenco f en Hz
- infrasono < 16 Hz estas por homo neaŭdebla, tro malaltaj
- inter 16 Hz ĝis 20 kHz la sonoj aŭdeblaj por homo
- ultrasono de 20 kHz ĝis 10 GHz neaŭdebla por homo, ĉar ili estas tro altaj
- hipersono > 10 GHz
La homo aŭdas sonojn kun diversaj frekvencoj kiel sonojn de diversaj altecoj: sonoj kun pli alta frekvenco estas muzike pli altaj. Pri tio vidu skalo muzika.
- blanka bruo estas ĉiuj aŭdeblaj frekvencoj kun egalaj energioj (vidu ankaŭ: rozklora, griza, kaj bruna bruo.
Aliaj ekzamenoj uzas la aŭdeblaj sonaj limoj inter 20 Hz kaj 20 kHz, do la infrasonoj estas sub 20 Hz anstataŭ 16 Hz.
Sono, malsame la lumo, estas materia ondo. Ĉar la sono ligitas al materia medio, ĝi ne ekzistas en vakuo.
Rapido de sono
[redakti | redakti fonton]Sono estas vibro tiu trairas elastan medion kiel ondo. La rapido de sono priskribas kioman distancon tia ondo iras dum certa tempo. En seka aero ĉe marnivelo kun temperaturo de 21 °C, la rapido de sono estas 344 m/s. La rapido de sono estas variablo dependa de kaj la ecoj de la substanco tra kiu ĝi iras, kaj temperaturo. Ekzemple, la rapido de sono ĉe la pinto de monto dum vintro estus proksime 330 m/s anstataŭ 360 m/s en varmega dezerto. Kvankam la termino estas plej ofte uzata temante tra aero, la rapido de sono povas esti mezurita en preskaŭ ia ajn substanco. La rapido de sono en likvaĵoj kaj ne-truoplenaj solidoj estas pli alta ol en aero (ĉ. 1 500 m/s en akvo).
Sonkvalito
[redakti | redakti fonton]Sonkvalito estas tipe takso de la precizeco, ĝueblo, aŭ kompreneblo de aŭdio-efekto de elektronika aparato. Kvalito povas esti mezurita objektive, kiel ekzemple kiam iloj kutimas mezuri la precizecon laŭ kiu la aparato reproduktas originan sonon; aŭ ĝi povas esti mezurita subjektive, kiel ekzemple kiam homaj aŭskultantoj respondas al la sono aŭ mezuras ĝian perceptitan similecon al alia sono.
La sonkvalito de reproduktaĵo aŭ registrado dependas de kelkaj faktoroj, inkluzive de la ekipaĵo uzita por fari ĝin, pretigo kaj majstrado farita al la registraĵo, la ekipaĵo uzita por reprodukti ĝin, same kiel de la aŭskultanta medio uzita por reprodukti ĝin. En kelkaj okazoj, pretigo kiel ekzemple egaligo, dinamika intervalkunpremado aŭ sterea pretigo povas esti aplikita al registraĵo por krei aŭdion kiu estas signife diferenca de la originalo sed povas esti perceptita kiel pli plaĉa al aŭskultanto. En aliaj okazoj, la celo povas devi reprodukti aŭdion tiel proksime kiel eble al la originalo.
En lingvo
[redakti | redakti fonton]En fonetiko kaj fonologio, sonoranto estas parola sono kiu estas produktata sen turbula aerfluo en la parola fluejo. Esence tio signifas ke sono estas sonoranto, se ĝi produkteblas daŭre je la sama tonalto. Ekzemple, vokaloj estas sonorantoj, kiel ankaŭ estas konsonantoj kiaj /m/ kaj /l/. Aliaj konsonantoj, kiaj /d/ aŭ /k/, ne produkteblas daŭre je la sama tonalto, kaj do estas ne-sonorantoj. Aldone al vokaloj, fonetikaj kategorioj de sonoj konsiderataj kiel sonorantoj inkluzivas alproksimantojn, nazalojn, frapetojn, kaj trilojn. En la hierarĥio de sonoreco, ĉiuj sonoj pli altaj ol frikativoj estas sonorantoj.
Sonorantoj estas tiuj artikulacioj en kiuj estas nur parta fermo aŭ nebarita buŝa aŭ naza eskapo de aero; tiaj artikulacioj, tipe voĉaj, kaj ofte senfrotaj, sen brukomponento, povas kunhavi multajn fonetikajn trajtojn kun vokaloj. La termino resonanto fojfoje uziĝas por tiaj ne-turbulaj sonoj. Tiakaze, la vorto sonoranto povas striktiĝi al ne-vokalaj resonantoj; tio estas, ĉiuj supraj krom vokaloj kaj duonvokaloj. Tamen, tiu uzaĵo eksmodiĝadas.
Registro, aŭ voĉregistro, estas la mezuro de la amplekso de tonaltoj, kiuj homa voĉo povas elsendi. Kvankam la studo de voĉo havas malmultan praktikan aplikon en la kampo de la parolo, ĝi estas temo de studo ene de lingvistiko, fonetiko kaj parolado kaj lingva patologio, aparte en rilato al la studo de tonaj lingvoj kaj al certaj specoj de voĉaj perturboj. Tamen, la plej ofta apliko de la termino "voĉregistro" estas ene de la kunteksto de kantado, kie ĝi estas uzata kiel unu el la gravaj difinaj trajtoj por klasifiki kantante voĉoj en grupojn laŭ la voĉaj tipoj.
En arto
[redakti | redakti fonton]Sonarto (aŭ arto de sono) estas arto kiu enhavas diversan grupon de artaj praktikoj kiuj havas kiel ĉefa celo diversajn nociojn de sono, kio estas uzata kiel ĉefa rimedo. Kiel ĉe multaj ĝenroj de nuntempa arto, sonarto povas esti multfaka nature, aŭ esti uzata en hibridaj formoj. Sonarto povas esti konsiderata kiel elemento de multaj areoj kiel akustiko, psikoakustiko, elektroniko, brumuziko, aŭdirimedoj, kamporegistro aŭ media sono, sonpejzaĝoj, esplorado de la homa korpo, skulptarto, arkitekturo, kino aŭ video kaj aliaj aspektoj de la nuna diskurso de nuntempa arto.
-
Harry Bertoia, Textured Screen, 1954
-
Panoptikono: The Singing Ringing Tree
-
The Blackpool High Tide Organ
-
The Cristal Baschet
-
Yuri Landman, Moodswinger, 2006
-
2 elektrokardiofonoj kaj elektroencefalofono
Muziko (greke μουσική (τέχνη) - musiké (téĥne) - arto de la muzoj, en la latina (ars) musica jam kun malpligranda signifo sonarto, sonaĵo, muzika prezentaĵo) estas arta aŭ amuza ordo de sonoj. La nuntempa difino de muziko estas grande kritikita, sed kutime ofertita kiel serio de organizitaj sonoj kaj silentoj, tempa en naturo kaj ĝenerale havanta iun gradon de ritmo kaj melodio. Harmonio estas kutime aldonita. Ĉiu kulturo ĉirkaŭ la mondo inventis formon de muziko uzate ĝin por servi multajn celojn - ĝi povas esti parto de religia rito, ĝi povas esti parto de festoj, ĝi povas esti formo de rakonto, aŭ ĝi povas esti formo de arta esprimo. Kvankam materialoj el kiuj oni produktas muzikinstrumentojn en la mondo varias vaste de loko al loko, ili povas esti subdividitaj en pluraj bazaj kategorioj kiuj klasifikas instrumentojn surbaze de la sonoj kiujn ili faras.
La sono, kombine kun la silento, estas la krudmaterialo de la muziko. En muziko la sonoj estas kvalifikitaj en kategorioj kiel la jenaj: longaj kaj mallongaj, fortaj kaj malfortaj, basaj kaj malbasaj, agrablaj kaj malagrablaj. La sono estis ĉiam ligita al la ĉiutaga vivo de la homo. Laŭlonge de la historio la homa estaĵo inventis seriojn da reguloj kaj sistemoj por ordigi ĝin ĝis la konstruo de diversaj tipoj de muzika komunikilo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aŭdo
- Bruo
- Eĥo
- Tonalto
- Absoluta sonsento
- Resonanco
- Resono
- Resonilo
- Parolsono
- Vokalo
- Konsonanto
- Voĉo
- Voĉforto
- Laŭteco
- Efiko de Doppler
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj proverboj pri sono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:
„ Kia sono, tia resono. ” „ Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas. ” „ Kio al mi sonis, tion mi resonas. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Benade, Arthur H (1976). Fundamentals of Musical Acoustics. New York: Oxford University Press. OCLC 2270137.
- Farina, Angelo; Tronchin, Lamberto (2004). Advanced techniques for measuring and reproducing spatial sound properties of auditoria. Proc. of International Symposium on Room Acoustics Design and Science (RADS), 11a–13a de aprilo 2004, Kioto, Japanio. Artikolo Alirita la 28an de oktobro 2019.
- L. E. Kinsler, A. R. Frey, A. B. Coppens, kaj J. V. Sanders, 1999. Fundamentals of Acoustics, kvara eldono (Wiley).
- Philip M. Morse kaj K. Uno Ingard, 1986. Theoretical Acoustics (Princeton University Press). ISBN 0-691-08425-4
- Allan D. Pierce, 1989. Acoustics: An Introduction to its Physical Principles and Applications (Acoustical Society of America). ISBN 0-88318-612-8
- Pompoli, Roberto; Prodi, Nicola (aprilo 2000). «Guidelines for Acoustical Measurements inside Historical Opera Houses: Procedures and Validation». Journal of Sound and Vibration 232 (1): 281-301. doi:10.1006/jsvi.1999.2821.
- D. R. Raichel, 2006. The Science and Applications of Acoustics, dua eldono (Springer). eISBN 0-387-30089-9
- Rayleigh, J. W. S. (1894). The Theory of Sound. New York: Dover. ISBN 0-8446-3028-4.
- Schiffman, Harvey (2001). «4». La Percepción Sensorial. Limusa Wiley. p. 72. ISBN 968-18-5307-5.
- E. Skudrzyk, 1971. The Foundations of Acoustics: Basic Mathematics and Basic Acoustics (Springer).
- Stephens, R. W. B.; Bate, A. E. (1966). Acoustics and Vibrational Physics (dua eldono). London: Edward Arnold.
- Wilson, Charles E. (2006). Noise Control (Reviziita eldono). Malabar, FL: Krieger Publishing Company. ISBN 1-57524-237-0. OCLC 59223706.