Acetilcisteino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Acetil-cisteino
Plata kemia strukturo de la
Acetil-cisteino
Tridimensia kemia strukturo de la
Acetil-cisteino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Fluimucilo
  • Klorido de cisteino
  • Hidroklorido de cisteino
  • Mukozilo
Kemia formulo
C5H9NO3S
CAS-numero-kodo 616-91-1
ChemSpider kodo 11540
PubChem-kodo 12035
Merck Index 15,83
Fizikaj proprecoj
Molmaso 163.195 g·mol-1
Fandpunkto 109 °C
Acideco (pKa) 8.5
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Mortiga dozo (LD50) 180 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38 [1]
Sekureco S22 S24/25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335[2]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Acetil-cisteino estas mukoliza medikamento ĉefe uzata en la traktado de trodozo da paracetamolo kaj por maldensigo de la dika muko ĉe individuoj kun kista fibrozokronike obstrukca pulmo-malsano. Ĝi estas prenata intravejne, buŝe aŭ per inhalado. Kelkaj personoj uzas ĝin kiel dieta suplemento.

Acetil-cisteino estas solida substanco alte solvebla en akvo, etanolo, dumetil-sulfuroksido, varma izopropanolo kaj metila acetato. Ĝi estas nesolvebla en duetila etero kaj kloroformo. Acetil-cisteino estas uzata de la korpo en la konstruado de antioksidigaj substancoj, kiuj estas vitaminoj, mineraloj, kaj aliaj nutraĵoj kiuj protektas kaj riparas ĉelojn kontraŭ damaĝoj.

Kiel dieta suplemento, acetil-cisteino agas kiel protektanto de la hepato. Estas evidentaĵoj ke ĝi povas helpi urinan vezikon aŭ preventi neŭrologaj damaĝoj kaŭzataj de kelkaj drogoj. Acetil-cisteino ankaŭ uzatas en kazoj de venenado per karbona unuoksido. Ĝi same usatas kontraŭ brusto-doloro, blokado de la [[galo|gala dukto] ĉe infanoj, Amiotrofa lateralsklerozo, malsano de Alzheimer, alergiaj reakcioj al la anti-konvulsia farmaciaĵo fenitoino, kaj en kazoj de okulinfekto konata kiel keratokonjunktivito.

Aliaj aplikoj de la acetil-cisteino estas ĉe la reduktado de tipo da kolesterolo konata kiel lipoproteino, niveloj de homocisteino (kun ebla risko-faktoro por koratako) kaj risko de koratako kaj apopleksio en pacientoj kun serioza renmalsano.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Acetil-cisteino estas preparata per acetiligo de la cisteino en ĉeesto de acetata anhidrido:[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]