Áron Őze

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Áron ŐZE, laŭ hungarlingve kutima nomordo Őze Áron estas hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro, teatrestro. Lia patro estis Lajos Őze.

Áron Őze en 2011

Áron Őze [1] naskiĝis la 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Áron Őze frekventis mezlernejon pri lignaĵoj en sia naskiĝurbo, kie li fondis amatoran aktoran trupon. Li akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1993, lia ĉefinstruisto estis István Iglódi. Jam en 1992 li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1998 kaj 2001 li ne ligiĝis al trupo, sed poste li aliĝis al Teatro Magyar. Ekde 2002 li instruas en studio de Teatro Magyar, ekde 2006 li ankaŭ reĝisoradas. Inter 2010-2014 li estis teatrestro de Teatro Magyar. Ekde 2015 li apartenis al pli malgranda teatro, sed en la sekva jaro li estis nomumita teatrestro de teatreto de Dunaújváros. Laŭokaze li aktoradis kaj reĝisoradis ankaŭ en aliaj teatroj. Li ricevis plurajn teatrajn premiojn inter 1995-2014. Li vivas kune kun aktorino, kiu naskis 2 filojn.

Áron Őze Áron deklamas ĉe memorŝtono pri Lajos Őze en 2009

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • ‘‘Szédülés’‘ (1989)
  • ‘‘Fűrészporos mesék’‘ (1997)
  • ‘‘Sorstalanság’‘ (2005)
  • ‘‘A föld szeretője’‘ (2010)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • ‘‘A zöld torony’‘ (1985)
  • ‘‘Öregberény’‘ (1994)
  • ‘‘A két Bolyai’‘ (2006)
  • Farkasasszony (2015)

Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]