Ĉapelruĝa tinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉapelruĝa tinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Notocerkoj Nothocercus
Specio: N. julius
Nothocercus julius
(Bonaparte, 1854)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ĉapelruĝa tinamoMakulbrusta tinamo (Nothocercus julius) estas tipo de surgrunda birdospecio troviĝanta en humida montararbaro.[1] Ties teritorio estas nordokcidenta Sudameriko.[1][2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj je pli granda etendo estas ankaŭ Strutoformaj, kvankam kelkaj fakuloj atribuas propran ordon Tinamoformaj. Malkiel aliaj Strutoformaj (respektive ĉiuj Strutoformaj), la Tinamedoj povas flugi, kvankam ĝenerale, ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiu Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj Tinamedoj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[3]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Ĉapelruĝa tinamo havas malhelbrunajn suprajn partojn striece je nigra, kaj ties flugiloj havas sablokolorajn punktojn. Sub ties brila helbruna kapo, ĝi havas blankan gorĝon. Ties brusto kaj flankoj estas olivecbrunaj, dum la resto de ties subaj partoj estas brilrufa. Tiu tinamo estas proksimume 38 cm longa.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kial ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Ĉapelruĝa tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[3]

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas indiĝena de Andoj en tre okcidenta Venezuelo, centra Kolombio, Ekvadoro, kaj suda Peruo.[2]

Habitato[redakti | redakti fonton]

La Ĉapelruĝa tinamo aŭ Makulbrusta tinamo (Nothocercus julius) estas tipo de surgrunda birdospecio troviĝanta en humida montararbaro[1] ĝis 1,700 al 3,350 m de altitudo.

Konservado[redakti | redakti fonton]

La Ĉapelruĝa tinamo estis listita kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN,[1] kaj havas ĉirkaŭkalkulitan tutmondan etendon de 110, 000 km2.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 BirdLife International (2012). Nothocercus juliusInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  2. 2,0 2,1 Clemenst, J. (2007)
  3. 3,0 3,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  4. BirdLife International (2008)(a)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2008(a)). "Tawny-breasted Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 06 Feb 2009.

Brands, Sheila (Aŭg 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Nothocercus". Project: The Taxonomicon. Konsultita Feb 04 2009.

  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.