Ŝarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŝarko
Troveblo de fosilioj: Malfrua Devonio - Nun
Carcharhinus longimanus kun pilotfiŝoj
Carcharhinus longimanus kun pilotfiŝoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Infrafilumo: Makzeluloj Gnathostomata
Klaso: Kartilagaj fiŝoj Chondrichthyes
Subklaso: Elasmobrankuloj Elasmobranchii
Superordo: Ŝarko Selachimorpha

Karĉarinoformaj
Heterodontoformaj
Heksanĥoformaj
Lamnoformaj
Orektoloboformaj
Pristioformaj
Skvaloformaj
Skvatinoformaj

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ŝarko estas komuna nomo por fiŝoj kun ĥorda spino (kartilaga skeleto, triangula dorsa naĝilo, brustaj naĝiloj ne kunigitaj al la kapo kaj teruraj makzeloj plenaj de akraj dentoj. Ŝarkoj estas rabfiŝoj, danĝeraj eĉ por naĝantaj homoj, pro kio ilia dorsa triangula naĝilo vekas teruron, kiam ajn ĝi aperas ekster la akvonivelo. Tamen ŝarkoj estas tre utilaj, ĉar ili likvidas kadavraĵojn kaj purigas la akvon. Ledindustrio utiligas ŝarkhaŭton, konsistantan el plurtavola epidermo kovrita per ŝarkoskvamoj.

Modernaj ŝarkoj estas klastaj ene de klado Selaĥomorfoj (aŭ Selaĥuloj) kaj estas la frata grupo de Rajoj. Tamen, la termino "ŝarko" estis uzita ankaŭ por formortintaj membroj de subklaso Elasmobrankuloj ekster la Selaĥomorfoj kiaj la Cladoselache (kladoselaĥo) kaj la Xenacanthus (ksenakanto), same kiel aliaj kartilagaj fiŝoj (Chondrichthyes) kiaj la holocefalidaj eŭgenedontidanoj. Laŭ tiu larĝa difino, la plej fruaj konataj ŝarkoj datas el pli ol 420 milionoj da jaroj.[1] Akantoduloj estas ofte referencataj kiel "spinŝarkoj"; kvankam ili ne estas parto de kartilagaj fiŝoj mem Chondrichthyes, sed ili estas parafiletika kuniĝo aludanta al kartilagaj fiŝoj kiel tuto.

Ŝarkoj (Selachimorpha) estas zoologia (super)ordo de tiuj bestoj. Konataj estas ĉ. 250 al 500 specioj, el kiuj kelkaj estas ovonaskaj, aliaj vivonaskaj. Ili gamas laŭ grando el malgranda Nana etmoptero (Etmopterus perryi), nome profundmara specio de nur 17 cm de longo, al la Balenŝarko (Rhincodon typus), nome la plej granda fiŝo en la mondo, kiu atingas proksimume 12 m de longo. Ŝarkoj troviĝas en ĉiaj maroj kaj oftas en profundoj de 2,000 m. Ili ĝenerale ne loĝas en nesalaj akvoj kvankam estas kelkaj konataj esceptoj, kiaj la taŭrŝarko kaj la riverŝarko, kiu povas survivi kaj troviĝi kaj en salaj akvoj kaj en nesalaj akvoj.[2] Ili spiras tra kvin al sep branko-fendoj. Ŝarkoj havas kovraĵon de kvazaŭskvamaj haŭtaj dentaĵoj kiuj protektas ties haŭton el damaĝo kaj el parazitoj aldone al plibonigo de ties fluidodinamiko. Ili havas kelkajn seriojn de anstataŭeblaj dentoj.[3]

Bone konataj specioj kiaj la blanka ŝarko, la tigroŝarko, la blua ŝarko, la makoŝarkoj, kaj la martelŝarkoj estas pintopredantaj organismoj pinte de siaj subakvaj manĝoĉenoj. Multaj ŝarkaj populacioj estas minacataj pro homaj aktivaĵoj.

Anatomio

Drawing of a shark labeling major anatomical features, including mouth, snout, nostril, eye, spiracle, dorsal fin spine, caudal keel, clasper, labial furrows, gill openings, precaudal pit and fins: first and second dorsal, anal, pectoral, caudal and pelvic
Ĝeneralaj anatomiaj trajtoj de ŝarkoj, dividitaj en kapo, trunko kaj vosto

Dentoj

The serrated teeth of a tiger shark, used for sawing through flesh
La dentoj de tigroŝarkoj estas oblikvaj kaj segilformaj por segi tra la karno

Ŝarkodentoj estas enmetitaj en la gingivoj pli ol rekte fiksitaj en la makzelo, kaj estas konstante anstataŭataj laŭlonge de la vivo. Multaj linioj da anstataŭaj dentoj kreskas en fendo ene de la makzelo kaj rapide moviĝas antaŭen kompare al transporta bendo; kelkaj ŝarkoj perdas 30,000 aŭ pliajn dentojn laŭlonge de sia vivodaŭro. La indico de dentanstataŭo varias el unufoje ĉiun 8an al 10an tagon al kelkaj monatoj. Ĉe plej specioj, dentoj estas anstataŭataj po unu male al la samtempa anstataŭo de tuta serio, kio estas observata en la specioj de la genro Isistius.[4]

Dentoformo dependas el la ŝarka dieto: tiuj kiuj manĝas moluskojn kaj krustulojn havas densajn kaj ebenajn dentojn uzitajn por premego, tiuj kiuj manĝas fiŝojn havas nadloformajn dentojn por retenado, kaj tiuj kiuj manĝas pli grandajn predojn kiaj mamuloj havas pintoformajn malsuprajn dentojn por reteni kaj triangulajn suprajn dentojn kun segilformaj dentobordoj por tranĉado. La dentoj de plankton-manĝantoj kiaj la pilgrimŝarko estas malgrandaj kaj nedentofunkciaj.[5]

Skeleto

Ŝarkaj skeletoj estas tre diferencaj el tiuj de ostofiŝoj kaj de surteraj vertebruloj. Ŝarkoj kaj aliaj kartilagaj fiŝoj (Rajoj) havas skeletojn faritajn el kartilagoj kaj konektiva histo. Kartilago estas fleksebla kaj longdaŭra, kvankam ĝi estas ĉirkaŭ duono de la normala denseco de osto. Tio malpliigas la skeletan pezon, malŝparante energion.[6] Ĉar ŝarkoj ne havas ripajn kaĝojn, ili povas esti facile premitaj sub sia propra pezo surtere.[7]

Makzelo

Makzeloj de ŝarkoj, kiel tiuj de rajoj, ne estas ligitaj al kranio. La makzela surfaco (kompare kun la ŝarkaj vertebroj kaj la brankaj arkoj) bezonas kroman eltenon pro ilia peza ekspono al fizika streso kaj pro ilia neceso fortiĝi. Ĝi havas tavolon el fajnaj heksagonaj platetoj nomitaj "tesserae" aŭ mozaikeroj, kiuj estas kristalaj blokoj el kalciumaj salaĵoj aranĝitaj kiel mozaiko.[8] Tio havigas al tiuj areoj multon de la sama forto troviĝanta en la osta histo troviĝanta en aliaj animaloj.

Ĝenerale ŝarkoj havas nur unu tavolon de tesserae, sed la makzeloj de grandaj specimenoj, kiaj la taŭrŝarko, la tigroŝarko, kaj la blanka ŝarko, havas du aŭ tri tavolojn aŭ pliajn, depende el la korpogrando. La makzeloj de la granda blanka ŝarko povas havi ĝis kvin tavolojn.[6] Ĉe la muzelo, la kartilago povas esti spongeca kaj fleksebla por absorbi la energion de frapoj.

Naĝiloj

Naĝilaj skeletoj estas longecaj kaj eltenitaj per mildaj kaj nesegmentitaj strioj nome ceratotriĥioj, fadenoj de elasta proteino simila al la korna keratino de haroj kaj plumoj.[9] Plej ŝarkoj havas ok naĝilojn. Ŝarkoj povas nur eviti objektojn rekte antaŭ ili ĉar iliaj naĝiloj ne permesas al ili moviĝi kiel unua direkto al la vosto.[7]

Haŭtaj skvamaĵoj

The dermal denticles of a lemon shark
La haŭtaj dentoskvamoj de citronŝarko, viditaj pere de skanelektronika mikroskopo

Malkiel ostaj fiŝoj, ŝarkoj havas komplikajn haŭtajn kovraĵojn faritajn el flekseblaj kolagenaj fibroj kaj aranĝitajn kiel helica reto ĉirkaŭanta siajn korpjn. Tio funkcias kiel eksteraj skeletoj, havigante ligilon por siaj naĝomuskoloj kaj tiele malŝparante energion.[10] Ties haŭtaj dentaĵoj havigas al ili hidrodinamikajn avantaĝojn ĉar ili malpliigas akvagitiĝon dum naĝado.[11]

Vostoj

Vostoj havigas alpelon, kio faras rapidecon kaj akceleron dependaj el la vostoformo. La formoj de vostaj naĝiloj varias konsiderinde inter ŝarkospecioj, pro ties evoluado en separataj medioj. Ŝarkoj posedas heterocerkan vostan naĝilon en kiu la dorsa parto estas kutime notinde pli granda ol la maldorsa parto. Tio rilatas al fakto ke la ŝarka vertebraro etendas al tiu dorsa parto, havigante pli grandan surfacareon por muskola ligado. Tio permesas pli efikan movkapablon inter tiu negative flosantaj kartilagaj fiŝoj. Kontraste, plej ostaj fiŝoj posedas homocerkan vostan naĝilon.[12]

Tigroŝarkoj havas grandan supran lobon, kiu permesas malrapidan navigadon kaj subitajn ekrapidegojn. La tigroŝarko kapablas turniĝi en akvo facile dum ĉasado por elteni sian varian dieton, dum la naz-ŝarko Lamna nasus, kiu ĉasas fiŝarojn de inter aliaj skombredojklupeedoj, havas pli grandan malsupran lobon por helpi fari vojon ĉe sia rapida predaro.[13] Aliaj vostadaptoj helpas ŝarkojn kapti predojn pli rekte, kiaj la draŝuzado de ties povega, longeca supra lobo por suprizigi fiŝojn kaj kalmarojn.

Konservado

Tutmonde, 21 % de ŝarkospecioj kalkulas inter la "minacitaj" kategorioj, kaj 18 % estas "apud minaco". Por aliaj 35 %, ne estas sufiĉaj donitaĵoj por decidi pri ilia stato. Pli ol duono de la specioj kiuj pasigas la plimulton de sia tempo en la supraj tavoloj de la oceano, submetataj al fiŝkaptado, estas sur la minacita listo. Kontraŭleĝa ŝarkokaptado estas la ĉefa kaŭzo, sed estas laŭleĝa celata ĉasado por naĝiloj kaj viando, kaj ŝarkoj ankaŭ estas kaptitaj akcidente (ŝarka sen-naĝiligo).

Kelkaj evoluintaj landoj efektivigis kaptolimigojn kaj restriktojn de naĝiloj.

La 25-an de septembro 2009 Johnson Toribiong, la prezidanto de Palaŭo anoncis dum seanco de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri malpermeso de ĉia komerca ŝarkokaptado en maroj de tiu Pacifika respubliko. Ankaŭ la prezidanto alvokis al tutmonda malpermeso de uzado de ŝarkonaĝiloj, kaj al ĉeso de la praktiko de forigo la naĝiloj. «Ĉi tiuj bestoj estas buĉataj kaj estas eble ĉe la rando de malapero, krom se ni faris pozitivan agon por protekti ilin,» diris li. «Ilia fizika beleco kaj forto, laŭ mia opinio, reflektas la sanon de la oceanoj; ili elstaras». Protektita zono havas proksimume 600 000 kvadratajn kilometrojn de oceano kaj tie vivas 130 minacataj specioj de ŝarkoj. Tiutempa aera enketo trovis fiŝkaptadon fare de 70 ŝipoj en la zono, la plimulto de ili kontraŭleĝe.

Fakuloj opinias, ke palaŭa ekonomio nur profitos pro tiu malpermeso, ĉar plimulton da siaj enspezoj la lando ricevas danke al turismo. Ŝarkoj allogos plonĝistojn kaj helpos sanigi koralajn rifojn kaj ekologiajn sistemojn.[14]

Specioj

Eksteraj ligiloj

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube

Referencoj

  1. . Geologic Time. ReefQuest. Alirita 2006-09-09.
  2. Allen, Thomas B.. (1999) The Shark Almanac. New York: The Lyons Press. ISBN 1-55821-582-4. OCLC 39627633.
  3. Budker, Paul. (1971) The Life of Sharks. London: Weidenfeld and Nicolson. SBN 297003070.
  4. . Teeth of the Skin. Alirita 2007-08-28.
  5. Gilbertson, Lance (1999). Zoology Laboratory Manual. New York: McGraw-Hill Companies, Inc. ISBN 0-07-237716-X.
  6. 6,0 6,1 . Skeleton in the Corset. ReefQuest Centre for Shark Research. Alirita 2009-08-21.
  7. 7,0 7,1 A Shark's Skeleton & Organs. Arkivita el la originalo je April 9, 2012. Alirita 14a de Aŭgusto, 2009.
  8. Hamlett, W. C.. (1999f) Sharks, Skates and Rays: The Biology of Elasmobranch Fishes. Johns Hopkins University Press. ISBN 0-8018-6048-2. OCLC 39217534.
  9. Hamlett, William C.. (23a de Aprilo, 1999) Sharks, skates, and rays: the biology of elasmobranch fishes, 1‑a eldono, p 56: The Johns Hopkins University Press. ISBN 978-0-8018-6048-5.
  10. . The Importance of Being Cartilaginous. ReefQuest Centre for Shark Research. Alirita 2009-08-29.
  11. . Skin of the Teeth. Alirita 2007-08-28.
  12. . Jaws: The Natural History of Sharks. Columbia University. Alirita 2009-08-29.
  13. Nelson, Joseph S.. (1994) Fishes of the World. New York: John Wiley and Sons. ISBN 0-471-54713-1. OCLC 28965588.
  14. Palaŭo : pioniro de ŝarkorifuĝejo esperante

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Shark en la angla Vikipedio.