20 Masalio
| Masalio | |
| Asteroido | |
| Oficiala nomo | 20 Massalia |
| Historio | |
| Malkovrinto | Annibale de Gasparis |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
19-a de septembro 1852 Napolo |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
360,305 ×106 km (2,408 AU) 308,699 ×106 km (2,064 AU) 411,911 ×106 km (2,753 AU) |
| Discentreco | 0,143 |
| Meza anomaliangulo | 161,641° |
| Klinangulo | 0,707° |
| Periodo | 1 365,261 t (3,74 j) |
| Meza cirkulrapido | 19,09 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
206,530° |
| Argum. de periapsido | 255,578° |
| Fizikaj ecoj | |
| Dimensioj |
160 × 145 × 132 km[1] |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(5,67 ± 0,8) ×1018 kg[1] (3 540 ± 850) kg/m3[1] ~ 0,054 m/s2 ~ 0,093 km/s |
| Rotacia periodo | 0,3374 t (8,098 h) |
| Aksa kliniteco | 45° |
| Surfaca temperaturo - Minimuma - Maksimuma |
174 K 265 K |
| Geometria albedo | 0,210 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | S |
| Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
12,0 8,3 |
| Absoluta magnitudo | 6,50 |
| Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,058" 0,186" |
20 Masalio estas granda kaj hela asteroido de la asteroida zono. Ĝi estas la ĉefa ano de la Masalia familio.
Enhavo |
Malkovro [redakti]
Masalio estis malkovrita de la itala astronomo Annibale de Gasparis, la 19-an de septembro 1852. Sed, la sekvanta nokto ĝi estis sendepende malkovrita de la franca astronomo Jean Chacornac, kiu la unua anoncis ĝian malkovron elde la observatorio de Marsejlo.
Ĉar ĝia malkovro estis anoncita de Marsejlo, ĝi ricevis la nomon "Masalia", greklingva nomo de Marsejlo en la antikva epoko.
Ecoj [redakti]
Ĝi estas plej granda ano de la Masalia familio, asteroida familio komponiĝanta el rompaĵoj pro alfrapo sur Masalion.
La denso de Masalio aperas supera al la averaĝa de S-tipaj asteroideoj, simila al tiu de la silikataj ŝtonoj. Ĝi aspektas havi solidan, nefrakasitan korpon, tio, kio estas malofte ĉe la asteroidoj de tia grando. Krom plej grandaj korpoj de pli de 400 km de diametro kiel Cereso au 4 Vesto, plejparto el la asteroidoj aperas fendhavaj aŭ eĉ estas amasoj da ruboj. En 1998, Jeff Bange[2] taksis la Masalian mason al 5,2 × 1018 kg, supozinte ke 4 Vesta havus mason de 1,35 × 10−10 suna maso. La maso de Masalio dependas de la maso de 4 Vesta kaj de la perturboj de la orbito de 44 Niso.
La luma kurbo de Masalio montras aksan klinecon de 45° kaj formon pli malpli sferan kun grandaj ebenaj (aŭ, ne konveksaj) areoj sur ĝia surfaco[3].
Noto kaj referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009
(Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009) (angle) - ↑ An estimation of the mass of asteroid 20 Massilia derived from the Hipparcos minor planet data. (Takso de la maso de la asteroido 20 Masalio surbaze de la Hiparkosaj datenoj pri la planedetoj) J. Bange (1998). (angle)
- ↑ Models of Twenty Asteroids from Photometric Data (Modeloj de dekdu asteroidoj el lummezura dateno) M. Kaasalainen kaj al. (2002) (angle)