588 Aĥilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
588 Aĥilo
asteroido
Oficiala nomo 588 Achilles
Aliaj nomoj 1906 TG
Historio
Malkovrinto Max Wolf
Dato de malkovro
Loko de malkovro
22-a de februaro 1906
Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
776,669 Gm (5,192 AU)
662,395 Gm (4,428 AU)
890,944 Gm (5,956 AU)
Discentreco 0,147
Meza anomaliangulo 157,779°
Klinangulo 10,324°
Periodo 4320,803 tagoj (11,86 jaroj)
Meza cirkulrapido 13 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
316,583°
Argum. de periapsido 132,770°
Fizikaj ecoj
Diametro 135,47 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
2,6 × 1018 kg
~ 2 000 kg/m3 ?
0,0379 m/s²
0,0716 km/s
Rotacia periodo 0,3044 tago (7,306 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 124 K
Geometria albedo 0,0328
Observaj ecoj
Spektroklaso DU
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 8,67
v  d  r
Information icon.svg

588 Aĥilo estas granda malhela troja asteroido malkovrita de la germana astronomo Max Wolf elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl la 22-an de februaro 1906. Ĝi ricevis la nomon de Aĥilo, heroo de la helena mitologio (nomo proponita de Johann Palisa)

Ĝi estis la unua malkovrita el la trojaj asteroidoj. Ĝi orbitas ĉirkaŭ la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Jupitero.

Kiam pluraj el tiaj asteroidoj estis malkovritaj, stariĝis la regulo, laŭ kiu la punkto L4 estu la "Greka tendaro", kie la asteroidoj havu nomojn de grekaj batalantoj de la Troja milito, dum la punkto L5 estu la "Troja tendaro", kie asteroidoj havu nomojn de trojanoj.

Sed en ambaŭ tendaroj estas po unu "spiono" : 624 Hektoro estas en la Greka tendaro, dum 617 Patroklo estas en la Troja tendaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj Poste:
587 Hipsipilo 588 Aĥilo 589 Kroatio