704 Interamnia
704 Interamnio | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
Komparaj grandoj de Cereso kaj 704 Interamnio.
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 704 Interamnia |
Aliaj nomoj | 1910 KU ; 1952 MW |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Teramo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Vincenzo Cerulli |
Dato de malkovro | 16-a de julio 1910 |
Loko de malkovro | Teramo |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
458,068 Gm (3,062 AU) 389,104 Gm (2,601 AU) 526,884 Gm (3,522 AU) |
Discentreco | 0,1503 |
Meza anomaliangulo | 119,95° |
Klinangulo | 20,612° |
Periodo | 1 957,49 tagoj (5,36 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,92 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
280,38° |
Argum. de periapsido | 95,76° |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
349 × 339 × 274 km[1] 306,313 km vd |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
3,70 × 1019 kg[1] (2 220 ± 170) kg/m3[1] 0,186 m/s² 242,9 m/s |
Rotacia periodo | 0,3636 tago (8,727 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 160 K |
Geometria albedo | 0,0742 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | F |
Absoluta magnitudo | 5,94 |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
13,0 9,9 |
704 Interamnio estas tre granda malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita la 3-an de oktobro 1910 de la itala astronomo Vincenzo Cerulli elde sia Astronoma Observatorio de Collurania en Teramo. Ĝia nomo venas de "Interamnia Praetutianorum", latina nomo de la urbo Teramo.
Grando kaj maso
Ĝi estas unu el plej grandaj korpoj de la ĉefa zono, post Cereso, 4 Vesto, 2 Palaso kaj 10 Higio, kaj proksimume samranga kun 52 Eŭropo kaj 511 Davido. Oni taksas, ke ĝi entenus 1,2 % de la maso de la ĉefa zono. Ĝia granda denso pensigas, ke ĝi estas masiva kaj ne porhava; ĝi estus rezistinta je la kolizioj, kiuj okazis en la asteroida zono, de la kreiĝo de la sunsistemo.
La 23-an de marto 2003, observo de kaŝado de stelo de magnitudo 6,6 permesis taksi ĝian grandon je 350 × 304 km.
En 2001, Michalak taksis ĝian mason je 6,9 × 1019 kg (per komparo kun la masoj de 19 Fortuno, 29 Amfitrito, kaj 16 Psiĥo.) En 2007, Baer and Chesley taksis ĝian mason je (7,12 ± 0,84) × 1019 kg. Pli freŝa taksado de Baer estas nur 3,70 × 1019 kg, 704 Interamnio estus tiam malpli peza ol 511 Davido.
Notoj kaj referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer
(Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer) (angle)
Eksteraj ligiloj
- angle 704 Interamnia : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj | Poste: |
---|---|---|
703 Noemio | 704 Interamnio | 705 Erminio |