944 Hidalgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la asteroido 944 Hidalgo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Hidalgo (apartigilo).
944 Hidalgo
asteroido
Orbito de Hidalgo (JPL Small-Body Database Browser)
Orbito de Hidalgo (JPL Small-Body Database Browser)
Oficiala nomo 944 Hidalgo
Aliaj nomoj 1920 HZ
Historio
Malkovrinto Walter Baade
Dato de malkovro
Loko de malkovro
31-a de oktobro 1920
Hamburg-Bergedorf
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
859.425 Gm (5.745 AU)
291.846 Gm (1.951 AU)
1427.003 Gm (9.539 AU)
Discentreco 0.660
Meza anomaliangulo 346.285°
Klinangulo 42.567°
Periodo 5029.467 tagoj (13.77 jaroj)
Meza cirkulrapido 12.43 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
21.549°
Argum. de periapsido 56.569°
Fizikaj ecoj
Diametro 38 km
Maso
- Denso
~ 8.4 × 1015 kg ?
~ 2 000 kg/m3 ?
Rotacia periodo 0,4192 tago
(10.063 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 166 K
Geometria albedo ~ 0.06
Observaj ecoj
Spektroklaso D
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 10.77
v  d  r
Information icon.svg

944 Hidalgo estas malgranda malhela asteroido, kies orbito estas nekutima pro ĝia discentreco kaj klinangulo.

Ĝi estis malkovrita la 31-an de oktobro 1920 de la germana astronomo Walter Baade elde la Observatorio de Hamburgo.

Ĝia nomo honoras la pastron Miguel Hidalgo y Costilla, heroo de la sendependiĝo de Meksiko. Tiun nomon elektis grupo da germanaj astronomoj, venintaj en Meksikon observi la sunan eklipson de la 10-a de septembro 1923, post aŭdienco kun la meksika prezidento Álvaro Obregón.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La orbito de 944 Hidalgo similas tiujn de la Centaŭroj, tiuj objektoj kiuj orbitas inter Jupitero kaj Neptuno. Tamen, kvankam ĝia orbita granda duonakso superas tiun de Jupitero (5,2 AU), la Minor Planet Center ne klasifikas 944 Hidalgon inter la Centaŭroj[1].

944 Hidalgo havas plej longan orbitan periodon (13.77 jaroj) inter la asteroidoj de la ĉefa zono kaj, ĝis la malkovro de Plutono, estis la konata planedeto kiu plej malproksimiĝas for de Suno.

Ĝia perihelio de 1,95 AU tanĝas la interan randon de la ĉefa asteroida zono, dum ĝia afelio de 9.539 AU proksimiĝas la Saturnan orbiton : tio, kiu estas karakterizilo de kometoj de la tiel nomataj "Saturna kometa familio"[2][3]. Iuj astronomoj opinias ke 944 Hidalgo estis iama kometo[4] kiu nun estas perdinta siajn vaporiĝemajn materialojn.

Ĝi estas listigita kiel Saturnrenkonta asteroido, sed pro ĝia granda klinangulo, ĝi tre malproksimiĝas la orbitan ebenon de Saturno kiam ĝi estas je sia apoapsido. Kompense, ĝi proksimiĝas Jupiteron kaj eble ŝuldas sian klinangulo de 42° al la perturbanta Jupitera altiro. En 1922 ĝi proksimiĝis je 0,89 AU de Jupitero.

En la 1990-aj jaroj, reto da astronomoj studis la lumajn kurbojn de dek asteroidojn inter kiuj 944 Hidalgo[5], observoj kiuj permesis konstrui modelojn de iliaj formoj kaj rotacioj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Centaurs and Scattered-Disk Objects (Centaŭroj kaj disaj objektoj) (angle)
  2. The Comet Families of Saturn, Uranus and Neptune (La Saturna, Urana kaj Neptuna Kometaj Familioj) Wilson, H. C. Popular Astronomy, vol. 17, pp.629-633 (angle)
  3. The young long-period comet family of Saturn (La juna familio da long-periodaj kometoj de Saturno) Drobyshevski, E. M. Monthly Notices of the Royal Astronomical Society, Volume 315, Issue 3, pp. 517-520. (angle)
  4. Surface Characteristics of Comet-Asteroid Transition Objects 944 Hidalgo and 162P/Siding Spring (2004 TU12) (Surfacaj Ecoj de Miksospecaj Komet-Asteroidaj Objektoj 944 Hidalgo kaj 162P/Siding Spring (2004 TU12)) (angle)
  5. Physical models of ten asteroids from an observers' collaboration network (Fizikaj modeloj de dek asteroidoj observitaj en reta kunlaborado) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Antaŭe: Listo de asteroidoj Poste:
943 Begonio 944 Hidalgo 945 Barcelono