Aŭŝvico (koncentreja komplekso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO

Auschwitz [ˈaʊʃvɪts]; laŭ PIV2 Aŭŝvico) estas la germana nomo de la pola urbo Oświęcim [ɔˈɕfʲjɛ̃ɲt͡ɕĩm], apud kiu la germanaj nazioj konstruis en 1940 la fifaman komplekson de koncentrejoj, kie mortis en 19401945 pli ol unu miliono (ĉ. 1,3 milionoj) da homoj. Ĝi estas unusola koncentrejo troviĝanta sur la listo Monda heredaĵo de Unesko, kie aperas sub la oficiala nomo Auschwitz-Birkenau. German-nazia koncentrejo kaj ekstermejo (1940-1945). La nomoj Auschwitz kaj Birkenau estas germanlingvaj ekvivalentoj de pollingvaj nomoj Oświęcim kaj Brzezinka, aplikataj post agreso de Germanio en Pollandon en 1939.


La vorto Auschwitz kutime rilatas al la naziaj koncentrejoj. La plej granda parto de la viktimoj de Auschwitz estis judoj, sed mortis tie ankaŭ granda nombro da ciganoj, samseksemuloj, politikaj kaptitoj, poloj, rusoj kaj homoj de aliaj landoj. La kompatindaj kaptitoj estis internigitaj en Auschwitz, ĉar ili apartenis al tiuj grupoj de homoj, kiujn la nazioj volis komplete forigi de la tero (kiel la judoj, la ciganoj aŭ la samseksemuloj), pro ilia ideologio (kiel la komunistoj aŭ la esperantistoj) aŭ tutsimple ĉar ili estis militaj malliberuloj aŭ ordinaraj krimuloj.

La kondiĉoj en Auschwitz estis tiel teruraj, ke la kaptitoj ofte mortis simple pro malsato aŭ pro malsano (kaŭzita de manka nutrado, malkonvenaj kondiĉoj), sed grandaj nombroj da homoj estis ankaŭ mortigitaj rekte en "duŝejoj", kiuj vere estis ĉambroj kun venena gaso. Travivi en Auschwitz estis preskaŭ ne eble, kaj la nuraj travivintoj estis la kaptitoj, kiuj alvenis tie mallonge antaŭ la liberigo de la kampo fare de la Ruĝa Armeo.

Ŝuoj en Oświęcim

La koncentrejo de Auschwitz kune kun la aliaj koncentrejoj en Pollando kaj Germanio estas la loko, kie okazis la tiel nomata holokaŭsto fare de la nazia registaro. En la tuta holokaŭsto mortis 12-26 milionoj da homoj (de kie la informo?), inkluzive de 6 milionoj da judoj. Temis pri unu el la plej hororaj masakroj de la dudeka jarcento, kaj la nomo Auschwitz ankoraŭ estas uzata kiel simbolo de teruro kaj morto.

Nuntempe la koncentrejo estas ankoraŭ staranta kaj transformiĝis en muzeon, kiun vizitadas ĉ. miliono da homoj jare.

Inter la literaturo pri Auschwitz estas aparte famaj la libroj de Primo Levi, italo, kiu estis malliberulo tie kaj travivis. Lia plej fama verko de memoroj pri la koncentrejo estas "Se questo è un uomo" (Se ĉi tiu estas homo).

La koncentrejo liberiĝis la 27-an de januaro en 1945.

Je nokto al la 18-a de decembro 2009 nekonatoj ŝtelis la faman metalan tabulon, pendintan super enirpordego de la koncentrejo kaj moke tekstantan: "Arbeit Macht Frei" (esperante Laboro liberigas).[1][2] Post kelkaj tagoj la polico retrovis ĝin.

60-a datreveno de liberigo

La 27-an de januaro 2005 sur la teritorio de germana nazia koncentrejo Auschwitz-Birkenau okazis internacia solenaĵo memoriganta ĝian liberigon fare de Ruĝa Armeo. Preskaŭ 40 ŝtatojn estis reprezentataj de reĝoj, prezidentoj kaj ĉefministroj, en tio prezidento Aleksander Kwaśniewski, prezidento Moŝe Kacav, prezidento Vladimir Putin, prezidento Jacques Chirac, prezidento Horst Koehler, viceprezidento Dick Cheney, prezidento Viktor Juŝĉenko, reĝino Beatrix. La papon Johano Paŭlo la 2-an reprezentis ĉefepiskopo de Parizo kardinalo Jean-Marie Lustiger. Tio estis la plej granda kunveno de ŝtatestroj en historio de Pollando.


Notindaj enprizonigitoj

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto Ŝablono:Projekto Ŝablono:Projekto

Eksteraj ligiloj


Referencoj