Aberta pipilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Aberta pipilo
Aberta pipilo
Aberta pipilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Pipilo
Specio: P. aberti'
Pipilo aberti
(Baird, 1852)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Aberta pipilo (Pipilo aberti) estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj amerika genro de Pipiloj, kiu enhavas pliajn 7 aŭ 8 speciojn.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu nearkta specio estas indiĝena de malgranda teritorio en sudokcidenta Nordameriko, ĝenerale en la basenoj de la Rivero Kolorado kaj de la Rivero Gila, preskaŭ endemia de Arizono, sed esta ankaŭ en malgrandaj partoj de Kalifornio, Nevado, Utaho, Nov-Meksiko, en Usono, kaj en Sonoro en Meksiko.

Tiu birdo estas komuna en arbustecaj ĉeriveraj areoj en la plej malsupra parto de la Sonora-Dezerto sed eble necesos barakto por vidi ĝin ĉar ĝi preferas resti bone kaŝita sub arbustoj. Kvankam minacata pro nestoparazitado fare de la molotroj kaj pro habitatoperdo, ĝi sukcese koloniigis ĉeurbajn mediojn en la metropolita areo de Phoenix kaj povas esti facile vidata en la kampuso de la Arizona Universitato. En Meksiko troviĝas ĉefe en la delto de Kolorado. Spite sia limigita teritorio, ĝi estas klasata kiel specio Malplej Zorgiga en la Ruĝa Listo de IUCN, kaj okazis ioma etendo laŭlonge de la Rivero Santa Cruz (Arizono) same kiel ĉe Oak Creek Canyon ĉe Sedona (Arizono).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Abertaj pipiloj rekonatas pro ties relative longaj vostoj, malhelaj vizaĝoj, kaj ĝenerale supra bruna plumaro kun ioma rozkolora nuanco ĉefe sube kaj sablokolora al helruĝecbruna subvosto. Maskloj kaj inoj estas similaj. Ili rilatas al la Amerikaj paseroj kaj al la junkuloj sed estas pli simila al la toksostomoj laŭ aspekto. Ili povas esti konfuzataj kun la Kalifornia pipilo, sed ties malhelaj vizaĝoj estas distingaj, kaj la teritorioj de tiuj specioj nur iomete koincidas. Ili estas ĉirkaŭ 240 mm longaj kaj la enverguro estas 330 mm longa.

Tiuj birdoj estas ofte vidataj dummanĝe inter densa arbustaro kie ili serĉas semojn, insektojn kaj kelkajn fruktojn. Kiel ĉe aliaj pipiloj, ili gratas ĉegrunde kiel koturnoj, kaj foje fosas kaj manĝas larvojn. Ili povas esti allogataj al birdomanĝejoj disigante muelitan maizon surgrunde.

La nomoj de tiu birdo rememoras la usonan ornitologon James William Abert (1820–1897).

Interesaj detaloj[redakti | redakti fonton]

  • La Aberta pipilo havas unu el plej malgrandaj totalaj distribuoj inter usonaj birdospecioj, pro kio multaj Birdumobirdumantoj veturas al sudokcidentaj dezertoj por vidi ĝin.
  • Ĝi estas malfacile videbla birdo ĉar manĝas inter densa subkreskaĵaro kaj rare flugas grandajn distancojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Anderson BW, Higgins A & Ohmart RD. (1977). Avian Use of Saltcedar Communities in the Lower Colorado River Valley. U S Forest Service General Technical Report RM. vol 43, p. 128-136.
  • Carson RJ & Spicer GS. (2003). A phylogenetic analysis of the emberizid sparrows based on three mitochondrial genes. Molecular Phylogenetics & Evolution. vol 29, no 1. p. 43-57.
  • Clark GAJ. (1974). Foot Scute Differences among Certain North American Oscines. Wilson Bulletin. vol 86, no 2. p. 104-109.
  • Dawson WR. Ph.D. (1953). EFFECTS OF HEAT ON BODY TEMPERATURE, WATER ECONOMY, AND METABOLISM OF THE BROWN AND ABERT TOWHEES, PIPILO FUSCUS SENICULA AND PIPILO ABERTI DUMETICOLUS. University of California, Los Angeles, United States—California.
  • Dunning JBJ. Ph.D. (1986). FORAGING CHOICE IN THREE SPECIES OF PIPILO (AVES: PASSERIFORMES): A TEST OF THE THRESHOLD CONCEPT (BAYESIAN, TOWHEE). The University of Arizona, United States—Arizona.
  • Dodge AG, Fry AJ, Blackwell RC & Zink RM. (1995). Comparison of phylogenies derived from two molecular data sets in the avian genera Pipilo and Spizella. Wilson Bulletin. vol 107, no 4. p. 641-654.
  • Finch DM. (1981). Nest Predation of Alberts Towhees Pipilo-Aberti by Coachwhip Masticophis-Flagellum and Roadrunner Geococcyx-Californianus. Condor. vol 83, no 4.
  • Finch DM. (1982). Rejection of Cowbird Molothrus-Ater-Obscurus Eggs by Crissal Thrashers Toxostoma-Dorsale. Auk. vol 99, no 4. p. 719-724.
  • Finch DM. (1983). Brood Parasitism of the Aberts Towhee Pipilo-Aberti Timing Frequency and Effects. Condor. vol 85, no 3. p. 355-359.
  • Finch DM. (1983). Seasonal Variation in Nest Placement of Aberts Towhees Pipilo-Aberti. Condor. vol 85, no 1. p. 111-113.
  • Finch DM. (1984). Aspects of Nestling Growth in Aberts Towhee Pipilo-Aberti. Wilson Bulletin. vol 96, no 4. p. 705-708.
  • Finch DM. (1984). Parental Expenditure of Time and Energy in the Aberts Towhee Pipilo-Aberti. Auk. vol 101, no 3. p. 473-486.
  • Finch DM. (1984). Some Factors Affecting Productivity in Aberts Towhee Pipilo-Aberti. Wilson Bulletin. vol 96, no 4. p. 701-705.
  • Finch DM. (1985). Multivariate Analysis of Early and Late Nest Sites of Abert's Towhees Pipilo-Aberti. Southwestern Naturalist. vol 30, no 3. p. 427-432.
  • Hinojosa-Huerta OM. Ph.D. (2006). Birds, water, and saltcedar: Strategies for riparian restoration in the Colorado River delta. The University of Arizona, United States—Arizona.
  • Hubbard JP. (1972). The Nomenclature of Pipilo-Aberti Aves Fringillidae. Proceedings of the Biological Society of Washington. vol 85, no 9. p. 131-137.
  • Laudenslayer WFJ. Ph.D. (1981). HABITAT UTILIZATION BY BIRDS OF THREE DESERT RIPARIAN COMMUNITIES. Arizona State University, United States—Arizona.
  • McNair DB. (1984). Reuse of Other Species Nests by Lark Sparrows Chondestes-Grammacus. Southwestern Naturalist. vol 29, no 4. p. 506-509.
  • Meents JK, Anderson BW & Ohmart RD. (1981). Vegetation Characteristics Associated with Aberts Towhee Pipilo-Aberti Numbers in Riparian Habitats. Auk. vol 98, no 4. p. 818-827.
  • Rosenberg KV, Ohmart RD & Anderson BW. (1982). Community Organization of Riparian Breeding Birds Response to an Annual Resource Peak. Auk. vol 99, no 2. p. 260-274.
  • Shochat E & Katti M. (2001). Phoenix or Tucson: Does landscape structure influence where Abert's Towhees choose to live?. Ecological Society of America Annual Meeting Abstracts. vol 86, no 343.
  • Tweit, R. C., and D. M. Finch. 1994. Abert’s Towhee (Pipilo aberti). In The Birds of North America, No. 111 (A. Poole and F. Gill, Eds.). Philadelphia: The Academy of Natural Sciences; Washington, D.C.: The American Ornithologists’ Union.
  • Wingfield JC, Vleck CM & Moore MC. (1992). Seasonal changes of the adrenocortical response to stress in birds of the Sonoran Desert. Journal of Experimental Zoology. vol 264, no 4. p. 419-428.
  • Zink RM. (1988). Evolution of Brown Towhees Allozymes Morphometrics and Species Limits. Condor. vol 90, no 1. p. 72-82.
  • Zink RM & Dittman DL. (1991). Evolution of Brown Towhees Mitochondrial DNA Evidence. Condor. vol 93, no 1. p. 98-105.
  • Zink RM, Weller SJ & Blackwell RC. (1998). Molecular phylogenetics of the avian genus Pipilo and a biogeographic argument for taxonomic uncertainty. Molecular Phylogenetics & Evolution. vol 10, no 2. p. 191-201.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]