Aĉeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aceho)
Speciala regiono de Aĉeo
Daerah Istimewa Aceh

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Banda Aceh
Areo 57 956 km²
Loĝantaro 5 407 855 (stato de 2022[1])
ISO-kodo ID-AC
emblemo
emblemo
vdr
Regentejoj de Aĉeo

Aĉeo (indonezie Aceh; nederlande Atjeh)[2] estas provinco de Indonezio, situanta sur la plej okcidenta terkolo de insulo Sumatro. Ĝi estas teritorio kun forta islamo. Ĝi situas en eniron de Malaka Markolo, el kio ĝi profitis jam en fora pasinto. Arabaj komercistoj alportis ĉi tien islamon jam en la 13-a jarcento kaj en tiu tempo ĉi tie aperis ankaŭ la unua eŭropano, Marko Polo, dum sia vojaĝo reen al Venecio en la jaro 1292. Aĉeo ĉiam tre estimis sian sendependecon, nederlandanoj sukcesis subjugi ĝin nur post la tridekjara milito en la jaroj inter 1873 kaj 1903. En la tempo de bataloj je sendependeco Aĉeo apartenis al grandaj protektantoj de la indonezia ŝtato, sed pli poste, en la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, denove ekbrulis bataloj, post dekjaroj de ribeloj estis konfesita al Aĉeo statuso de aparta provinco. En la 1970-aj jaroj ĉe urbo Loksumavo (Lhokseumave) malkovriĝis la tutmonde plej granda centro de tergaso.

En tiu ĉi provinco troviĝas urbo Banda Aceh, kiun en decembro 2004 trafis cunamo. Alia grava urbo estas Langsa.

la granda moskeo de la provinca ĉefurbo Banda Aceh
provinca loĝloko, trafita per la cunamo de decembro 2004

Geografiaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Badan Pusat Statistik ("Centra Statistika Agentejo"), Ĝakarto, 2023, Provinsi Aceh Dalam Angka ("Provinco Aĉeo en Ciferoj", Katalog-BPS 1102001.11)
  2. Informo pri la vorto Achin. Majstro. Alirita 2018-04-23.