Afgana neĝopasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afgana neĝopasero
Afgana neĝopasero, ilustraĵo de masklo (malfekstre) kaj ino (dekstre)
Afgana neĝopasero, ilustraĵo de masklo (malfekstre) kaj ino (dekstre)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Montifringilla
Specio: 'M. theresae'
Montifringilla theresae
(Meinertzhagen, 1937)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Afgana neĝopasero (Montifringilla theresae), konata ankaŭ kiel Tereza neĝopasero, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paseredoj. Spite la scienca nomo, ĝi estas pasero kaj ne vera fringo.

Ĝi estas afgania endemio troviĝanta nur en Hindukuŝo. Tiu specio ricevis nomon de Richard Meinertzhagen laŭ sia kuzino kaj kolego, Theresa Clay, kiu estis espertulino pri birdopedikoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 13.5–15 cm longa. La masklo estas grizbruna kun iom da blanko en flugiloj kaj nigra masko kiu sekvas kiel duobla makulo en gorĝo kaj kiu plimarkiĝas miene pro ruĝaj irisoj. Beko kaj kruroj estas malhelgrizaj al nigrecaj. La ino estas pli sablokolore bruna, kun pli milda griza masko kaj malpli da blanko en flugiloj. Estas mallongaj malhelaj strioj en dorso kaj blanka antaŭfina areo en vostoplumoj escepte en la centra paro.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili formas grandajn arojn vintre, foje miksite kun la Neĝopasero, la Rokpasero kaj alaŭdoj. La flugo estas forta kaj rekta. Ili manĝas insektojn kaj malgrandajn semojn.[1]

Ili reproduktiĝas en nestotruoj faritaj de grundosciurojmarmotoj, kaj kovras la neston de haroj kaj plumoj. La alarmalvoko estas akra ci kaj ili elsendas ankaŭ mildajn alvokojn kvaak dumfluge kaj stridulan zig-zig.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 578.