Neĝopasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Neĝopasero
Neĝopasero
Neĝopasero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Montifringilla
Specio: 'M. nivalis'
Montifringilla nivalis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Neĝpasero, NeĝopaseroNeĝa montofringo, Montifringilla nivalis, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paseredoj. Spite la scienca nomo, ĝi estas pasero kaj ne vera fringo.

Troviĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en nudaj montoj, tipe super 1500 m, tra suda Eŭropo kaj tra centra Azio al okcidenta Ĉinio. La troviĝo de birdo estas interesa. Ĝi troviĝas en alpaj regionoj de montaroj en suda Eŭropo (Pireneoj, Alpoj, Apeninoj, okcidenta parto de Balkanaj montoj, norda Grekio), Kaŭkazo kaj Centra Azio (Pamiro, Tianŝan, Himalajo ĝis okcidenta Ĉinio. En montaroj nemigrata birdo vivas super la limo de arbaro, tipe super 1.500 m. s. m. sur ŝtonaj kaj malfekundaj lokoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

En Alpoj de Svisio decembre montrante vintrajn kolorojn inklude oranĝecan bekon

La Neĝopasero estas granda fortika pasero 16.5–19 cm longa. Ĝi havas brunajn suprajn partojn (dorso), blankajn subajn partojn kun iom da helbruna nuanco kaj grizan kapon senmarkan escepte iom da pli helgrizaj okulringoj kaj superokulaj strioj. Estas longa mallarĝa blanka flugilareo. Somere la flaveca beko iĝas nigra, kaj estas nigra mentono, kiu perdiĝas vintre dum la beko reiĝas flaveca. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Ĝi transformiĝas dumfluge ĉar montras nigrajn flugilojn kun grandaj blankaj areoj; la vosto estas nigra kun blankaj bordoj.

Tiu birdo havas babilecan kanton kun multa trilado, kaj varion de trenataj aŭ grincaj alvokoj. Logas ĝi per cuik, ankaŭ kik, fajfile titri kaj ŝreh. Kantas ŝititŝeŝititŝe. La birdo kantas surgrunde, ankaŭ dum la flugado.

Nestado[redakti | redakti fonton]

Montifringilla nivalis

Ĝi nestas en fendoj, ronĝulaj kavoj ankaŭ homaj loĝejoj, kie demetas 3-5 ovojn. Nestas ĝi unufoje jare, ie dufoje. Neston konstruas ambaŭ gepatroj de malsekaj herboj, radiketoj ene kun hararoj kaj plumoj. Tempo de kovado estas 13-14 tagoj kaj la tempo de nutrado de idoj estas 18-21 tagoj. Post la elnestiĝo de birdoj, familio restas kune. En aŭgusto kreas kun aliaj familioj pli grandajn birdarojn.

Nutrado kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Dum jaro precipe semojn, dum somero ankaŭ insektojn. Ĝi estas netimema, kaj manĝas ĉe skiejoj. Ĝi estas forta, kaj rare descendas sub 1000 m eĉ dum malvarmega vintrovetero.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas kvar subspecioj. La plej malhela, M. n. henrici de Tibeto kaj okcidenta Ĉinio havas sablobrunajn suprajn partojn kaj kronon, kaj pli grizajn subajn partojn. Ĝi foje disiĝas kiel Tibeta neĝopasero, Montifringilla henrici. Tamen la nomo de Tibeta neĝopasero, konfuzige plej ofte aludas al la Nigraflugila neĝopasero Montifringilla adamsi

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj