Malsovaĝigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aldomigihejmigi sovaĝajn bestojn signifas ilin alkutimigi al vivado en kaptiteco por bredo kaj uzado fare de homoj.

Parolante pri aldomigitaj plantoj (iom metafora uzado de "aldomigo") oni parolas pri ĉiuj plantoj, kiujn homoj uzas kaj sisteme plantas por nutrado, furaĝo, medicina aŭ alia uzado.

Historio

Ĉirkaŭ -8000 homoj komencis kapti kaj aldomigi sovaĝajn bestojn kun la celo liberiĝi de la plena dependeco de ĉasado. Pli frue okazis nur la aldomigo de la hundo: minimume antaŭ 15000 jaroj, eble, baze de signoj klarigotaj, antaŭ 30 aŭ 40mil jaroj[1][2][3].

La neolitikaj homoj aldomigis kaprojn, ŝafojn, bovojn, porkojn kaj pli malfrue ankaŭ ĉevalojn.
Ĉevaloj tiam ekservis kiel ŝargobestoj, bovoj kiel tirbestoj. Kaproj kaj ŝafoj liveris precipe lakton, bovoj kaj porkoj viandon.
Hundoj kaj ankaŭ katoj (ekzemple gepardoleopardo) estis dresitaj kiel ĉashelpantoj.

En pli malfruaj epokoj aldoniĝis bestoj por hobio kaj sciencaj eksperimentoj.

Unuaj aldomigoj laŭspece (ĝis 1000 a.K.)
Speco Proksimuma dato Regiono
Hundo 15000 a.K. Eŭrazio
Kapro 10000 a.K. Irano
Ŝafo 8000 a.K. Mezoriento
Bovo 8000 a.K. Mezoriento, Hindio
Porko 7000 a.K. Ĉinio
Kato 7000 a.K. Orienta Mediteraneo
Koko 6000 a.K. Sudorienta Azio
Azeno 5000 a.K. Nordafriko
Ĉevalo 4500 a.K. Kazaĥio
Bubalo 4000 a.K. Ĉinio
Abelo 4000 a.K. Sudorienta Azio
Lamo 3500 a.K. Peruo
Alpako 3500 a.K. Peruo
Silkraŭpo 3000 a.K. Ĉinio
Kolombo 3000 a.K. Egiptio
Kamelo 2500 a.K. Centra Azio
Dromedaro 2500 a.K. Arabio
Gruntbovo 2500 a.K. Tibeto
Ansero 1500 a.K. Eŭropo, Ĉinio
Boaco 1000 a.K. Siberio

Ŝanĝiĝo per aldomigo

La aldomigo sekvigas aron da ŝanĝigoj kompare kun libere vivantaj bestoj:

  • malpliiĝo de la cerbovolumeno
  • ŝanĝiĝo / perdo de kelkaj kondut-manieroj
  • reduktiĝo de la dentaro
  • ~ de la felo
  • ~ de la digesta ĉeno

Kelkaj biologoj parolas pri "dombestiĝo" de la homo, kiu ankaŭ montras tiujn ĉi fenomenojn (krom espereble la unuan).

Notoj

  1. N.D.Ovodov +al. - A 33,000-Year-Old Incipient Dog from the Altai Mountains of Siberia: Evidence of the Earliest Domestication Disrupted by the Last Glacial Maximum in Plos One, 2011 angle. Ankaŭ: 33.000 Jahre alter Hundeschädel zeigt frühe Domestizierung germane
  2. M.Germonpré, M.V.Sablin +al. - Fossil dogs and wolves from Palaeolithic sites in Belgium, the Ukraine and Russia: osteometry, ancient DNA and stable isotopes in Journal of Archaeological Science, vol. 36 (2009) angle
  3. Apud la Groto Chauvet en Francio oni malkovris spurojn de prahistoria infano, vivinta antaŭ 26mil jaroj, kaj apudajn spurojn de lupo aŭ hundo. Legu: M.A.Garcia - La piste de pas humains de la grotte Chauvet à Vallon-Pont-d'Arc / Human Footprints in the Chauvet Cave france/angle

Komparu kun

Vidu ankaŭ