Apro
Apro | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Sus scrofa Linnaeus, 1758 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La apro estas sovaĝa porko, precipe (Sus scrofa), antaŭulo al la endomigita porko, kun kiu ĝi povas interfekundiĝi. La nomo devenas de la latina aper, apri.
Aspekto
Tre simila al la porko, sed kun la postaj gamboj pli mallongaj ol ties, la korpo pli svelta kaj nazego taŭga por fosi. La felo estas grizebruna krom ĉe la novnaskitoj, striaj. La inoj pezas ĝis 60 kg dum la maskloj povas atingi 120 kg-ojn.
Disvastiĝo
La apro originis en Eŭropo, norda Afriko kaj suda Azio kaj estis de tie enkondukita ankaŭ aliloke, ekz. en Usono por ĉasado. Alimaniere dirite, temas pri palearktisa kaj orientalisa specio kiun la homo disvastigis en aliajn ekozonojn. Oni trovas la specion i.a. en jenaj ekoregionoj : la borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj, la egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj, la kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo, la luzonaj tropikaj pinaroj, la nordorient-barataj kaj birmaj pinaroj, la orient-siberia tajgo kaj la zagros-montara arbarstepo.
Loĝmedio
La apro vivas en arbaroj aŭ en kamparaj medioj kun arbovicoj, kondiĉe ke ekzistu veproj por ripozi kaj akvo por kotumi. La forlaso de la kamparo en Eŭropo tre pelis ĝian multnombriĝon.
Biologio
La apro estas besto societa, kiu vivas en grupoj kies kerno estas la familia nukleo, patrino kun gefiloj. La maskloj plenaĝaj emas soleci. Ĝi estas malmigrema kaj ĉionvora. La idoj povas esti kaptataj de vulpoj (sed tio ne certas); ĝia sola natura malamiko estas la lupo.
Rilatoj kun la homo
La apro difektas la grundon fosante, kaj rikoltojn, precipe maizajn. Nerektaj certaj signoj de ĉeesto estas la renversigo de la herba radikaro en kampoj, kotaj flakoj kun kotkovritaj arboŝeloj ĉirkaŭe, piedsignoj kvarungaj (du grandaj, du malgrandaj, ĉi lastaj ne ofte videblaj). Por ĝin kontroli oni devas sin turni al la junuloj ĉar la ĉaso al plenaĝuloj, kiuj regas la grupojn, kaŭzas disgrupiĝon kun pliaj damaĝoj al kultivoj kaj forta multnombriĝo. Almenaŭ en Mezeŭropo la nombro de aproj plue forte kreskas, ekzemple en Germanio de 2008 ĝis la fino de 2013 je 26 procentaĵoj, kaj tio kvankam ĉasistoj ĉiujare mortigas kompare grandan kvanton de aproj: laŭ statistiko publikigita la 15-an de januaro 2014, en Germanio en 2013 ĉasiĝis iom pli ol 640 000 aproj, kaj taksiĝas ke sen tiu ĉasado la populacio en tiu lando dum du jaroj kreskus al 3 milionoj da bestoj.[1] Kialo por la ekologie favoraj vivkondiĉoj aparte en la modera klimata zono de Mezeŭropo estas la dum la lastaj jaroj kompare varmaj vintroj kaj la grandkvanta kultivo de maizo kaj kolzo, el kies kampoj la aproj dumnokte amplekse nutras sin. La tendenco estas tutmonda: Dum en Germanio la nombro de ĉase mortigitaj aproj inter la jaroj 1975 kaj 2014 kreskis je kvinoblo kaj en Aŭstrio eĉ je dekoblo, kompare ankaŭ en Japanio ĝi kreskis je kvaroblo,[1] kaj malgraŭ tiu kresko je ĉasado la apraj populacioj plukreskas en ĉiuj tutmondaj vivregionoj, kaj en Eŭropo, Azio, Ameriko kaj Oceanio.
Vidu ankaŭ
-
aprino kaj du apridoj -
aproj enkondukitaj al Florido tie ekologie restas fremdaj bestoj
Referencoj
Eksteraj ligiloj
greke http://www.waarneming.nl/wn.php greke http://www.waarneming.nl/kaart.php?id=432 greke http://natuurbeleving.scene24.net/zoogdieren/Wild_Zwijn_Sus-scrofa.html greke http://zwg.atlas.tripod.com/soorten/susscrof.htm
- Suedoj
- Palearktisa faŭno
- Orientalisa faŭno
- Mamuloj de Eŭropo
- Faŭno de Usono
- Faŭno de Meksiko
- Faŭno de Centra Ameriko
- Faŭno de Moroko
- Faŭno de Alĝerio
- Faŭno de Egiptio
- Faŭno de Sudano
- Faŭno de Koreio
- Faŭno de Ĉinio
- Mamuloj de Azerbajĝano
- Faŭno de Irano
- Faŭno de Indonezio
- Faŭno de Okcidenta Azio
- Faŭno de Barato
- Faŭno de Pakistano
- Faŭno de Sudorienta Azio
- Faŭno de Brazilo
- Faŭno de Urugvajo
- Faŭno de Paragvajo
- Faŭno de Argentino
- Faŭno de Peruo
- Faŭno de la Gujanoj
- Faŭno de Venezuelo
- Faŭno de Kolombio
- Faŭno de Ekvadoro
- Faŭno de Ĉilio
- Faŭno de Gvatemalo
- Faŭno de Honduro
- Mamuloj de Pollando
- Invadaj specioj