Asociación Deportivo Cali
| Deportivo Cali | |||||||||||||||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Nomo de klubo | Asociación Deportivo Cali | ||||||||||||||||||||||||||||||||
| Kromnomo | La Amenaza Verde (La verda minaco), Azucareros (Sukeruloj), Verdiblancos (Verd-blankuloj), El Superdepor | ||||||||||||||||||||||||||||||||
| Fondita | 23-a de novembro 1912 (kiel "The Cali Football Club")[1] 16-a de februaro 1959 (1996) (Refondita) kiel asocio 18-an de majo de 1962 oficiale rekonata[1] |
||||||||||||||||||||||||||||||||
| Stadiono | *Pascual Guerrero (provizora) Santiago de Cali, *Stadiono Deportivo Cali (oficiala), Palmira, |
||||||||||||||||||||||||||||||||
| Kapacito | 33.130[2] | ||||||||||||||||||||||||||||||||
| Prezidanto | |||||||||||||||||||||||||||||||||
| Trejnisto | |||||||||||||||||||||||||||||||||
| Ligo | Categoría Primera A | ||||||||||||||||||||||||||||||||
| 2011-II | 7-a | ||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||
La Asociación Deportivo Cali[3] (Sporta Asocio Cali), pli konata kiel "Deportivo Cali" aŭ nur "Cali", estas sporta klubo de la Kolombia urbo Kalio, fondita la 16-an de februaro 1959[4]. La "Deportivo Cali" estas pli konata kiel futbalteamo, sed ankaŭ konkuras en aliaj sportoj kiel korbopilkado,[5] naĝado[6] kaj teniso.
Je sia futbala profesia branĉo, ĝi atingis la ĉampionad-titolojn de la jaroj 1965, 1967, 1969, 1970, 1974, 1996, 1998 kaj 2005, pro tio, la "Deportivo Cali" estas la kvara plej venka futbalteamo de la "Categoría Primera A" (Kategorio Unua A, La plej grava profesia kaj oficiala ĉampionado el Kolombio), en kiu ĝi nuntempe ludas. Estas la nura Kolombia futbalteamo kiu havas ĝian propan futbalan stadionon, nomata "Estadio Deportivo Cali" (Stadiono Deportivo Cali), tiu ĉi stadiono estas la plej granda el Kolombio. Krome, la "Deportivo Cali" estis la unua Kolombia klubo kiu pridisputis finalon en la Copa Libertadores de América (Pokalo Liberigintoj de Ameriko).
Enhavo |
[redakti] Historio
[redakti] Neprofesia epoko
La "Deportivo Cali", fondita ĉe 1912 (tiamtempe: Cali Football Club), estis fondita je 1912[7] por studentoj kiuj alvenis de Eŭropo kun la regularo de futbalo. Je 1927 ĝi sanĝis sian nomon al "Deportivo Cali" kaj reprezentis la departementon de la Valo de Kaŭko en la naciaj ludoj, ili gajnis la titolojn de 1928-1930. Pluraj kluboj unuiĝis al la "Deportivo Cali" kiam ĝi preskaŭ komencis sian profesian epokon, ankaŭ en tiu tempo, la klubo komencis ludi je aliaj sportoj kiel korbopilkado, atletiko kaj naĝado [8]
[redakti] Profesia epoko
La Deportivo Cali estas unu el la "fondintaj" kluboj de la futbala profesia ligo en Kolombio. Ĝia unua matĉo estis kontraŭ la "Junior", la rezulto de la matĉo estis malvenko por "Deportivo Cali", 2-0. Sia unua venko estis 4-1 kontraŭ "Nacional". Je la fino de la sezono, "Deportivo Cali" finis je la 8a pozicio.[9]
Ĉe 1949, la Cali-a klubo kontraktis la peruan Valeriano López kaj aliaj futbalistoj de tiu lando por krei la futbalteamon kiun la historio rememoras kiel "El rodillo negro de Cali" (La rulknedilo nigra de Cali), en tiu epoko la kolombia futbalo elstaris por esti ekonomike forta (tiu epoko estas konata kiel "El Dorado" [la orkolorulo]), tiu ĉi futbalteamo pridisputis forte la ĉampionadon kun la teamo de "Millonarios" (Riĉuloj), kie ludis Alfredo Di Stéfano, "Deportivo Cali" atingis la 2-an pozicion je 1949[10] kaj la trian je 1950.[11]
La 10-a de marto 1956, "Deportivo Cali" estis forpelita de la "División Mayor del Fútbol Colombiano" (La profesia dividaĵo de Kolombia futbalo) dum nedifinita periodo. Tiu decido farigis ke la klubo bankrotis kaj malfondiĝis, sed la klubo estis refondita je 1959.[12]
[redakti] Titoloj
[redakti] Naciaj titoloj
[redakti] Naciaj turniroj (Neprofesia epoko)
- Campeonato Departamental Aficionado (Departementa amatora ĉampionado): 1931
[redakti] Oficialaj naciaj turniroj
- Categoría Primera A : 8, 1965, 1967, 1969, 1970, 1974, 1995-96, 1998, 2005-II.
- Copa Colombia (Kolombia pokalo) ,1 : 2010
- subĉampiono de la Categoría Primera A (12): 1949, 1962, 1968, 1972, 1976, 1977, 1978, 1980, 1985, 1986, 2003-II, 2006-I.
- subĉampiono de la Copa Colombia (2): 1962-63 kaj 1981
[redakti] Junulaj naciaj turniroj
- Primera C (1): 2004
- Campeonato Juvenil (1): 2009
- Campeonato Nacional Sub-17 (1): 2011.[13]
[redakti] Internaciaj titoloj
[redakti] Internaciaj turniroj
- subĉampiono de la Copa Libertadores de América en 1978 kaj 1999.
- subĉampiono de la Copa Merconorte en 1998.
[redakti] Amikaj internaciaj turniroj
- Torneo Cuadrangular de Medellín: 1953[14]
- Copa Ciudad de Bogotá: 2002[15]
- Copa Independencia: 2007
- Copa Ciudad de Cartago: 2010
- subĉampiono de la Copa Miami: 1986[16]
[redakti] Rivalecoj
"Deportivo Cali" havas plurajn sportajn rivalecojn kun aliaj Kolombiaj futbalteamoj. La plej kutima el tiuj rivalecoj estas kontraŭ la alia samurba futbalteamo, "América", pro la historio de ambaŭ teamoj, pro la naciaj titoloj kiuj kolektas inter ambaŭ teamoj (21 ĝis nun, 13 "ruĝaj" kaj 8 "verdaj"), kaj ankaŭ pro la granda rivaleco de ĝiaj fanaroj: plurfoje ambaŭ fanaroj batalis unu kontraŭ la alia. Ĉi tiu estas la rivalmatĉo plej antikva kaj ankaŭ la plejfoje ludita en Kolombio. Ankaŭ ekzistas rivaleco inter "Deportivo Cali" kaj "Millonarios" el Bogoto kaj "Atlético Nacional" el Medeĝino".
[redakti] Deportivo Cali kontraŭ Millonarios
Tiu ĉi matĉo estas nomata kiel la "Clásico Añejo" (la "malnova rivalmatĉo"), tiu estas unu el la plej antikvaj rivalmatĉoj de la Kolombia futbalo. Ambaŭ teamoj pridisputis 6 finalojn, de kiuj 4 "Millonarios" atingis la ĉampionadon kaj "Deportivo Cali" atingis 2. La rivaleco je la fanaro ankaŭ ekzistas ĉar ambaŭ teamoj havas huliganajn fanarojn, la huligana fanaro de "Deportivo Cali" nomiĝas "Frente Radical Verdiblanco" kaj la huligana fanaro de "Millonarios" nomiĝas "Comandos Azules", ambaŭ fanaroj batalis plurajn fojojn, ĉe Kalio aŭ Bogoto.
[redakti] Deportivo Cali kontraŭ Atlético Nacional
Ĉi tiu rivalmatĉo estas nomata kiel la "Clásico de Verdes" ("Rivalmatĉoj de verduloj"). Tiu estas relative unu el la plej novaj rivalmatĉoj de la Kolombia futbalo, ĉe aliaj kialoj, la rivaleco naskiĝas por la sporta rivaleco inter la departementoj de la Valo de Kaŭko kaj Antjokio.
[redakti] Deportivo Cali kontraŭ América de Cali
Ĉi tiu rivalmatĉo estas nomata kiel la "clásico vallecaucano" ("Kaŭkvalana rivalmatĉo") kaj estis ludita 278 fojojn je la profesia Kolombia futbalo (ekde 1948 ĝis nun, oni ne konsideras la matĉojn en internaciaj turniroj kaj de "Copa Colombia"). La "Deportivo Cali" estas el la du teamoj kiu venkis pliajn fojojn.[17]
La unua matĉo kiu okazis inter la du teamoj okazis en 1931, tiam "Deportivo Cali" venkis super "América de Cali" 1-0, dum la matĉo la arbitraciisto nuligis 2 golojn de "América de Cali" pro ofsajdo.[17]
[redakti] Uniformo
La hejma uniformo de "Deportivo Cali" estas komponita de verdkolora ĉemizo. La randoj de la manikoj kaj de la kolumo estas blank-koloraj. La pantalono kaj la ŝtrumpoj estas blankaj.
La ekstera uniformo, estas komponita de blank-kolora ĉemizo. La manikaj randoj kaj la kolumo estas verdkoloraj. La pantalonoj kaj la ŝtrumpoj restas egale al la hejma uniformo.
La tria uniformo, estas komponita de verdkoloraj ĉemizo kaj pantalono, la ŝtrumpoj estas de la sama koloro. Kutime oni uzas ĉi tiun uniformo je ludoj kontraŭ "Atlético Nacional" kaj "La Equidad" (ambaŭ teamoj havas ankaŭ verdajn uniformojn).
Komence, la teamo "Cali Football Club" dividiĝis je du teamoj, la unua uniformo de "Cali Football Club A" estis de duona ruĝ-vertikala franĝo kaj la alia duono de blank-vertikala franĝo, la pantalono estis blanka, kaj la ŝtrumpoj nigraj. La uniformo de "Cali Football Club B" estis duona ruĝ-vertikala franĝo kaj la alia duono de verd-vertikala franĝo, la pantalono estis blanka, kaj la ŝtrumpoj estis nigraj.
Oni jam antaŭ decidis ke la koloroj de la venkita teamo inter la teamoj "A" kaj la "B" estu la koloroj de la urbo, la teamo "A" rezultis venkinta kaj ekde tiam ĝiaj koloroj estas la koloroj de la urbo kaj de la departemento en sportaj okazaĵoj [18]. Post tio la teamo ŝanĝiĝis sian nomon al "Deportivo Cali A" kaj adoptis la koloroj de "Cali Footbal Club B". La uniformo de tempo al tempo ŝanĝis ĝis transformiĝi en la nuntempa uniformo kiu estas tute verda. Je la jaro 1948 oni decidis ŝanĝi la koloro de la ŝtrumpoj al blankaj kaj verdaj.
|
|
|
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|
||||||||||||||||||||||||
[redakti] Stadiono
Dume la plej granda parto de ĝia historio en la Kolombia futbalo "Deportivo Cali" ludis ĝian hejmajn matĉojn en la Estadio Olímpico Pascual Guerrero (olimpika stadiono "Pascual Guerrero").
"Deportivo Cali" estas la unua Kolombia futbalteamo kiu havas ĝian propran stadionon. La antaŭ-inaŭguro de la Stadiono Deportivo Cali okazis je fino de 2008, je amika matĉo inter la naciaj futbalteamoj de Kolombio kaj Niĝerio. Poste, la 21-a de februaro 2010, la stadiono estis oficiale inaŭgurita je matĉo kontraŭ Deportes Quindío.[20] Kelkfoje "Deportivo Cali" ankaŭ ludas en la urba stadiono "Pascual Guerrero".
La "Deportiva Cali"-a estraro, je oficiala komunikaĵo de la 17-a de aŭgusto 2011,[21] decidis ludi provizore en la olimpika stadiono "Pascual Guerrero", dum la konstruado de la teama stadiono finiĝas.
[redakti] Sidejoj
"Deportivo Cali" havas du sidejojn, la administra sidejo "Alex Gorayeb" (3°28′17.7″N 76°31′30.7″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 3.471583 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">3.471583°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <) estas konstruaĵo de tri etaĝoj, tie estas la oficiala vendejo de la teamo, nomata la "Tienda verde" (La verda vendejo), ankaŭ tie estas pluraj futbalaj kaj korbopilkada kampoj (el betono kaj ligno), skvaŝa kampo, gimnastikejo, restoracio kaj naĝejo.
La kampara sidejo estis akirita post la vendo de la futbalisto Carlos Valderrama, la sidejo nomiĝas "La Casona de Pance" kaj estas lokata je la periferio de la urbo, tie trejnas la profesia teamo kaj la junaj teamoj. La kampara sidejo havas 4 laŭregulajn futbalkampojn, gimnastikejon, naĝejon por infanoj, knaboj kaj plenaĝuloj, kampojn de Plaĝa flugpilkado kaj korbopilkado, turkajn banejojn, saŭnejojn, restoracion, parkadejon, kaj alirejon al la "Pance"-a rivero.
La kompanianoj de la klubo povas uzi la ambaŭ sidejojn.
[redakti] Datumoj de la klubo
- Historia pozicio: 2º
- Ĉampionadoj je 1ª kategorio: 71
- Ĉampionadoj je 2ª kategorio: 0.
- Plej granda golado atingata:
- Je naciaj ĉampionadoj: 9-0 al Deportivo Pereira la 3-a de junio 1962
- Je internaciaj ĉampionadoj: 5-1 al Santiago Wanderers la 6-a de aprilo 1969 kaj al Oriente Petrolero la 2-a de junio 1987
- Plej granda golado atingata en "Valo de Kaŭko"-a rivalmatĉo:
- Kiel loka teamo: 6-3 la 10-a de oktobro 2010
- Kiel vizitanta teamo: 1-4 el 2-a de oktobro 1949 kaj la 3-a de marto 1968
- Plej granda golado ricevita:
- En naciaj ĉampionadoj: 7-0 kontraŭ Millonarios la 27-a de majo 1962
- En internaciaj turniroj: 5-4 kontraŭ Tigres 21-a de februaro 2006[22]
- Plej bona pozicio en la ligo: 1º
- Plej malbona pozicio en la ligo: 10° (1955) 18°
- Plej bona gol-faristo: Jorge Ramírez Gallego 168 goloj
- Plej bona gol-gardisto: Pedro Zape
- Plej nombro da pridisputaj matĉoj: Miguel Escobar 537 matĉoj
- Internacia partoprenado
- Copa Libertadores de América (18):
- 1968, 1969, 1970, 1971, 1973, 1975, 1977, 1978 (subĉampiono), 1979, 1981, 1986, 1987, 1997, 1999 (subĉampiono), 2001, 2003, 2004, 2006.
- Sudamerika Pokalo (4):
- 2005 - Unua rondo
- 2008 - Unua rondo
- 2009 - Unua rondo
- 2011 - Unua rondo
[redakti] Nuna teamo 2012
- Aktualigita la 4-a de februaro 2012.[23]
|
|
[redakti] Sub 20-jara teamo
La futbalistoj kiu pridisputas la Kolombian junan ĉampionadon (Hispane: Campeonato juvenil Colombiano aŭ Campeonato Sub-20) ankaŭ povas ludi en la profesia teamo.
|
[redakti] Gol-faristoj
| No. | Nomo | Patrio | # Goloj | Jaroj |
|---|---|---|---|---|
| 1. | Walter Marcolini | 30 | 1960 | |
| 2. | Jorge Ramírez Gallego | 168 | 1965 - 1973[24] | |
| 3. | Alberto de Jesús Benítez | 136 | 1975 - 1983[25] | |
| 4. | Néstor Leonel Scotta | 79 | 1977 - 1980 | |
| 5. | Miguel Oswaldo González | 34 | 1985 | |
| 6. | Jorge Aravena | 23 | 1987 | |
| 7. | Hamilton Ricard | 36 | 1996 - 1997 | |
| 8. | Víctor Bonilla | 37 | 1998 | |
| 9. | Léider Preciado | 17 | 2003-II | |
| 10. | Hugo Rodallega | 12 | 2005-II | |
| 11. | Freddy Montero | 16 | 2008-II |
[redakti] Historiaj Futbalistoj [26]
[redakti] Prezidantoj[27]
| Prezidanto | Jaroj |
|---|---|
| Genaro Otero Vázquez | 1912-1943 |
| Camilo Caycedo Méndez | 1943-1945 |
| Arcesio Silva Ledesma | 1945-1947 |
| Armando Bohórquez | 1947-1948 |
| Venancio Solórzano | 1948-1949 |
| Carlos Sarmiento Lora | 1949-1954 |
| Guillermo Otoya Rengifo | 1954-1959 |
| Alex Gorayeb | 1959-1962 |
| Camilo Barreneche | 1962-1964 |
| Edgar Vásquez Madriñán | 1964-1965 |
| Héctor González Quintero | 1965-1967 |
| Alex Gorayeb | 1967-1983 |
| Pedro José Piedrahita Plata | 1983-1984 |
| Nelson Garcés Vernaza | 1984-1985 |
| Aurelio Grimberg | 1985-1990 |
| Carlos Arcesio Paz | 1990-1993 |
| Humberto Arias | 1993-1996 |
| Óscar Astudillo | 1996-1997 |
| Humberto Arias | 1997-2005 |
| Rodrigo Otoya Domínguez | 2005-2009 |
| Hebert Celín | 2009-2010 |
| Fernando Marín | 2010 - 2012 |
| Óscar Astudillo | 2012-Nuntempe |
[redakti] Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 referenco pri la refundaĵo de "Deportivo Cali" (es)
- ↑ Cali (2011) (2-a de aŭgusto).
- ↑ El Club - web oficial del Deportivo Cali
- ↑ Dimayor - Asociación Deportivo Cali (2011lingvo=es) (2011lingvo=es).
- ↑ Escuela de baloncesto (korbopilkada lernejo) (es) (2009) (27 de novembro).
- ↑ Escuela de natación (Naĝada lernejo) (es) (2009) (27 de novembro).
- ↑ 100 años de fútbol en Colombia (100 futbalaj jaroj ĉe Kolombio).
- ↑ Historia del Deportivo Cali (Historio de la "Deportivo Cali" (2008) (20 de aŭgusto).
- ↑ statistikoj (2011) (22-a de decembro).
- ↑ La Subĉampeonado de 1949
- ↑ La tria pozicio je 1950
- ↑ Hace 54 años el Deportivo Cali quedó por fuera de la Dimayor (antaŭ 54 jaroj la "Deportivo Cali" estis forpelita de la Dimayor) (2011) (11-a de decembro).
- ↑ CAMPEON CALI CAMPEON.
- ↑ Torneo Cuadrangular de Medellín 1953
- ↑ Copa Bogotá 2002
- ↑ Miami Cup 1986
- ↑ 17,0 17,1 Statistikoj de "Deportivo Cali vs America", FIFA
- ↑ [1] The Cali footbal Club, je la oficiala paĝo]
- ↑ http://www.deportivocali.com.co/dc/el-club/nuestra-historia/la-resena.html
- ↑ Deportivo Cali jugará en su estadio contra Deportes Quindío.
- ↑ komunikaĵo de la estraro.
- ↑ http://espndeportes.espn.go.com/futbol/resultados?league=conmebol.libertadores&date=20060221
- ↑ "Deportivo Cali" Nuna teamo 2012.
- ↑ Oficiala paĝo de la klubo "Deportivo Cali". Jorge Ramírez Gallego.
- ↑ Eraro vokante la ŝablonon Ŝablono:citaĵo el la reto: Parametroj url kaj titolo devas esti precizigitaj.
- ↑ Historio - Neforgeseblaj futbalistojOficiala TTT-ejo de "Deportivo Cali".
- ↑ La prezidantoj de "Deportivo Cali" http://www.deporcali.com/deporcali/notas/Julio222003/presidenteslistado.php
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Asociación Deportivo Cali en la hispana Vikipedio.