Blanka merĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blanka merĝo
Blanka merĝo (masklo supre kaj ino malsupre)
Blanka merĝo (masklo supre kaj ino malsupre)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Mergellus
Specio: M. albellus
Mergellus albellus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blanka merĝo (Mergellus albellus) estas sola birdospecio de la genro Mergellus el la anasedoj (Anatidae). Alia sistematiko aldonas ĝin al la genro Mergus kiel Mergus albellus. Temas pri malgranda anaso, kiu estas iome intermeza inter la tipaj merĝoj (Mergus) kaj la klanguloj (Bucephala). Tiu genro estas distinga (kvankam tre rilata) kaj povus fakte esti pli proksima al la klanguloj.[1] La Blanka merĝo interreproduktiĝas kun la Orokula klangulo (B. clangula).

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Blanka merĝo nestas de Skandinavio tra Siberio ĝis Kamĉatko, vintre ĝi migras pli suden kaj vivas en apudlagaj arbaroj.

Tiu specio reproduktiĝas en norda tajgo de Eŭropo kaj Azio. Ĝi postulas arbojn por reproduktado. La Blanka merĝo loĝas en fiŝo-riĉaj lagoj kaj malrapidaj riveroj. Kiel migranto, ĝi lasas siajn reproduktejojn kaj vintrumas en ŝirmaj marbordoj aŭ internaj lagoj de la Balta Maro, la Nigra Maro, norda Germanio kaj la Malaltaj Landoj, kaj malgrandaj nombroj atingas Brition (ekzemple, ĉe Dungeness, kaj ĉefe ĉe regulaj lokoj. Vagantoj estis registritaj en Nordameriko. En lagoj ĝi preferas areojn ĉirkaŭborde, ofte sub malgrandaj arboj.

La Blanka merĝo estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA). Ĝi ne estas konsiderata minacata fare de la IUCN.[2]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo
Ino

Ĝi longas 34-44 cm, pezas 500-800 gr, la enverguro estas 55-70 cm. Sur suba parto de la beko troviĝas etaj, pintaj dentosimilaĵoj, la supra parto estas milde hoka. Tiuj helpas kapton de la fiŝoj. La specio havas relative mallongan bekon, hokoforman pinte kaj kun segilformaj bordoj, kio helpas ĉe fiŝkaptado dum plonĝado.

Temas pri specio ku klara seksa duformismo. La masklo de Blanka merĝo, kun sia aspekto de 'rompita glacio', estas nekonfuzebla, kaj aspektas tre blankanigra dumfluge. Pli precize la masklo estas ĉefe tre blanka kun elfrunta densa kresto kaj fajnaj nigraj strioj (unua el superorelo al nukoflankoj, dua al meza brusto kaj tria inter brust kaj ventro). Li havas ankaŭ nigran bridomakulon el la bekobazo al ĉirkaŭokulo. La beko estas griza. La subaj partoj estas bankaj, la flankoj helgrizaj kaj la vostareo malhelgriza. Dumfluge videblas nigra dorso kun blankaj dorsoflankoj kiel ĉe la Orokula klangulo, sed diference el tiu en la malhelaj flugiloj estas blankaj nur la duarangaj kovriloj kaj ne la duarangaj flugoplumoj.[3]

La ino havas brunan kapon, pli malhela ĉe brido, anstataŭ la maskla nigra makulo, kun tre blanka kaj kontrasta en subvango kaj gorĝareo; la resto de la kropo estas helgriza. Dumfluge ŝi montras similan flugilbidon kiel ĉe la masklo; sed la blankaj makuloj de ambaŭ seksoj estas pli ovalformaj ol ĉe la Orokula klangulo, kie estas pli angulaj. La eklipsa plumaro de la masklo similas al tiu de la ino, tio estas bruna kapo kun blanka subvango kaj griza korpo, kaj tiele ambaŭ povas esti konfuzataj kun samuloj de Jamajka anaso, sed la eklipsuloj de Blanka merĝo, havas pli helajn frunton, antaŭkronon kaj bruston ol la ino.[4]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Deakviĝo

Ĝi nutras sin montre el akvaj insektoj, larvoj, en aliaj sezonoj kaptas-manĝas etfiŝojn (8-16 cm ), damaĝante iomete tiele la produktadon de la artefaritaj fiŝlagoj. Temas pri timida specio, kiu ekflugas kaxze de ĝenado.

Ĝi nestas maje sur arbar-kovritaj insuloj de lagoj, la neston ĝi metas en kavon de arbotrunkoj (plej ofte malnovaj nestoj de pegoj) kaj remburas ĝin per plumoj. Ĝi kovas 6-9 kremokolorajn ovojn dum 30 tagoj. La birdidoj forlasas la neston jam 24-36 horoj post la naskiĝo. En la kovado kaj edukado de la idoj partoprenas nur la femalo.

Taksonomio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Sennoma maranaso el fosilio, konata el humero trovita en kuŝejo de Meza Mioceno ĉe Sajóvölgyi (fina Badeniano, antaŭ 13–12 milionoj da jaroj) de Mátraszõlõs, Hungario, estis atribuata al Mergus. Tamen kelkaj fakuloj inkludis la Blankan merĝon tien, kaj sekve la osto estus pli taŭge atribuata al Mergellus—ĉefe ĉar ĝi estas pli simila al Blanka merĝo ol al restoj de Bucephala trovitaj samloke. Oni asertas foje[5] ke la fosilio de Mátraszõlõs estas tro malnova por reprezenti iun ajn el la modernaj maranasaj genroj, sed ŝajne tiuj estis tre distingaj eĉ jam tiam.[6]

Oni scias, ke la vivanta specio ekzistas ekde antaŭ ĉirkaŭ 2 al 1.5 milionoj de jaroj, kiel konfirmita de fosilioj el plej komenca Pleistoceno trovitaj en Anglio.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Livezey (1986)
  2. BLI (2004)
  3. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝoj 42 kaj 43.
  4. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝoj 42 kaj 43.
  5. E.g. Mlíkovský (2002): p.123
  6. Gál et al. (1998-99)
  7. Mlíkovský (2002): p.123

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
  • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.
  • IUCN2006, BirdLife International (BLI), 2004, 47234, Mergellus albellus, konsultita la 11an de majo 2006,
  • Gál, Erika; Hír, János; Kessler, Eugén & Kókay, József (1998–99): Középsõ-miocén õsmaradványok, a Mátraszõlõs, Rákóczi-kápolna alatti útbevágásból. I. A Mátraszõlõs 1. lelõhely [Middle Miocene fossils from the sections at the Rákóczi chapel at Mátraszőlős. Locality Mátraszõlõs I.]. Folia Historico Naturalia Musei Matraensis 23: 33-78. [Hungara kun angla resumo] PDF fulltext
  • Livezey, Bradley C. (1986): A phylogenetic analysis of recent anseriform genera using morphological characters. Auk 103(4): 737-754. plena teksto en formato PDF kaj en formato DjVu
  • Mlíkovský, Jirí (2002): Cenozoic Birds of the World, Part 1: Europe. Ninox Press, Prague. ISBN 80-901105-3-8 PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj