Brazila ekstera politiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Al Brazilo ĉiam estis gravaj eksteraj rilatoj. La lando havas terajn limojn kun 10 landoj kaj ĝia popolo estas formita de enmigrintoj el tre malsamaj landoj, krom Portugalio. La dua gepatra lingvo laŭ nombro de parolantoj en Brazilo estas la japana, kaj ankaŭ estis multaj familioj el tuta Eŭropo, kaj Azio krom, kompreneble, amaso de afrikbrazilanoj, kiuj devenas de afrikaj sklavoj.

Malgraŭ havi longegan landlimon, Brazilo, en ĉiu historio, partoprenis nur en unu milito, la Milito de la Trilanda Alianco, krom sendi helptrupojn al Eŭropo dum la duaj mondmilitoj. Pro tio diplomatio, kune kun komerco, estas la plej grava formo de internacia rilato de Brazilo.

Historio de Brazila ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la jura sendependo, Brazilo sekvis la portugalan eksteran politikon. Notindaj portugalaj diplomatoj naskiĝis aŭ vivis en Brazilo, ekzemple Alexandre de Gusmão kaj António Vieira.

Monarkia Periodo[redakti | redakti fonton]

Tuj post sendependo, en 1822, Brazila Imperio volis havigi internacian agnoskon, ĉefe de Portugalio kaj aliaj Eŭropaj landoj. Oni atingis tiun celon pere Britio, sed devis pagi ĝin per gravaj komercaj kaj politikaj konsesoj al Brita imperio. Tiuj konsesoj daŭris ĝis ĉirkaŭ 1845, kiam la malekvilibro de komerca bilanco kaj kverelo pri komerco de sklavoj igis Brazilo lasi la liberkomercon kaj krei fortan impostan protektiismon.

Dum la dua imperio, Brazilo envolviĝis forte en kvereloj de regiono de rivero Platao. Celoj de Brazilo estis prezervi la liberan komercon kaj navigado en rivero Platao kaj ekvilibri la regionan politikon. Tio kondukis la imperio al interveno kontraŭ Urugvajo kaj Argentino. Tiu politiko kondukis al Milito de la Trilanda Alianco. Finita tiu konflikto, Brazila Imperio adoptis neŭtralan kaj paceman sintenon. La lastaj kvereloj pri brazilaj landlimoj estis solvitaj per diplomatia ago de barono de Rio Branco, jam en la komenco de la Unua Respubliko.

Frua Respublika Periodo[redakti | redakti fonton]

En frua respublika periodo, Brazilo izoligis de sudamerika kunteksto. Pro la pozitivismaj ideoj, Brazila respubliko aŭtomate apogadis la francan eksteran politiko. Brazilo ankaŭ apogadis aŭtomate la eksteran politikon de tiel nomata "patrinlando", Portugalio. Ĝenerale, Brazila diplomatoj ankaŭ apogis aŭtomate eksteran politikon de Usono kaj Britio kiam tiuj politikoj ne tuŝis tre rekte brazilaj internaj aferoj. Tia obeema politiko faris Brazilo sendi helptrupojn al Eŭropo dum Unua mondmilito kontraŭ Centraj Imperioj, sed ne permesi ke ili batalis ĉar Portugalio apogis Germanion.

Post unua mondmilito, Brazilo havis gravan kaj samtempe malviglan rolon en Ligo de Nacioj, t. e., ĝenerale brazilaj reprezentantoj partoprenis de preskaŭ ĉiuj decidoj, traktatoj kaj kunvenoj, sed ĉiam sekvis la voĉon de Britio kaj Francio.

Kiam komencis la Dua mondmilito, la rapida falo de Francio abalis la brazilan sintenon rilate al historia rolo de tiu lando. Faŝismo kaj Naziismo fariĝis tre atraktivaj al brazilaj konservativuloj, ĉefe estis en Brazilo multaj germanoj, italoj kaj japanoj kiuj venis kiel duonsklavuloj. Oni miris ke Hitler kaj Mussolini transformigis sklavajn popolojn en militistoj kaplabaj konkeri la "Centran popolon" en kelkaj monatoj.

Brazilo dividigis en germanofiloj kaj usonofiloj, tiuj gviditaj de kanceliero GRAÇA ARANHA. Fine, post jaroj de ekonomia premo de Britio kaj Usono, Brazilo decidis apogi Alianculojn kaj deklaris militon al Akso, sendante helptrupon al Italio. Tiu estis ruinega al japanaj, germanaj kaj italaj laboristoj, kiuj perdis ĉiujn siajn malmultajn rajtojn.

Post Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la Dua mondmilito, Usono trudas al tuta amerika kontinento la tutamerikan solidarecon kiu signifis kontraŭ-komunismon kaj partoprenon en Malvarma milito per akceptado de Doktrino de Truman. De tiu tempo okazis la reveno de Brazilo al latinamerika politiko. Mokaĵo diras ke usonanoj pensas ke ĉefurbo de Brazilo estas Bonaero, ĉar ili postulas la saman eksteran politikon al Brazilo kaj Argentino kaj ne agnoskis la profundajn kulturajn kaj historiajn diferencojn inter la du landoj. Sed ankaŭ usonanoj ne vidas diferencon inter meksikanoj kaj argentinoj. Foje, dum la estraro de Perón, ili sendis al Bonaero kinan filmon kiu montris argentinojn uzante meksikajn sombreroj, tio kaŭzis ribelon kaj protestojn kontraŭ usona ambasadejo en Bonaero.

Malgraŭ tio, kaj aliaj usonaj malĝentilecoj, Usono gvidis la latinamerikan eksteran (kaj internan) politikon ĝis la 60-a jardeko.

60-a jardeka politiko[redakti | redakti fonton]

En la komenco de 60-a jardeko, Brazilo pruvis sendependan eksteran politikon. La prezidento Jânio Quadros refarigis diplomatiajn rilatojn al Kubo, donis medalon al Che Guevara kaj, finfine, agnoskis la ekzistadon de Sovetunio. La prezidento João Goulart daŭrigis la amikajn diplomatiajn rilatojn kun komunismaj landoj kaj protestis kontraŭ la intervena politiko de Usono en Latinameriko.

Militista Periodo kaj Respondeca Pragmatismo[redakti | redakti fonton]

La Militista registraro kiu komencis en 1964 reprenis la aŭtomatan apogon al Usono. En 1973 la grava monda ekonomia krizo devigis al diktatoro Ernesto Geisel redirekti eksteran politikon kaj krei la doktrinon de Respondeca Pragmatismo. Jimmy Carter forigis la apogon de Usono al Brazila diktaturo kaj premis pro demokratiigo. Doktrino de Respondeca Pragmatismo daŭris ĝis la fino de 80-a jardeko.

Nunaj sintenoj[redakti | redakti fonton]

En fino de 80-a jardeko la interna situo de Brazilo sanĝis. Interne, Brazilo revenis al demokratio, ekonomie, la lando serĉis enmeton pli konkurencebla en tutmondiĝo. Tiu sinteno malfermis novajn perspektivojn al internaciaj rilatoj, ĉefe al partopreno de forumoj kaj internaciaj organizoj. Malpli gvidata de ideologioj, graviĝis la trovo de novaj politikaj kaj ekonomiaj asocianoj por komunaj investoj, komerciaj kaj teknologiaj intersanĝoj, ktp. Mercosur estis unu el la unuaj pruvoj en tiu direkto. Komerca "batalo" kontraŭ Kanado en fino de la 20-a jarcento montris al Brazilo la avantaĵoj de atakema komerca politiko.

Hodiaŭ Brazilo ne apogas aŭtomate nenian eksteran politikon de alia lando, kaj partoprenas de ĉefaj internaciaj organizoj.