Budha tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Budha Tago)
Budha tago
Tradukoj de
वैशाख (vaiśākha)
Palie vesākha
Sanskrite वैशाख (vaiśākha)
Terminaro de Budhismo
vdr
Celebrado de la budha tago ĉe Borobuduro en Javo, Indonezio.

Budha tago estas festa tago tradicie celebrita de budhistoj kaj hinduistoj kiel la naskiĝtago de la budho Gotamo.[1][2] La dato, la signifo de la tago kaj la celebrado varias laŭ lando kaj tradicio, sed ĝi ĝenerale estas celebrita dum la monato Vajŝako.

Celebrado[redakti | redakti fonton]

Japanio[redakti | redakti fonton]

Japana statuo de la ĵus naskita budho Gotamo, sur kiun oni verŝas teon de hidrangeo.

En Japanio la festo ne estas feria tago. Tradicie, ĉe bikŝuejoj oni instalas en tiu tago statueton de la ĵus naskita budho Gotamo, sur kiun vizitantoj verŝas dolĉan teon de hidrangeo (甘茶, amacha). Tiu ĉi tradicio estas bazita sur legendo, laŭ kiu naŭ drakoj aperis en la naskiĝtago de la budho Gotamo kaj sur lin pluvigis amriton.[3]

Antaŭ ol la ŝanĝo de kalendaro en 1869, ĝi estis celebrita la okan tagon de la monato Uzuki (卯月), la kvara monato en la antikva japana kalendaro, kaj nun en la Gregoria kalendaro ĝi estas celebrita la 8-an de Aprilo.

Korea Respubliko[redakti | redakti fonton]

Festo de la lotusaj lanternoj (연등회, Yeondeunghoe) en Seulo, Korea Respubliko.

En Korea Respubliko, la naskiĝtago de la budho Gotamo estas celebrita la okan tagon de la kvara monato en la korea luna kalendaro kaj ĝi estas oficiala feria tago. La festo nomiĝas Seokga tansinil (석가탄신일), naskiĝtago de la budho, aŭ Bucheonim osin nal (부처님 오신 날), la tago kiam la budho venis, kaj oni festas ĝin per paradoj kun lanternoj.

Ĝi fariĝis grava kultura heredaĵo n-ro 122 en 2012 kaj ĝi estas konsiderita kiel la plej malnova festo ankoraŭ celebrita, komencante ĉ. la jaroj –57 kaj 935 en la reĝlando Silla.[4]

Nepalo[redakti | redakti fonton]

En Nepalo, la festo nomiĝas Buddha Jayanti kaj estas publika feria tago, celebrita de ĉiu religia grupo. Ĉi tiu estas la nura tago kiam la ĉefa pordo de la templo Swayambhunath estas malfermita por festi la naskiĝtagon de la budho Gotamo. Ankaŭ al Lumbinio, la naskiĝloko de la budho Gotamo, kuniĝas pilgrimoj por festi la tagon.

Singapuro[redakti | redakti fonton]

En Singapuro la festo nomiĝas Vesak Day kaj fariĝis publika ferio en 1955 post pluraj publikaj petoj de la Singapura budhisma komunumo, anstataŭigante la Kristanan feston Whit Monday post Pentekosto.[5][6][7] Antaŭ ol 1955, la festo estis kunligita kun la Srilanka komunumo, kiu festis ĝin kune kun sia nacia tago en dutaga evento.[8]

Srilanko[redakti | redakti fonton]

Vesak Thorana en Piliyandala, Srilanko.

En Srilanko, la festo okazas en la plenluna tago de la monato Vajŝako (Vesak en la Srilanka budhisma kalendaro) kaj la festo mem nomiĝas Vesak, same kiel la monato. Ĝi estas celebrita de pluraj religiaj grupoj kaj la celebrado daŭras semajnon,[9] dum kiu la vendado de alkoholo kaj freŝa viando estas ĝenerale malpermesita kaj buĉejoj restas fermitaj.[10]

Tajlando[redakti | redakti fonton]

En Tajlando, la festo nomiĝas Visakha Puja (Omaĝo de Vajŝako) kaj estas celebrita la plenlunan tagon de la monato Vajŝako. La tago samtempe reprezentas la tagojn kiam la budho Gotamo naskiĝis, vekiĝis kaj por ĉiam eniris nirvanon.[11]

Unuiĝintaj Nacioj[redakti | redakti fonton]

En 1999, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis la decidon 54/115, kiu rekonas la feston ĉe ĉiu oficejo de Unuiĝintaj Nacioj sub la sinhala nomo de la festo, Vesak.[12][13]

Vjetnamio[redakti | redakti fonton]

En Vjetnamio, antaŭ 1975, la naskiĝtago de la budho Gotamo estis nacia feria tago en Suda Vjetnamio[14] kaj oni festis ĝin per paradoj kun lanternoj, sed post la falo de Sajgono, la tago ne plu estas publika ferio.

Nomo en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • asame বুদ্ধ পূর্ণিমা Buddho Purnima
  • bengale বুদ্ধ পূর্ণিমা Buddho Purnima, বুদ্ধ জয়ন্তী Buddho Joyonti
  • dzonke སྟོན་པའི་དུས་ཆེན་༥ འཛོམས་ Dhüchen Nga Zom
  • birme ကဆုန်လပြည့် ဗုဒ္ဓနေ့ "Plenluna tago de Kason"
  • Mon: တ္ၚဲကျာ်ဗုဒ္ဓ ဗပေၚ်ပသာ် "Budha tago de la plena luno de Pasāk"
  • ĉine 佛陀誕辰紀念日 Fótuó dànchén jìniàn rì, 佛誕 (Fódàn, "naskiĝtago de la budho"), 浴佛節 (Yùfójié, okazaĵo de banado de la budho), 衛塞節 (Wèisāi jié)
  • hindie बुद्ध पूर्णिमा Buddha Pūrṇimā, बुद्ध जयन्ती Buddha Jayantī, वैशाख पूर्णिमा Vaisākh Pūrṇimā
  • indonezie Hari Raya Waisak
  • japane 花祭り Hanamatsuri ("Festo de la floroj"), 灌仏会 Kambutsue aŭ 降誕会 Gōtane.
  • kmere វិសាខបូជា Visak Bochea
  • kanare ಬುದ್ಧ ಪೌರ್ಣಮಿ Buddha Pournami
  • koree 석가 탄신일, 釋迦誕辰日, Seokka Tanshin-il ("Naskiĝtago de la budho Ŝakjamunio), koree 부처님오신날 ("Budha tago")
  • laose ວິສາຂະບູຊາ Vixakha Bouxa
  • malaje Hari Wesak (هاري ويسق)
  • mongole Бурхан Багшийн Их Дүйцэн Өдөр (Granda festa tago de Lia Budha Moŝto)
  • marate बुद्ध पोर्णिमा Buddha Pornima
  • navare स्वांया पुन्हि Swānyā Punhi
  • nepale बुद्ध पुर्णिमा Buddha Purnima, बुद्ध जयन्ति Buddha Jayanti
  • odie ବୁଦ୍ଧ ପୂର୍ଣ୍ଣିମା Buddha Purnimā
  • sinhale වෙසක් Vesak
  • tamile விசாகத் திருநாள் Vicākat Tirunāḷ
  • tagaloge Araw ni Buddha
  • telugue బుద్ధ పౌర్ణమి Buddha Pournami aŭ వైశాఖ పౌర్ణమి Vaisakha Pournami
  • taje วิสาขบูชา Wisakha Bucha
  • tibete ས་ག་ཟླ་བ། Sa Ga Dawa
  • vjetname Phật Đản (Naskiĝtago de la budho)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BBC on Buddhism (angle). BBC. Alirita 21-a de Novembro de 2018.
  2. Fowler, Jeaneane D.. (1997) World Religions: it is celebrated to mark the birth, enlightenment and the passing away of the Lord Buddha. An Introduction for Students (angle). Sussex Academic Press. ISBN 1-898723-48-6.
  3. 「年中行事事典」p242 1958年(昭和33年)5月23日初版発行 西角井正慶編 東京堂出版
  4. Lotus lanterns light up Seoul night (angle).
  5. Y. D. Ong. (1-a de Januaro de 2005) Buddhism in Singapore: A Short Narrative History (angle). Skylark Publications. ISBN 978-981-05-2740-2.
  6. Piyasīlo. (1992) New Directions in Buddhism Today: Celebrating 30 Years of the Buddha Day Holidays, 1962-1992 (angle). Community of Dharmafarers. ISBN 978-983-9030-03-7.
  7. (26-a de Majo de 2016) Singapore: Negotiating State and Society, 1965-2015 (angle). Routledge, p. 147. ISBN 978-1-317-33152-0.
  8. . Vesak Day: 5 things you should know about this Buddhist celebration (angle) (12-a de Majo de 2014).
  9. "Unifying the Spiritual and The secular", Sunday Observer, 27-a de Aprilo de 2018. (angle)
  10. Vesak Festival in Sri Lanka
  11. Visakha Puja. Accesstoinsight.org. Alirita 20-a de Marto de 2012.
  12. United Nations News Service. "Buddha's message of compassion 'timeless' says UN chief on international day", UN News Service Section, United Nations, 11-a de Majo de 2017. Kontrolita 11-a de Majo de 2017. (angle)
  13. International recognition of the Day of Vesak at United Nations Headquarters and other United Nations offices (angle). United Nations. Alirita 11-a de Majo de 2017.
  14. Niên biểu lịch sử Phật giáo Việt Nam. Arkivita el la originalo je 2012-11-15. Alirita 2019-06-02.