Centraj Potencoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Centraj Potencoj, ankaŭ misnomataj Centraj Imperioj, estis alianco de Germanio, Aŭstrio-Hungario, la Otomana Imperio kaj Bulgario dum la Unua mondmilito de 1914 ĝis 1918. La "Centraj Potencoj", estis gvidataj de nove unuigita, diname industriiĝanta Germana Imperio, kaj havis imperialismajn politikajn emojn.

La bazo de tiu komuna agado estis la Triopa Alianco de 1882 (germane: Dreibund, itale: Triplice Alleanza) inter Germanio, Aŭstrio-Hungario kaj Italio. Malgraŭ tio, Italio ne partoprenis la militon kune kun siaj aliancanoj kaj eĉ en 1915 deklaris militon kontraŭ ilin.