Clara Viebig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Clara Viebig, Berlino, 1890

Clara VIEBIG (n. la 17an de julio 1860 en Treviro; m. la 31an de julio 1952 en Berlino) estis germana naturalisma rakontistino, kies verkoj tre populariĝis fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj. Kelkaj verkoj apartenas al la t.n. germana Heimatkunst (literatura arto pri la hejmregiono).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Clara Viebig estis filino de alta ŝtatoficisto Oberregierungsrates Ernst Viebig kaj de ties edzino Clara. La familio origine venis el Poznano. La patro ricevis postenon en Treviro kaj la familio devis translokiĝi. En 1868 la patro avancis al vicregistara prezidento de la regdistriko Rejnlando kaj li kaj la familio devis translokiĝi al Düsseldorf. Post la morto de la patro, Clara kune kun sia patrino translokiĝis al Berlino.

En Berlino Clara Viebig studis ĉe la altlernejo pri muziko kantarton kaj gajnis "krompanon" per instruado de kantado. Post la legado de la verkoj de Émile Zola, speciale Germinal ŝi komencis propran literaturan kreadon. En la aĝo de 34 jaroj ŝi sukcesis debuti per rakonto en Berlina ĵurnalo. Du jaroj pli poste ŝi edziniĝis al la juda eldonisto Friedrich Theodor Cohn kaj publikigis ekde tiam en tiel eldonejo F. Fontane & Co.. Ilia filo Ernst Viebig (1897-1959) fariĝis komponisto kaj dirigento. La familio vivis en grandburĝaj cirkonstancoj en Berlin-Zehlendorf. Dum la Unua mondmilito Viebig skribis patriotajn artikolojnen ĵurnaloj kaj gazetoj.

Inter 1898 kaj 1933 Clara Viebig prelegvojaĝis multfoje al Bazelo, Hago, Luksemburgo, Novjorko, Parizo, Sanktpeterburgo kaj Vieno. Honore al ŝia 70-jariĝo la urbo Düsseldorf honoris ŝin per Clara Viebig-strato. Dua Clara-Viebig-strato ekzistis ekde la 1960-aj jaroj en Dresdeno (urbokvartalo Löbtau).

Post la transpreno de la potenco de la nazioj en la jaro 1933 la literatura kreado de Viebig estis grave limigata. La geedza paro spertis pli kaj pli fortajn represaliojn. Pro la juda deveno de la edzo, Clara ne povis ricevi la membrecon de Reichsschrifttumskammer, tiam necesa por publikigi. En 1936 la edzo mortis kaj ses jaroj poste Clara, kiu interempe repaciĝis kun la nazioj, translokiĝis al Mittelwalde (Silezio). Nur en 1946 ŝi revenis al Berlino. Tie ŝi mortis la 31an de julio 1952 en la aĝo de 92 jaroj. Laŭ ŝia lasta volo ŝi estis entombigita en la honortombo de lia patro sur Nordfriedhof en Düsseldorf.

Arta kreado[redakti | redakti fonton]

La komenco de ŝia literatura sukceso estis 1900 per la romano Das Weiberdorf (esperante: La Virina vilaĝo). Jam la antaŭpreso en la ĵurnalo Frankfurter Zeitung ekbruligis transregionajn kontraŭajn dikutojn. Ekestis skandalo, kiam la katolika eklezio metis la verkon sur index librorum prohibitorum.

La rakontoj kaj romanoj de Clara Viebig ludis plejofte en la mezmontaro Ejfelo. Tiu regiono ekaperis pro Clara Viebig en la tutgermana literaturo. Clara Viebig ankaŭ hodiaŭ estas konata kiel "poetino de la Ejfelo" („Eifeldichterin“), Oni povas dubi pri tiu epiteto pro ŝia nerejnlanda deveno kaj la larĝeco de ŝia literaturo vivverko.

En ŝia romano Das Schlafende Heer (esperante: La dormanta armeo), kie ŝi elektas la limregionon al Polujo kiel scenejo. En ĝi ŝi priskibas la batalon inter la Ĝermanoj kaj Poloj en bombastaj scenoj kaj bildoj. En tiu romano ŝi rakontas, kiel mankanta kompreno por la aliulo povas forpreni de la alia la venkon kaj potencon. Ŝia skribmaniero montras precipe simpation por la polaj kamparaj laboristoj. Pro tio shi rikoltis akran kritikon en la germana regno, sed ankau el Polando.

Postmorte[redakti | redakti fonton]

Per la esplorado de la vivo kaj verko de la poetino okupiĝis Clara-Viebig-Gesellschafte (Clara-Viebig-Asocio), kiu estis fondata la 31an de julio 1992 en Bad Bertrich. Ĝi kreis ekspozicion honore al la 50 mortotago, kolektas literaturon pri la aŭtorino kaj konstruas datenbazon per leteroj de ŝi. La asocio estas membro de germanuja Arbeitsgemeinschaft Literarischer Gesellschaften und Gedenkstätten.

Verkoj (nekompleta listo)[redakti | redakti fonton]

  • Barbara Holzer (1897)
  • Kinder der Eifel(infano de la Ejfelo) (1897)
  • Rheinlandstöchter (rejnlanda filinoj)(1897)
  • Dilettanten des Lebens (dilitanoj de la vivo)(1897)
  • Vor Tau und Tag (Antaŭ roso kaj tago) (1898)
  • Es lebe die Kunst (Vivu la arto) (1899)
  • Die Rosenkranzjungfer (la virgulino de la rozario) (1900)
  • Das tägliche Brot (1900)
  • Das Weiberdorf (La virina vilaĝo). Bad Bertrich: Rhein-Mosel-Verl. 2003. ISBN 3-9297-4500-3 (represo de la unua eldono Berlin 1900)
  • Die Wacht am Rhein (1902)
  • Das schlafende Heer (1904)
  • Kampf um den Mann, Zyklus aus vier Einaktern (1905)
  • Das Kreuz im Venn (1908)
  • Töchter der Hekuba (1917)
  • Die mit den tausend Kindern (1919)
  • Unter dem Freiheitsbaum. Bad Bertrich: Rhein-Mosel-Verl., 2000. ISBN 3-9297-4541-0 (Repr. d. Ausg. Berlin 1922)
  • Menschen unter Zwang (1932)
  • Prinzen, Prälaten und Sansculotten (1931)
  • Insel der Hoffnung (1933)
  • Der Vielgeliebte und die Vielgehaßte (1935)

Ĝis nun neniu verko estas traduktita esperanten.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christel Aretz (Hrsg.): Clara Viebig im Spiegel der Presse. Dokumentation. Mosel-Eifel-Verlag, Bad Bertrich 2000, ISBN 3-932838-06-8
  • Michel Durand: Les romans Berlinois de Clara Viebig (1860-1952). Contribution à l'étude du naturalisme tardif en Allemagne. (= Contacts; Série 3, Etudes et documents; 19). Lang, Bern u. a. 1993, ISBN 3-906750-84-1
  • Waldemar Gubisch: Untersuchungen zur Erzählkunst Clara Viebigs. Dissertation, Universität Münster 1926
  • Anke Susanne Hoffmann: Von den Rändern her gelesen - Analysen und Kommentare zur Funktionalität der Dimension „Natur“ im novellistischen Œuvre Clara Viebigs. Dissertation, Universität Trier 2005 (Volltext)
  • Barbara Krauß-Theim: Naturalismus und Heimatkunst bei Clara Viebig. Darwinistisch-evolutionäre Naturvorstellungen und ihre ästhetischen Reaktionsformen. Lang, Frankfurt am Main u. a. 1992, ISBN 3-631-44812-0
  • Helmut Kreuzer: „Schinderhannes“ - ein Räuber um 1800 bei Clara Viebig, Carl Zuckmayer und Gerd Fuchs. Zum 200. Jahrestag der Hinrichtung Johannes Bücklers in Mainz am 21. November 1803. In: Reinhard Breymayer (Hrsg.): In dem milden und glücklichen Schwaben und in der Neuen Welt. Beiträge zur Goethezeit. Akademischer Verlag, Stuttgart 2005, ISBN 3-88099-428-5, S.179-197
  • Urszula Michalska: Clara Viebig. Versuch einer Monographie. (= Prace Wydzialu Filologicznego; Seria Filologia germańska; 6). Poznan 1968
  • Andrea Müller: Mutterfiguren und Mütterlichkeit im Werk Clara Viebigs. Tectum, Marburg 2002, ISBN 3-8288-8346-X
  • Maria-Regina Neft: Clara Viebigs Eifelwerke (1897-1914). Imagination und Realität bei der Darstellung einer Landschaft und ihrer Bewohner. (= Bonner kleine Reihe zur Alltagskultur; 4). Waxmann, Münster 1998, ISBN 3-89325-653-9
  • Volker Neuhaus,Michel Durand (Hrsg.): Die Provinz des Weiblichen. Zum erzählerischen Werk von Clara Viebig = Terroirs au féminin. (= Convergences; 26). Lang, Bern u. a. 2004, ISBN 3-906770-17-6
  • Gottlieb Scheufler: Clara Viebig. Beute, Erfurt 1927
  • Carola Stern, Ingke Brodersen: Kommen Sie, Cohn!. Kiepenheuer und Witsch, Köln 2006, ISBN 3-462-03724-2 (Doppelbiografie und Familiengeschichte von Fritz Theodor Cohn und Clara Viebig)
  • Sascha Wingenroth: Clara Viebig und der Frauenroman des deutschen Naturalismus. Dissertation, Universität Freiburg i. Br. 1936

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]