Distrikto Enz
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Baden-Virtembergo |
distriktaro: | Karlsruhe |
regiona ligo: | Norda Nigra Arbaro |
administra sidejo: | Pforzheim |
areo: | 573 km² |
enloĝantoj: | 196.292 (fine de junio 2006) |
aŭtokodo: | PF (Pforzheim) |
La distrikto Enz, germane Enzkreis [prononco "Enckrajs"], situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la eksterdistrikta urbo Pforzheim. La distrikto estas parto de la distriktaro Karlsruhe kaj de la regiona ligo Norda Nigra Arbaro. Sian nomon la distrikto havas de la rivero Enz [prononco Enc], kiu trafluas la teritorion.
Najbaras la distriktoj Karlsruhe okcidente kaj norde, Heilbronn nordoriente, Ludwigsburg oriente, Böblingen sueoriente kaj Calw sude. La eksterdistrikta urbo Pforzheim preskaŭ komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto kaj estas la administra sidejo, sed mem ne apartenas al la distrikta teritorio.
Eksteraj ligiloj
greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)
|