Distrikto Rottweil
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Baden-Virtembergo |
distriktaro: | Frajburgo |
regiona ligo: | Nigra Arbaro-Baar-Heuberg |
administra sidejo: | Rottweil |
areo: | 769 km² |
enloĝantoj: | 143.480 (fine de januaro 2007) |
aŭtokodo: | RW (Rottweil) |
La distrikto Rottweil situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Rottweil. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo Nigra Arbaro-Baar-Heuberg.
Najbaras la distriktoj Freudenstadt norde, Zollernalb oriente, Tuttlingen kaj Schwarzwald-Baar sude kaj Ortenau okcidente. La distrikto limas al la baden-virtembergaj distriktaroj Karlsruhe kaj Tübingen, kaj distancas nur 10 kilometrojn de la distriktaro Stutgarto.
Administra divido
La distrikto konsistas el 21 komunumoj, el kiuj 6 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
- Dornhan (6.212)
- Oberndorf (Neckar) (14.658)
- Rottweil (25.691)
- Schiltach (4.026)
- Schramberg (22.106)
- Sulz (Neckar) (12.565)
Neurbaj komunumoj:
- Aichhalden (4.169)
- Bösingen (3.517)
- Deißlingen (6.081)
- Dietingen (3.939)
- Dunningen (6.035)
- Epfendorf (3.522)
- Eschbronn (2.110)
- Fluorn-Winzeln (3.228)
- Hardt (2.656)
- Lauterbach (3.126)
- Schenkenzell (1.824)
- Villingendorf (3.313)
- Vöhringen (4.181)
- Wellendingen (3.087)
- Zimmern ĉe Rottweil (5.969)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
Eksteraj ligiloj
greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)
|