Distrikto Stormarn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Ŝlesvigo-Holstinio
administra sidejo: Bad Oldesloe
areo: 766 km²
enloĝantoj: 224.913 (fine de septembro 2006)
loĝdenso: 294 po km²
aŭtokodo: OD (Bad Oldesloe)
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio

La distrikto Stormarn - germane Kreis Stormarn - situas en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Bad Oldesloe. La distrikto apartenas al la metropola regiono Hamburgo.

Najbaras la distriktoj Segeberg norde, Orienta Holstinio - plus la eksterdistrikta hansa urbo Lubeko - nordoriente, Duklando Lauenburg oriente kaj sude, kaj aldone al la federacia lando hansa urbo Hamburgo okcidente.

Administra divido

La distrikto konsistas el 5 komunumaroj, en la germana lingvouzo de Ŝlesvigo-Holstinio Amt, pluralo Ämter, kaj aldone el 11 sendependaj urboj kaj komunumoj. Ĉiuj komunumaroj konsistas el pluraj neurbaj kaj parte ankaŭ urbaj komunumoj, kaj kune ofertas grandan parton de la publikaj servoj. Sume en la distrikto ekzistas 55 unuopaj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj sen aparteno al komunumaro:

Komunumaroj (Ämter) kun unuopaj membraj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj:

* administra sidejo

[administra sidejo: Bad Oldesloe]

  1. Grabau (792)
  2. Lasbek (1.182)
  3. Meddewade (776)
  4. Neritz (325)
  5. Pölitz (1.175)
  6. Rethwisch (1.087)
  7. Rümpel (1.314)
  8. Steinburg (2.502)
  9. Travenbrück (1.770)

[administra sidejo: Bargteheide]

  1. Bargfeld-Stegen (2.833)
  2. Delingsdorf (2.174)
  3. Elmenhorst (2.276)
  4. Hammoor (1.160)
  5. Jersbek (1.796)
  6. Nienwohld (487)
  7. Todendorf (1.041)
  8. Tremsbüttel (1.871)

[administra sidejo: Reinfeld (Holstinio)]

  1. Badendorf (804)
  2. Barnitz (831)
  3. Feldhorst (602)
  4. Hamberge (1.326)
  5. Heidekamp (476)
  6. Heilshoop (606)
  7. Klein Wesenberg (779)
  8. Mönkhagen (643)
  9. Rehhorst (705)
  10. Wesenberg (1.140)
  11. Westerau (800)
  12. Zarpen (1.551)
  1. Braak (781)
  2. Brunsbek (1.622)
  3. Hoisdorf (3.476)
  4. Siek * (1.988)
  5. Stapelfeld (1.492)
  1. Grande (666)
  2. Grönwohld (1.350)
  3. Großensee (1.712)
  4. Hamfelde (515)
  5. Hohenfelde (60)
  6. Köthel (354)
  7. Lütjensee (3.194)
  8. Rausdorf (228)
  9. Trittau * (7.631)
  10. Witzhave (1.427)

Historio

"Stormarn" estas la malnova nomo de regiono kaj posta Graflando, kies enloĝantoj jam en dokumento de la 11-a jarcento latine nomatas "stormarii".

  • Ĝis proksimume la jaro 600 la regiono Stormarn estas loĝata de Saksoj, kaj la orienta limo de la hodiaŭa distrikto al la distrikto Duklando Lauenburg estas la limo inter ĝermanaj saksoj kaj elboslavoj.
  • Ĉirkaŭ la jaro 810 la franka imperiestro Karolo la Granda konstruigas limfortikaĵon kun la nomo Limes Saxoniae tra la regiono, por protekti la frankan imperion, kiu dum la antaŭaj jardekoj konkeris la teritoriojn de la Saksoj en norda kaj centra Germanio, kontraŭ orientaj slavaj triboj.
  • Dum la jaro 1111 la grafo Adolf la 1-a de la dinastio Schauenburg ricevas la regionojn Holstinio kaj Stormarn kiel feŭdo.
  • Dum 1322 la rivero Alster iĝas la okcidenta limo de la regiono Stormarn (pli okcidentaj areoj iĝas parto de Hamburgo).
  • Dum 1762 du komunumaroj de la regiono iĝas parto de Danio, dum 1773 tri pliaj komunumaroj.
  • Dum 1867, post la alligo de la regionoj Suda Ŝlesvigo kaj Holstinio al Prusio, kreiĝas la prusia provinco "Ŝlesvigo-Holstinio" kun 19 distriktoj kaj unu eksterdistrikta urbo (Altona, kiu intertempe estas parto de Hamburgo). Stormarn estas unu el tiuj 19 distriktoj. Administra sidejo unue estas Reinbek, post la jaro 1973 Wandsbek kaj poste - provizore post 1943 kaj oficiale post 1949 - Bad Oldesloe.
  • Dum 1970 el du komunumoj de la distrikto Stormarn kaj du pliaj komunumoj de la distrikto Pinneberg kreiĝas la urbo Norderstedt, kiu iĝas parto de la distrikto Segeberg kaj intertempe havas pli ol 70.000 enloĝantoj. La nombro de distriktaj komunumoj reduktiĝas al 55, kaj la nombro de komunumaroj de 8 al 5.

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)