Dolce & Gabbana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Modelo portanta produktaĵojn de la itala mod-entrepreno

Dolce & Gabbana estas fama entrepreno pri modaĵoj el Italio. Ĝi estis fondata de Domenico Dolce kaj Stefano Gabbana. Kvankam dekomence ĝi nur dizajnis vestaĵojn, nuntempe la entrepreno plidiversigis la ofertaĵojn dizajnante sunokulvitrojn, brakhorloĝojn, ringojn, parfumojn, poŝtelefonojn kaj eĉ restoraciojn. Dolce & Gabbana estas tre populara pro ĝiaj dizajnoj inter la artistoj de Holivudo; Ili dizajnis vestaĵojn por Madonna, Gisele Bündchen, Monica Bellucci, Ayumi Hamasaki, Isabella Rossellini kaj Kylie Minogue inter aliaj. La sidejo de la kompanio troviĝas en Milano. La privata vivo de tiuj du dizajnistoj, geja paro deklarita, fariĝis publika en 2005, kiam ili oficiale anoncis sentimentan disiĝon.

Butikoj de Dolce & Gabbana tra la mondo

Dolce & Gabbana havas ampleksan butikreton tra la tuta mondo, ĉefe en Eŭropo, Azio, kaj Ameriko.

En Eŭropo ĝi havas butikojn en Germanio, Aŭstrio, Belgio, Hispanio, Francio, Grekio, Irlando, Italio, Britio, Nederlando, Rusio, Svislando kaj Ukrainio.

En Azio ĝi havas butikojn en Saŭd-Arabio, Sud-Koreio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Ĉinio, Barato, Japanio, Kuvajto, Libano, Singapuro, Tajlando kaj Tajvano.

En Ameriko ĝi havas vendejojn en Usono, Kanado, Meksiko kaj Brazilo.

Kronologio

  • 1985. Post interkono en la lernejo de Milano nome Marangoni, Stefano Gabanna kaj Domenico Dolce uniĝis profesie kaj kiel paro.
  • 1986. Real Women estas la unua marko porvirina.
  • 1989. Ili lanĉas unuan kolekton de subvestaĵoj kaj montradas en Japanio.
  • 1993. Ili lanĉas unuan kolekton de porviraj subvestaĵoj. Madonna faras al ili gravan mendon.
  • 2001. Ili lanĉas unuan kolekton de porvirinaj parfumoj.
  • 2005. 20a jariĝo. Ili malfermas vendejon en Ĉinio kaj grandan tutvendejon Metropol en Milano.
  • 2009. Ili lanĉas unuan kolekton de porvirinaj sminkaĵoj: ties modelo estas Scarlett Johansson.
  • 2010. Ili malfermas vendejon en Rusio.
  • 2011. Ili lanĉas unuan kolekton de juveloj.
  • 2012. Ties modelo estas Monica Bellucci por sminkaĵoj.[1]

Notoj

  1. Por la tuta ĉapitro Sandra Fernández, Dolce & Gabanna. La osadía se hizo patrón. Magazine El Mundo, nº 12, 23 de marto de 2014, paĝo 34.

Eksteraj ligiloj