Debout la France

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekstaru La Respubliko
Debout la République
(partio)
partio
Lando  Francio
Estro Nicolas Dupont-Aignan (prezidanto)
Vicprezidantoj Dominique Jamet, Brigitte Brière, François Morvan
Proparolanto Jean-Pierre Enjalbert
Fondiĝo 3-an de februaro 1999
(Fonda kongreso : 23-an de novembro 2008)
Ĉefa sidejo 17 rue des Rossignols
Yerres - 91330
Koloro(j) violkolora, blua, blanka, ruĝa
Ideologio Degaŭlismo
patriotismo, konservismo, eŭroskeptikismo, respublikismo, suverenismo, intervenismo
Pozicio Dekstra
Deputitoj
2 / 577
Senatanoj
0 / 348
Eŭrodeputitoj
0 / 72
Urbestroj
16 / 36 681
Membroj 13 000 deklaritaj(2013)[1]
Eŭropa aniĝo EUDemokratoj
Retejo http://www.debout-la-republique.fr
vdr

Ekstaru La Respubliko (france "Debout la République" aŭ DLR) estas franca politika partio kreita la 3-an de februaro 1999 de Nicolas Dupont-Aignan.

Politika pozicio

Ĝia estas dekstra suverenisma partio[2], kiu konsideras sin precipe degaŭlisma. Sur socia kampo, ĝi proksimiĝas al valoroj de konservismo de la tradicia dekstro, kiel la degaŭlismo siatempe. Ĝi povas estis kvalifikita respublikisma maldekstro sur ekonomia kampo.

Prezidata de Nicolas Dupont-Aignan, ĝi deklaris havi 13 000 anojn en 2013[1]. En Strasburgo, ĝi estas ano de la eŭropa politika partio EUDemokratoj.

Historio

Ekstaru La Respubliko estis kreita la 3-an de februaro 1999 de Nicolas Dupont-Aignan kiel parto « aŭtente degaŭlisma » de la Kuniĝo Por la Respubliko (RPR).

La majoritato de ĝiaj anoj poste partoprenis en la fondo de la Kuniĝo Por Francio (RPF), kreita sekve de suverenisma listo kondukita de Charles Pasqua kaj Philippe de Villiers por la eŭropaj balotoj de 1999.

La parto DLR estis relanĉita unuafoje en majo 2000 kaj fariĝis pasejo inter la paskuanoj de RPF kaj la seginanoj de RPR.

La 9-an de majo 2004, la mocio de DLR ricevis 19,7 % da voĉoj en la nacia Konsilio UMP pri Eŭropo.

La fonda kongreso de la partio okazis la 23-an de novembro 2008.

Nicolas Dupont-Aignan kaj la kapuloj de la listoj, okaze de amaskunveno fine de la eŭropa kampanjo, la 2-an de junio 2009.

Deklarita identeco

Ekstaru La Respubliko prezentas sin kiel « degaŭlisma kaj respublikisma kuniĝo ». La partio estas prezentita ankaŭ kiel parto de la socialaj degaŭlistoj, kiuj karakteriziĝas per defendo de sociala demokratio, sen kontesti kapitalismon (socialdemokratia reformismo).

Ekstaru La Respubliko prezentas siajn valorojn :

Kaj tiujn de respublikismo :

Plie, la partio deziras redukton de enmigrado en Francion[4].

Je eŭropa nivelo, DLR estas ano de la eŭropa movado EUDemokratoj. Tiu eŭropa partio defendas la ideon de Eŭropo fondita sur interregistara bazo, alidire de Konfederacia Eŭropa Unio. La prezidanto de DLR, Nicolas Dupont-Aignan, estas ĝia kunprezidanto.

En majo 2010, okaze de la greka krizo, DLR lanĉis peticion por elirigi Francion el la eŭrozono profite al reveno al franko, se eblas integrita en komuna valuto, asertante la respondecon de la unika valuto, kiu ne konsideras la diversajn ekonomiajn strukturojn de la eŭropaj landoj, en la gravaj ekonomiaj malfacilaĵoj de la eŭrozonaj landoj kaj aparte en la sudaj.

En plena greka krizo, Nicolas Dupont-Aignan iris en manifestacio en Ateno en junio 2011 por deklari « la neleĝan aŭtoritaton de FMI kaj de la Eŭropa Unio ».[5].

Strukturoj kaj funkciado

Naciaj instancoj

DLR havas tri naciajn instancojn : la Kongreso, la nacia Konsilio kaj la plenuma Estraro.

La Kongreso arigas ĉiujn anojn ĉiujare por debati pri la agado de la movado kaj decidi pri la morala kaj financa raporto. Ĉiujn tri jarojn, la Kongreso elektas la cent membrojn de la nacia Konsilio kaj la prezidanton de Ekstaru La Respubliko.

La nacia Konsilio konsistas el cent membroj elektitaj per la Kongreso, el la anoj de la plenuma Estraro, el la departementaj sekretarioj, el la parlamentanoj, el la prezidantoj de regionaj konsilioj kaj el la prezidantoj de departementaj konsilioj. Ĝi difinas la strategion de DLR kaj siajn grandajn direktojn.

La plenuma Estraro estas sub aŭtoritateco de la prezidanto de la movado kaj konsistas el tri vicprezidantoj, de la ĝenrala sekretario, nomumita de la prezidanto, komisiita pri helpo en la ĉiutaga funkciado de DLR, de la kasisto, de la adjunktaj ĝeneralaj sekretarioj kaj de naciaj delegitoj.

La prezidanto de la movado estas elektita por tri jaroj.

Movado « Ekstaru La Junuloj » (france "Debout Les Jeunes" aŭ DLJ)

Junula movado ekzistas. Okaze de la ĝenerala Asembleo de Ekstaru La Junuloj (DLJ) de la 8-a de septembro 2012, Nicolas Calbrix estis reelektita per 52 % de la voĉoj prezidanto de Ekstaru La Junuloj, kun partopreno de 52 % de la anoj. Li nomumis post kelkaj tagoj la novan nacian estraron de DLJ kaj komencis reformon de la statutoj de DLJ[6].

Nicolas Dupont-Aignan, prezidanto de Ekstaru La Respubliko.

Konsisto de la nacia estraro

Sekve de la nacia Konsilio de DLR de la 16-a de novembro kaj de la nacia estraro la 10-an de decembro 2012, DLR elektis siajn tri novajn vicprezidantojn kaj la nacia estraro estis modifita, ĝi konsistas el virinoj kaj viroj fakaj pri kompetentecoj, tiu nacia estraro estas la kontraŭregistaro de DLR [7].

  • Vicprezidantoj : Dominique Jamet (Franca ĵurnalisto kaj skribisto), Brigitte Brière (eksa adjunkto de la urbestro de Rouen pri militaj aferoj kaj rezerva komandanto en la flugarmeo), François Morvan (Kancerologo)
  • Ĝenerala skretario : Jean-Pierre Antoni (eksa departementa konsiliano de departemento Tarn)
  • Kasisto: Claude Lévy
  • Proparolanto : Jean-Pierre Enjalbert (Departementa konsiliano de Val-d’Oise kaj urbestro de Saint-Prix)
  • Funkciaj naciaj sekretarioj :
    • Balotoj : Patrick Mignon
    • Aktivula klerigo : Bruno Potier
    • Interreta komunikado : Jean-Paul Bagot
    • Prezidanto de Ekstaru La Junuloj : Nicolas Calbrix

Elektitoj

Nacia Asembleo

Urbestroj

Balotaj rezultoj

Eŭropaj balotoj de 2009

Por sia unua kampanjo kiel sendependa partio, Ekstaru La Respubliko prezentis listojn en la sep metropolaj por la eŭropaj balotoj.

Regionaj balotoj de 2010

Por la regionaj balotoj de 2010, Ekstaru La Respubliko prezentis listojn en tri regionoj :

ĉar ili ne superis la sojlon de 5 % de la esprimitaj voĉoj, neniu listo de Ekstaru La Respubliko rajtis nek je la dua vico nek fandiĝon kun alia listo.

Kantonaj balotoj de 2011

Iuj kandidatoj de DLR ricevis pli ol 5 % de la voĉoj[11].

Prezidenta baloto de 2012

En novembro 2010, Nicolas Dupont-Aignan anoncis sian kandidatiĝon al la prezidenta baloto de 2012 okaze de la dua nacia Kongreso[12]. Li montras eŭron kiel kaŭzon de « mizero », « delokado », « senlaboreco » kaj « malriĉeco »[13].

Li ricevis 643 907 voĉojn en la unua vico, t.e. 1,79 % de la esprimitaj voĉoj[14].

Deputitaj balotoj de 2012

DLR prezentis kandidatojn en 300 deputitaj distriktoj. Entute, malgraŭ la manko de rimedoj substrekita de Nicolas Dupont-Aignan kaj forta sindeteno, la kandidatoj arigis 151 935 voĉojn. Inter ili, 101 superis la sojlon de 1 % de la voĉoj. Nicolas Dupont-Aignan estis relektita deputito de Essonne kun 61,4 % de la voĉoj, kaj François-Xavier Villain estis relektita deputito de Nord kun 57,63 % de la voĉoj.

Ĉefaj faktoj

En decembro 2013, por la ŝtata financado de la politikaj partioj, 6 deputitoj deklaris sin alligitaj al Ekstaru La Respubliko kaj ankaŭ 4 senatanoj[15].

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Rilataj artikoloj

Eksteraj ligiloj