Esperanto en la tornistro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto en la tornistro: Mondvojaĝo en 79 tagoj estas libro verkita de Manel Vinyals kaj Joaquim Marcoval. Ĝi rakontas ilian vojaĝon ĉirkaŭ la mondo pere de Pasporta Servo.

Ili estas katalunaj esperantistoj, kiu jam 40- kaj 41-jaraj, decidis en 2002 sekvi la vojon de Phileas FOGG, la heroo de romano "Mondvojaĝo en okdek tagoj" de Jules Verne, nur per teraj aŭ maraj veturiloj. Tial ke aviado anstataŭis multloke la fervojojn kaj pasaĝerŝipoj, ili decidis ne ekzakte voji kiel Fogg, sed iri surtere laŭ Silkovojo. Ili kalkulis la helpon de apudvojaj esperantistoj.

La vojo estis:

La tuta kosto de la vojaĝo estis 6 500 eŭroj.

La libro konsistas el tagaj ĉapitroj verkitaj el memoraĵoj, notoj kaj la raportoj, kiujn ili sendis por TTT-ejo. Krom la tagaj okazintaĵoj, ili aldonas laŭspertajn konsilojn, opiniojn kaj informaĵojn pri landoj kaj homoj. Ili komentas landojn, veturilojn, manĝajojn el sia katalunvilaĝa vidpunkto.

La esperantan version eldonis Ĉina Eldonejo de ESK en julio 2004. La kataluna originalo estis ankaŭ tradukita en la hispanan.