Etro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laŭ la helena mitologio, EtroAetro (el la greka Αἴθρα, sennuba) estis princino de Trezeno, filino de la reĝo Piteo.

Belerofonto petis ŝian manon, sed malaperis el Korinto antaŭ la plenumado de la geedziĝo[1].

Poste, profitante la viziton de Egeo, reĝo de Ateno, Piteo ebriigis lin kaj ebligis tiel ŝian filinon kuŝi kun li, tial kial la trezena reĝo volis havi heredintojn de tia fama familio. Fakte, el tiu nokto, Etro koncipis la heroon Tezeo[2][3]. Laŭ la konsiloj de Atena, kiujn ŝi ricevis per aŭgura sonĝo, Etro vojaĝis al insulo Sferio, proksime de la trezena marbordo, kie ŝi faris oferojn al Sferio, la koĉero de Pelopso. Tiam ŝi estis trafita de la mara dio Pozidono, kiu amindumis ŝin, kaj pro tio oni dubis pri la patreco de Tezeo[4][5]. Laŭ Plutarko, tiun version divastigis Egeo mem por ke sia filo estu honorata kiel heroo en Trezeno[6]. Dankeme, Etro dediĉis templon en Sferio al la diino Apaturia Ateno (falsa Ateno), kaj ŝanĝis la nomon de la insulo al Hiero. Ekde tiam, la edziĝontaj virgulinoj de Trezeno oferis al la diino iliajn zonojn en tiu templo dum ilia nupto-tago[7].

Demofonto rekonas sian avinon. atika vazo, 470-460 a.K., Ŝtata Muzeo de Antikvaĵoj, Munkeno.

Egeo forlasis Etron tuj, sed donacis al ŝi siajn glavon, sandalojn kaj ŝildon por ebligi sian filon trovi lin poste. Etro kaŝigis ĝin sub roko, kiu utilis kiel altaro de Forta Zeŭso, kaj kiam Tezeo iĝis plenkreskulo, ŝi montris al li la glavon de Egeo kaj kuraĝigis lin vojaĝi al Ateno kaj pledi pro liaj rajtoj. Tezeo tion faris, kaj tiam sia patrino, kiu ne plu eltenis sian solecan vivon en Trezeno, translokiĝis al Atiko.

Kiam Tezeo forkaptis Helenon, li petis al sia patrino gardi ŝin. Sed la fratoj de Heleno, la dioskuroj, liberigis ŝin kaj venĝeme portis Etron al Lakedemono, kie ŝi iĝis sklavino de la reĝino, sia antaŭa kaptitino. Kiam Heleno estis forkaptita denove, ĉifoje fare de Pariso, Etro akompanis ŝin al Trojo[8][9]. Post la konkero de la urbo oni portis ŝin al la helena tendaro, kie ŝi estis rekonita de siaj nepoj. Demofonto (aŭ Akamaso), unu el ili, petis al Agamemno liberi ŝin, kaj la aĥea heroo skribis al Heleno por ke ŝi rezignu ŝiajn rajtojn sur Etro. Heleno akceptis, do la patrino de Tezeo ĝuis liberecon denove[10][11]. La rakonto de la malliberado de Etro fare de Heleno ornamis la faman kofron de Cipselo[12][13] kaj ĉefrolis pentraĵon de Polignoto en publikaj konstruaĵoj de Delfoso[14]. Etra ankaŭ inspiris la komponiston Richard Strauss, kiu prezentis ŝin kiel sorĉistino kaj konkubino de Pozidono en sia opero La egipta Heleno. Aldone, asteroido malkovrita de James Craig ricevis la nomon Etro, honore al tiu mitologia rolulino.

Laŭ Higeno, Etro sin mortigis post scii pri la morto de siaj filoj[15]

Aliaj personoj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭa, aliaj roluloj de la helena mitologio nomiĝis Etro:

  1. Oceanidino, do filino de Oceano kaj Tetiso, kun kiu la titano Atlaso havis la hiadojn kaj filon nomita Hianto[16][17]. Oni ankaŭ nomis ŝin Plejono[18].
  2. Edzino de la titano Hiperiono (alternativo de Tejo), kaj tiel patrino de Eoso, Helioso kaj Seleno. Ŝiaj karakterizaĵoj identigas ŝin kun la oceanidino antaŭe menciita[19].
  3. Edzino de Palanto el Sparto. Ŝi plenumis la antaŭdiraĵon kiu asertis ke Palanto akiros landon kiam pluvo falos el sennuba ĉielo. Do kiam Etro (kies nomo fakte signifas sennuba ĉielo) ekploris pro la ruiniĝo de sia edzo, Palanto konkeris landon en Italio kie li poste fondis la urbon Tarento[20].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.31.12.
  2. Plutarko. Paralelaj vivoj, vol. 1, Tezeo, 3.
  3. Higeno. Fabloj, 14.
  4. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.15.7.
  5. Higeno. Fabloj, 37.
  6. Plutarko. Paralelaj vivoj, vol. 1, Tezeo, 6.
  7. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.33.11.
  8. Plutarko, Paralelaj vivoj. Vol. 1, Tezeo, 32.
  9. Homero. Iliado, 3.144.
  10. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.25.3.
  11. Diktiso el Kreto, 4.13.
  12. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 4.19.1.
  13. Diono Krisostomo. Diskursoj, 2.
  14. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.25.2.
  15. Higeno. Fabloj, 243.
  16. Ovidio. Kalendaro, 5.171.
  17. Higeno. Fabloj, 192.
  18. Higeno. Pri astronomio, 2.21.
  19. Higeno. Fabloj, Antaŭparolo.
  20. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.10.7.