Eŭgeno Lanti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugène Adam
Persona informo
Naskonomo Eugène Aristide Alfred Adam
Aliaj nomoj Eŭgeno Lanti, Lanti
Naskiĝo 19-a de julio 1879
en Francio Néhou, Francio
Morto 17-a de januaro 1947
en Meksiko Meksiko
Mortokialo pendumo
Lingvoj Esperanto
Nacieco franco
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Elaine Limouzin
Parencoj George Orwell
Okupo
Okupo vortaristo • esperantistopublikigistotradukistolignaĵistoinstruisto • meblisto
Verkoj For la Neŭtralismon!
La Laborista Esperantismo
Leteroj de E. Lanti
Esperanto
Verkis en Esperanto Jen liaj originalaj verkoj
Aliaj aktivaĵoj fondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda
Esperantistiĝis en 1914 - 1915
vdr

Eugène ADAM, pseŭdonime Eŭgeno LANTI kaj esperante Eŭgeno ADAMO (naskiĝis la 19-an de julio 1879 en Néhou (Francio), mortis la 17-an de januaro 1947 en Meksiko) estis esperantisto el Francio, fondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda en 1921 kaj longjara redaktoro de klasbatalaj revuoj Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo.[1]

Lanti estis franca civitano, loĝanta en regiono Normandio, instruisto pri manlaboro kaj geometria desegnado.[2] Lia esperantlingva stilo estis simpla, klara kaj sarkasma. Li reduktadis la uzadon de afiksoj laŭ principo de "sufiĉo kaj neceso" je minimumo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adamo survoje al herezuliĝo[redakti | redakti fonton]

Migrema junulo el kampara katolika medio[redakti | redakti fonton]

Eŭgeno Aristido Alfredo Adamo naskiĝis en farmbieneto, kiu kuŝis je kvin kilometroj de la centro de Néhou. Lia patro estis ĉarpentisto, kiu ĉefe produktis lignoŝuojn. Kun la paso de la jaroj, li pli kaj pli tendencis ebriiĝi por forgesi la ĉiutagajn malfacilaĵojn.[3] Lia patrino, pli volforta, estis tre pia katolikino.[4] Ambaŭ estis analfabetaj. La paro ankaŭ havis filinon, ankaŭ rimarkinda pro sia pieco, al kiu estis trudite edziniĝi en la 20a jaro al riĉeta viro, kiun ŝi tute ne ŝatis.[5] Jaron poste ŝi mortis pro nedifinebla malsano, kaj tio kontribuis al la distanciĝo de la juna Eŭgeno el la familia nesto. Fakte, jam antaŭ ĉi tiu epizodo li forlasis la hejmon por iĝi metiisto-lernanto pri lignoprilaborado, kvankam liaj gepatroj komence tion ne deziris. Al tiu vojo puŝis lin interalie la legado, jam en la elementa lernejo, de libro pri la rondvojaĝo tra Francio de du junaj knaboj, kiuj sin vivtenas survoje pro siaj metiistaj scioj.[6]

Herezulo, jam en Normandio[redakti | redakti fonton]

Dum du jaroj, inter 1894 kaj 1896, li lernis la lignaĵistan profesion en la apuda urbo Bricquebec, kaj poste dum preskaŭ tuta jaro en la distrikta ĉefurbo Valognes. Samtempe li ankaŭ dediĉis siajn liberajn momentojn al studado de prireligiaj verkoj, unue la Historio de Religioj de Ernest Renan, kaj poste la Biblion. Tio igis lin jam distanciĝi de la katolika kredo, sed li konservis fortan naciisman kredon, hereditan de sia ŝatata bazlerneja instruisto.[7] En 1897 li atingis Ruenon, kaj tie fakiĝis pri kreado de falsaj antikvaj mebloj. Tie lin multe seniluziigis la trompemo de lia mastro, kiu provis vendi lian unuan kreaĵon al riĉaj feriantoj, kvazaŭ ĝi estus vera antikvaĵo. Iun vesperon li vizitis prelegon de Sebastiano Faŭro, kiu deskuis lin de naciismo, kaj igis lin interesiĝi pri anarĥiismo.[8]

Pariza anarĥi-sindikatisto[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ sia interesiĝo pri la teoriaro de Faŭro, Eŭgeno ne plene kontentis pri ĝi, kaj post sia alveno en Parizo, en 1898, ekkonatiĝis kun la verkaro de Han Ryner, kun kiu li konservos amikajn rilatojn ĝis la morto de la filozofo en 1938. De tiam li ĉefe klopodis disvastigi anarĥiemajn ideojn en sindikatistaj medioj. Krome li plu perfektiĝis en sia profesio vizitante vesperajn kursojn, kaj vizitante diversajn aliajn urbojn ĝis sia longedaŭra instaliĝo en Parizo en 1903. En 1908 li edziĝis al Marie Cornière, normandino kvar jarojn pli aĝa ol li, sed jam post ses monatoj neoficiale disiĝis de ŝi. Supozeble ŝi malfacile eltenis liajn kolereksplodojn, kaj reciproke li kulpigis ŝin pri malĉasta konduto. Nur en 1934 ili oficiale eksedziĝos, por ebligi al Lanti edziĝi kun Ellen Kate Limouzin. En 1909, li gajnis konkurson por ricevi postenon de instruisto pri meblodesegnado en elementaj lernejoj. Ekde tiam, disponante pri pli abunda libertempo, li komencis pli sisteme ŝtopi la truojn en sia instruisteco per vesperaj kaj dimanĉmatenaj kursoj, kaj krome abunde legis la anarĥiistan literaturon, aparte verkojn de Miĥail Bakunin, Petro Kropotkin, Élisée Reclus kaj Ferdinand Domela Nieuwenhuis. Li tiutempe eĉ verkis kelkajn artikolojn por anarĥiistaj gazetoj, sed pli poste en sia membiografio taksis ilin tute neoriginalaj. Plie, li persone interrilatis kun la anarĥiistaj teoriuloj Sebastiano Faŭro, Ryner kaj Jean Grave[9]. Li tamen jam rimarkis, ke ĉi tiuj verkistoj preteratentas la problemon pri lingvaj baroj kaj kulturaj dividoj, kaj tial ekinteresiĝis pri pontolingvoj. Plej verŝajne li unuafoje aŭdis pri Esperanto el la buŝo de R. Louis, aktiva respondeculo de Liberiga Stelo, kiu loĝis en la sama domego, 49 rue de Bretagne en la 3a pariza distrikto. Ĉiuokaze Adamo jam antaŭ la militeksplodo aĉetis unuan lernolibron.[10]

Kontraŭnaciema flegisto ĉe la militfronto (1914-1918)[redakti | redakti fonton]

Adamo kaj pastro Lecomte kune studantaj en sia hejmaĉo dum la mondmilito.

Ĉe la militeksplodo lin elrevigis kelkaj anarĥiistaj gvidantoj, kiel Grave kaj Kropotkin, kiuj alprenis ŝovinismajn starpunktojn. Li mem devis tiam militservi ĉe la fronto en norda Francio, kiel ambulancisto. 13 pastroj laboris kun li, kaj li amikiĝis kun unu el ili, nome Lecomte. Dum la tuta milito ili multe diskutadis kaj kune studadis. Lecomte instruis al li la latinan lingvon, kaj li reciproke disponigis siajn geometriajn sciojn. Krome ili kune eklernis Esperanton ekde decembro 1914. Lecomte ankaŭ apogis lin, kaj tion ankaŭ faris nur iu kuracisto, kiam Adamo sola proponis sin por prizorgi la flegadon de germanaj vunditoj, kiujn ignoris ĉiuj aliaj. Dum siaj forpermesoj li vizitis la malsanan patrinon en sia naskiĝurbo kaj ankaŭ la esperantistan Centran Oficejon en Parizo.[11]

Eŭgeno Lanti salutis la revolucion en Rusio, kiel multaj samtempuloj, eĉ aliĝis portempe al komunista partio. La unuaj SAT-anoj grandparte estis rusaj revoluciuloj - inter ili Ernesto Drezen, kiu fariĝis lia antagonisto. Eugeno Lanti mem fondis la komunisman frakcion dum SAT- kongreso 1922 en urbo kassel. La izoliĝo de revolucia Sovetunio kondukis al skismo en SAT - la komunistoj forlasis la asocion SAT - kantante: "La Internacion".

Mondlingvano, sed ne nepre esperantisto[redakti | redakti fonton]

En 1919, li ankoraŭ hezitis ĉu aliĝi al Esperanto aŭ al Ido. Li tiujare publikigis broŝuron pri la demando de la internacia lingvo, kaj lasis ĝin fine malferma al diversaj eblecoj rilate la efektive elektotan lingvon. Romain Rolland en la postparolo eĉ aludis pri plia tiutempa planlingva projekto. Adamo tamen tiam amikiĝis en Parizo kun du aliaj esperantistoj, Lucien Bannier kaj Ludoviko Glodeau. Kun ilia helpo li reaktivigis la asocion Liberiga Stelo, kaj akceptis fariĝi redaktoro de ĝia organo, Le Travailleur Espérantiste, sed nur kondiĉe, ke li rajtos en ĝi enmeti deklaron laŭ kiu la liberigstelanoj estas unue revoluciuloj kaj nur due esperantistoj aŭ idistoj.[12]

Lanti en la jaro 1933.

Lanti, la unua SAT-ano[redakti | redakti fonton]

La fondo de Sennacieca Asocio Tutmonda[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ siaj komencaj duboj Adamo praktike pli kaj pli uzis esperanton en la redaktado de Le Travailleur Espérantiste. La proporcio de franclingvaj tekstoj iom post iom malkreskis ĝis kompleta malapero, kaj la titolo de la gazeto eĉ ŝanĝiĝis al ĝia esperanta traduko, Esperantista Laboristo. Tie li dum la fino de 1920 kaj dum la unuaj monatoj de 1921 pritraktis precipe organizajn problemojn. Lia tiutempa artikolaro, tiam subskribita kun la plumnomo "Sennaciulo", reaperis en 1922 broŝurforme sub la titolo For la neŭtralismon!. El tio sekvis, dum la somero de 1921, la oficiala fondo de SAT en Prago, marĝene de la tie okazanta UK. La nove fondita asocio eldonis oficialan organon, sub la nomo Sennacieca Revuo. Li ĝin redaktis, kaj de tiam subskribis siajn artikolojn per la plumnomo "Lanty", kiu post 1928 alprenos la pli esperantan formon "Lanti". Kelkajn monatojn pli poste, en majo 1922, li eĉ dissendis oficialan komunikon, laŭ kiu Eŭgeno Adam pendumis sin. Edmond Privat aperigis ĝin en la gazeto Esperanto, dum Teo Jung suspektis malspritan ŝercon kaj sendis la komunikon rubujen.[13]

De 1925, Lanti loĝis en Parizo kun Ellen Kate Limouzin, kun kiu li edziĝos en 1934. Ŝi estis la onklino de George Orwell, kiu foje vizitis ilin, kaj suferis, ĉar Esperanto, kiun li ne kapablis paroli, estis la ĉefa lingvo en la domo[14]. De Lanti, Orwell eksciis la ideologian flankon de la lingvo. Tiu ideo kaj kelkaj trajtoj de Esperanto aperis poste en la ironia Novparolo de 1984.

Iniciatinto de la Plena Vortaro[redakti | redakti fonton]

Kiel memlernanto, kiu ĉiam bezonis kontroli sian lingvaĵon en la franca helpe de Petit Larousse, li strebis al kreado de esperanta ekvivalento de tiu vortaro kaj tial iniciatis la redaktadon de la Plena Vortaro, antaŭveninto de la nuna Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, kiu estis unuafoje eldonita de SAT en 1930.

Nur unu SAT-ano inter multaj[redakti | redakti fonton]

En 1933, dum la SAT-Kongreso en Stokholmo, Lanti forlasis sian postenon de prezidanto de la plenumkomitato de SAT, kiun li okupis ekde la fondiĝo, vundite de kritikoj direktitaj kontraŭ liaj agado kaj personeco. Li detenis sin de vizitado al la posta kongreso en Valencio, en 1934, sed plu kontribuis aktive al la vivo de SAT, ĉefe per verkado. Per siaj agadoj kaj verkoj, li estis la ĉefa iniciatinto de la sennaciismo. Lastfoje li aperis dum SAT-Kongreso en Parizo, en 1935. Lia ĉeesto tiam vekis ovacion, sed ankaŭ protestokriojn.

En 1935 li fondis la sendependan gazeton Herezulo, per kiu li kritikis la sovetian politikon laŭ maniero multe pli akra ol en Sennaciulo. Ĝi aperis ĝis la fino de la jaro 1936.

Mondvojaĝanto[redakti | redakti fonton]

Post sia emeritiĝo en 1936 li definitive forlasis Francion, kaj ekvojaĝis tra la mondo. Li restadis en Japanio, Oceanio kaj Sudameriko, kaj alvenis fine al Meksiko. Suferanta pro nekuracebla malsano li pendumis sin per duŝ-aparato la 17an de januaro 1947.[15]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Originalaj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la angla[redakti | redakti fonton]

En la franca[redakti | redakti fonton]

  • Où en est la question de la langue internationale? kun postparolo de Romain Rolland (1919)
  • La langue internationale (1925; 2-a eldono 1930)
  • L'espérantisme prolétarien (Fédération Espérantiste Ouvrière 1934; traduko kaj antaŭparolo de R. Gilbert)

En la gemana[redakti | redakti fonton]

En la nederlanda[redakti | redakti fonton]

En la sveda

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ed Borsboom, Vivo de Lanti (Sennacieca Asocio Tutmonda 1976)
  • N. Barthelmess kaj aliaj, Historio de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda 1953)
  • Ulrich Lins, La danĝera lingvo (L'omnibuso 1973)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Eŭgeno Lanti » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ed Borsboom, Vivo de Lanti, Parizo, SAT, 1976, ĉefe en lastaj ĉapitroj.
  2. Ed Borsboom, Vivo de Lanti, Parizo, SAT, 1976, unua ĉapitro.
  3. Ed Borsboom, Vivo de Lanti, Parizo, SAT, 1976, unua ĉapitro.
  4. Ed Borsboom, Vivo de Lanti, Parizo, SAT, 1976, unua ĉapitro.
  5. Ed Borsboom, Vivo de Lanti, Parizo, SAT, 1976, unua ĉapitro.
  6. Ed Borsboom, Vivo de Lanti, Parizo, SAT, 1976, unua ĉapitro.
  7. Ed Borsboom, Vivo de Lanti, Parizo, SAT, 1976, unua ĉapitro.
  8. Ed Borsboom, Vivo de Lanti, Parizo, SAT, 1976, unua ĉapitro.
  9. Vivo de Lanti, de Ed Borsboom, SAT, 1976, p14
  10. Ed Borsboom, Vivo de Lanti, Parizo, SAT, 1976, unua ĉapitro.
  11. Ed Borsboom, Vivo de Lanti, Parizo, SAT, 1976, dua ĉapitro.
  12. Ed Borsboom, Vivo de Lanti, Parizo, SAT, 1976, dua ĉapitro.
  13. Ed Borsboom, Vivo de Lanti, Parizo, SAT, 1976, triua ĉapitro.
  14. (eo) Gary Mickle, Vizaĝlibre, Heroldo de Esperanto, p. 3, n-ro 2327 (12-2021)
  15. Ed Borsboom, Vivo de Lanti, Parizo, SAT, 1976, sesa kaj sepa ĉapitroj.