Fenikso (Arizono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi paĝo priskribas la urbon Fenikso. Por legi pri la aliaj signifoj de la vorto, vidu ĉe Fenikso.


Fenikso (angle Phoenix [fi:niks]) estas la ĉefurbo, la plej granda urbo, kaj la plej granda metropola areo en la ŝtato Arizono en Usono. Ĝi estas ankaŭ la ĉefurbo de la konteo Maricopa. La tereno, kie situas hodiaŭ la urbo, estis aĉetita en oktobro 1870. Ĝi laŭleĝe urbiĝis la 5-an de februaro 1881. Laŭ la censo de 2000, Fenikso estas:

  • la sesa plej granda urbo en Usono, kun loĝantaro de 1 321 045, kaj
  • la dekkvara plej granda metropola areo en Usono, kun loĝantaro de 3 251 876.

Ĝi kuŝas en la koro de la Sonora-dezerto en la Valo de la suno (Valley of the Sun) ĉe 33° 32′ N 112° 5′ U / 33.533 °N, 112.083 °U / 33.533; -112.083 (mapo)Koordinatoj: 33° 32′ N 112° 5′ U / 33.533 °N, 112.083 °U / 33.533; -112.083 (mapo). La metropola areo inkluzivas la urbojn Mesa, Scottsdale (Arizono), Glendale (Arizono), Tempe (Arizono), Chandler (Arizono), Gilbert (Arizono), Peoria (Arizono), kaj multajn aliajn komunumojn.

Vidindaĵoj