Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Fenilpropenoj estas aromataj hidrokarbonidoj klasata kiel fenilpropanoidoj kie unu benzena ringo ligiĝas al 2-propenila grupo (CH3-CH=CH2-). Fenilpropenoj estas antaŭaĵoj al vasta gamo da aliaj substancoj tiaj kiaj cinamata acido, ŝavikolo, estragolo, ktp.
Fenilpropenoj ĝenerale produktatas per vapordistilado de plantaj materialoj (ekzemple: kariofiloj) kiuj estigas esencoleon, kiu ordinare estas kompleksa miksaĵo de fenilpropenoj kaj aliaj naturaj volatilaĵoj tiaj kiaj hemiterpenoj, unuterpenoj kaj seskviterpenoj. Fenilpropenoj estas tre ordinaraj en naturo kaj ĝi trovatas en la specio de la genro curcuma longa kaj la zingibracoj.
Ili estas izomeroj sed fenilpropeno, ankaŭ konata kiel 3-fenil-2-propeno prezentas la duoblan ligilon en la 2-a karbono de la propenila grupo, dum la alilbenzeno, ankaŭ konata kiel 3-fenil-1-propeno, prezentas la duoblan ligilon en la 1-a karbono de la propenila grupo.