George Harrison

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el George HARRISON)

https://www.npr.org/sections/goatsandsoda/2021/07/31/1022807721/ravi-told-george-they-told-the-world-the-birth-of-the-celebrity-benefit-concert

George Harrison
George Harrison en la jaro 1974
George Harrison en la jaro 1974
Bazaj informoj
Alie nomata L'Angelo Misterioso
Nelson/Spike Wilbury/George Harrysong
Naskiĝo 25-an de februaro 1943 (1943-02-25)
en 12 Arnold Grove
Morto 29-an de novembro 2001 (2001-11-29) (58-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Edz(in)o Pattie Boyd • Olivia Harrison
Deveno Anglio Liverpool, Anglio
Ĝenroj Rok-muziko, Popmuziko
Profesio Muzikisto, Komponisto, Producento
Instrumentoj Gitaro, Basgitaro, Orgeno, Ukulelo, Mandolino, Sitaro, Tamburo, Piano, Harmoniko, Glit-gitaro
Aktivaj jaroj 1958 - 2001
Eldoninto Parlophone, Capitol, Apple
Vee-Jay, EMI, Dark Horse Records
Parencaj
temoj
The Beatles
Traveling Wilburys
The Quarrymen
Plastic Ono Band
Retejo GeorgeHarrison.com
Signifa instrumento
Rickenbacker 360/12, Epiphone Casino, Gretsch Duo Jet, Gretsch Country Gentleman, Fender Stratocaster, Fender Telecaster, Gibson SG, Gibson Les Paul
Persona informo
Aliaj nomoj Carl Harrison • Hari Georgeson • Nelson Wilbury • Spike Wilbury • George Harryson • George O’Hara-Smith • L'Angelo Misterioso • Jorge Arias • Magpie
Mortokialo pulma kancero • cerba tumoro
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Liverpola Instituta Gimnazio por Knaboj • Dovedale Primary School
Subskribo George Harrison
Familio
Patro Harold Hargreaves Harrison
Patrino Louise Anne Harrison
Frat(in)o Louise Harrison
Edz(in)o Pattie Boyd • Olivia Harrison
Amkunulo Maureen Starkey Tigrett
Infano Dhani Harrison
Okupo
Okupo gitaristokantistokantoverkistoaktoro • ĝardenkulturisto • filmproduktorokomponistokantaŭtoro • aŭtobiografo • poeto • muzikproduktisto • filmkomponisto • filmaktoro • basgitaristo • muzikisto • diskografa artisto • plurinstrumentisto
Verkoj My Sweet Lord
Something
Here Comes the Sun
Beware of Darkness
Isn't It a Pity
All Things Must Pass
Taxman
Within You Without You
I Need You
What Is Life
Cheer Down
While My Guitar Gently Weeps
If I Needed Someone
TTT
Retejo http://georgeharrison.com/
vdr

George HARRISON MBE [ĝorĝ HERisen] (naskiĝis la 25-an de februaro, 1943, mortis la 29-an de novembro, 2001) estis brita muzikisto.

George Harrison naskiĝis en 12 Arnold Grove, Wavertree, Liverpool, Britio. Harrison havis du fratojn (Peter kaj Harold) kai unu fratinon (Louise). Lia patro estis Harold (m.1978) kaj lia patrino estis Louise (m.7 julio 1970). Liaj lernejoj estis Dovedale Primary kaj Liverpool Institute. Li ankaŭ logis kun lia familio ĉe 25 Upton Green, Speke, Liverpool.

Famon li gajnis kiel membro de la muzikgrupo Beatles. Kvankam ĉefe John Lennon kaj Paul McCartney influis la muzikon de la Beatles, kelkaj de liaj verkitaj kantoj (ekz. Taxman, While my guitar gently weeps, Something kaj Here Comes the Sun) gajnis grandajn sukcesojn.

Lia konvertiĝo al la Hinduismo (Hare Kriŝna movado) meze de la 1960-aj jaroj riĉigis la muzikon de la Beatles per hindaj elementoj (ekz. la kantoj Within you without you, Love you to, kaj The Inner Light).

Lia unua edzino estis Pattie Boyd kaj lia dua edzino estis Olivia Trinidad Arias. Kune kun Olivia, lia filo estas Dhani (n.1 augusto 1978), kiu estas ankaŭ muzikisto.

1966-1969, Harrison loĝis en la domo Kinfauns en Esher, Surrey. 1969-2001, li loĝis en la domego Friar Park en Henley-Upon-Thames. Li ankaŭ havis domoj en Australio kaj Hawaii. Li tre ŝatis ĝardenistiko kai liaj ĝardenoj en Friar Park estis tre belaj.

Post la disiĝo de la Beatles en la jaro 1970, George Harrison komencis solistan karieron. Liaj plej grandaj sukcesoj el tiu tempo estis liaj kantoj My Sweet Lord kaj All those years ago.

La 1-an de aŭgusto 1971 George Harrison organizis la Koncerton por Bangladeŝo - la unua grandskala pop-muzika evento profitanta gravan problemon pri homaj rajtoj. Kune kun lia barata amiko Ravi Shankar li kunmetis steluloplenan koncerton en Madison Square Garden de New York por helpi bengalajn rifuĝintojn kiuj fuĝis de perforto kaj estis en Barato. La Koncerto por Bangladeŝo metis la ŝablonon por serio de masivaj bonfaradkoncertoj kiuj iĝis popularaj en la 1980-aj jaroj, kiel ekzemple Live Aid en 1985 https://www.npr.org/2021/07/30/1022352422/concert-for-bangladesh. Krom Georgo kaj Ravi Shankar en la koncerto partoprenis tiaj grandaj steloj kiel: Ringo Starr, Eric Clapton, Leon Russell, Billy Preston, Klaus Voormann, Jim Keltner, kaj 18 aliaj muzikistoj https://www.udiscovermusic.com/behind-the-albums/george-harrison-the-concert-for-bangladesh/.

George Harrison mortis en Losanĝeleso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]