George Van Biesbroeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Georges-Achille Van Biesbroeck

George Van Biesbroeck.jpg

Persona informo
Nomo Georges-Achille Van Biesbroeck
Dato de naskiĝo 21-a de januaro 1880
Loko de naskiĝo Gento
Dato de morto 23-a de februaro 1974
Okupo
Aĝo je morto 94
v  d  r
Information icon.svg

Georges-Achille Van Biesbroeck (naskiĝis la 21-an de januaro 1880 en Gento, mortis la 23-an de februaro 1974) estis belga astronomo Li migris en Usonon en 1915 kaj prenis la usonan naciecon en 1922.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis pri inĝenierarto kaj, en 1902, komencis labori kiel civila inĝeniero por la departemento pri pontoj kaj ŝoseoj de Bruselo, kaj samtempe, benevole laboris en la reĝa observatorio de Belgio en Uccle. Li tie konstatis sian intereso por la astronomio ; li forlasis la inĝenierarton en 1904 por aniĝi en la teamo de la reĝa observatorio de Belgio.

Li poste enskribiĝis en la Genta Universitato kie il ricevis diplomon pri teoria astronomio. Li laboris en la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl kaj en la observatorio de Postdamo (nun, la instituto de astrofiziko de Postdamo) sub la estreco de Max Wolf, Karl Schwarzschild kaj aliaj.

En 1915, dum la unua mondmilito, li estis invitita labori en la observatorio Yerkes, en Williams Bay (Viskonsino, Usono). Li kaj lia familio trairis la militantan Europon kaj instaliĝis en Usono. Li fariĝis usona civitano en 1922.

Li studis la duopajn stelojn, la kometojn, la asteroidojn kaj la variantajn stelojn. En 1952 li emeritiĝis el siaj administraj funkcioj sed plu aktivis kiel observanto en la observatorioj Yerkes kaj McDonald.

En 1952, 72 jar-aĝa li vojaĝis en Ĥartumo (Sudano) por instali teleskopon de 20 coloj (50 cm) por mezuri la ŝajna dislokiĝon de la steloj ĉirkaŭ Suno dum suna eklipso, mezuroj kiuj konfirmis la fizikan relativecon de Einstein.

En 1963 li laboris en la Luna kaj Planeda Laboratorio de Tucson sub la estreco de Gerard Kuiper kaj praktikigis sian talenton de eksperta termezuristo sur la situejo de Stacio Catalina , nun sub la estreco de la observatorio Steward, kie nun loĝas la Teleskopo Kuiper de 1,6 m.

Malkovritaj asteroidoj : 16
990 Jerkeso 23-a de novembro 1922
993 Multono 12-a de januaro 1923
1024 Hale 2-a de decembro 1923
1027 Eskulapio 11-a de novembro 1923
1033 Simono 4-a de septembro 1924
1045 Mikaelo 19-a de novembro 1924
1046 Edvino 1-a de decembro 1924
1079 Mimozo 14-a de januaro 1927
1270 Daturo 17-a de decembro 1930
1312 Vassar 27-a de julio 1933
1464 Armisticio 11-a de novembro 1939
2253 Espineto 30-a de julio 1932
2463 Sterpin 10-a de marto 1934
3211 Luisfaraildo 10-a de februaro 1931
3378 Suzanviktorio 25-a de novembro 1922
3641 Williams Bay 24-a de novembro 1922

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Li malkovris la periodan kometon 53P/Van Biesbroeck la 1-an de septembro 1954[1] kaj la ne-periodajn kometojn C/1913 J1 (Van Biesbroeck 1) kaj C/1935 Q1 (Van Biesbroeck 2)[2].

Li malkovris 16 asteroidojn

En 1961 li publikigis la "Van Biesbroeck's star catalog" (Stela katalogo de Van Biesbroeck) en kiu li listis malbrilajn stelojn, nomerotitaj kun numero VB. Notinda stelo de tiu katalogo estas la ruĝa nano VB 10 ankaŭ nomata Gliese (GJ) 752B, plej malgranda el ĉiuj konataj steloj kaj rigardita kiej plej eble kiel malgranda stelo. Tiu stelo ricevis la nomon "Stelo de Van Biesbroeck"

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Li ricevis:

Oni donis lian nomon al:

  • La asteroido 1781 Van Biesbroeck[3],
  • La luna kratero Van Biesbroeck,
  • La Monto Van Biesbroeck, proksima de la Observatorio McDonald,
  • La Stelo de Van Biesbroeck, stelo VB 10 de lia katalogo,
  • La Premion George Van Biesbroeck, kiu rekompensas la astronomojn, kiuj dediĉis siajn longan vivon al astronomio aŭ plu kontribuis al astronomio post sia emeritiĝo.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 53P/van Biesbroeck) (angle)
  2. Comet Data (Kometdatumoj)
  3. Biesbroeck JPL Small-Body Database Browser 1781 Van Biesbroeck (A906 UB) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]