Goldberg-variacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Goldberga variaĵaro, BWV 988, estas temo kun variaĵoj de Johann Sebastian Bach, originale verkita por la klaviceno sed nuntempe ofte ludata sur la piano.

Komponado[redakti | redakti fonton]

Titolpaĝo de la Goldberga variaĵaro (unua eldono)

La variaĵaro probable estis verkita ĉirkaŭ 1741 por Grafo Hermann Karl von Keyserlingk; ĝin ludis por la grafo lia talenta juna klavicenisto Johann Gottlieb Goldberg, laŭ kiu la verko enfine nomiĝis.

La historio de la komponado de la variaĵaro venas el biografio de Bach verkita de Johann Nikolaus Forkel:

"(Pro tiu ĉi variaĵaro) ni devas danki al la instigo de la eksa rusa ambasadoro al la elektista kortego de Saksio, Grafo Kaiserling, kiu ofte haltadis en Leipzig kaj portis tien kun si la supre menciitan Goldberg, por ke Bach donu al ĉi tiu muzikan instruadon. La grafo ofte malsaniĝis kaj spertis sendormajn noktojn. En tiaj okazoj, Goldberg, kiu loĝis en lia domo, devis pasigi nokton en antaŭĉambro, por ludi por li dum lia sendormeco. … Foje la grafo menciis en la ĉeesto de Bach, ke li dezirus havi kelkajn klavarajn pecojn por Goldberg, kiuj havu karakteron tiel glatan kaj iom viglan, ke lin ili iom ĝojigu dum liaj sendormaj noktoj. Bach rigardis sin plej kapabla plenumi tiun ĉi deziron per la rimedo de variaĵaro, kies verkado li ĝis tiam konsideris sendanka tasko pro la ripete simila harmonia fundamento. Sed ĉar je tiu tempo ĉiuj liaj verkoj jam estis modeloj de arto, tia fariĝis ankaŭ tiu ĉi variaĵo sub lia mano. Tamen li produktis nur solan verkon de tiu ĉi speco. De tiam la grafo ĉiam nomis ĝin sia variaĵaro. Ĝi neniam lin ektedis, kaj dum longa tempo sendormaj noktoj signifis: 'Kara Goldberg, bonvolu ludi por mi unu el miaj variaĵoj.' Bach eble neniam estis tiel rekompencita por unu el siaj verkoj kiel por tiu ĉi. La grafo prezentis al li oran kalikon plenigitan per 100 louis-d'or. Tamen, eĉ se la donaco estus miloble pli granda, la artista valoro de la verko ne estus pripagita."

Ni notu, ke Forkel verkis lian biografion en 1802, pli ol 60 jarojn post la rakontitaj eventoj, kaj tial estas treeble, ke la historio ornamiĝis en la rakontado.

Ni ne scias, ĉu la arion, sur kiu baziĝis la variaĵoj, verkis Bach mem. Ĝi aperas aliloke en la notlibro posedita de la dua edzino de Bach, Anna Magdalena Bach.

Formo[redakti | redakti fonton]

Post prezento de la ario je la komenco de la peco sonas tridek variaĵoj. La variaĵoj ĝenerale ne sekvas la melodion de la ario, sed uzas anstataŭe ties baslinion kaj akordan sinsekvon. Pro tio ĉi, kaj pro ĝia uzo de la taktosigno 3/4, la verkon oni ofte nomas ĉakono — la diferenco estas tio, ke la temo por ĉakono kutime daŭras nur kvar mezurojn, sed la ario de Bach dividiĝas en du sekciojn el po ok mezuroj, kaj ĉiu sekcio ripetiĝas.

La baslinion ennotigis Ralph Kirkpatrick en sia luda eldono en jena maniero. La baslinion oni povas aŭskulti kiel

(en formato Ogg, 391K).

GoldbergVariationsBassLine.gif

La ciferoj super la notoj indikas la specifitajn akordojn en la sistemo de figurita baso; kie ciferoj apartiĝas per komo, tie ili indikas diversajn eblecojn utiligitajn en diversaj variaĵoj.

Ĉiu tria variaĵo en la serio de 30 estas kanono sekvanta supreniran ŝablonon: la unua estas kanono je la primo, la dua estas kanono je la sekundo, (t.e., la dua enveno komenciĝas je la intervalo de sekundo super la unua), la sekvanta estas kanono je la tercio, kaj tiel plu ĝis la variaĵo 27, kiu estas kanono je la nono. La intervenaj variaĵoj havas diversajn strukturojn kaj karakterojn. La lasta variaĵo, ne estanta la atendata kanono je la decimo, estas anstataŭe kvodlibeto, kion ni diskutos malsupre.

Je la fino de la tridek variaĵoj, oni reludas la arion sen modifado.

Ludado de la tuta verko kutime daŭras inter kvardek kaj okdek minutojn, depende de rapidoj kaj la nombro de ripetoj sekvataj.

Publika takso[redakti | redakti fonton]

La Goldberga variaĵaro komence estis rigardata kiel seka kaj sufiĉe teda teknika ekzerco. Nuntempe, tamen, la emocia enhavo kaj amplekso de la verko estas pliiĝante konstatata, kaj ĝi fariĝis preferata verko de multaj aŭskultantoj de klasika muziko. La variaĵaro estas pli vaste ludata kaj registrata, kaj fariĝis temo de multaj artikoloj, libroj, kaj analizaj studoj.

La variaĵoj[redakti | redakti fonton]

Malsupre estas listo de la variaĵoj kun mallongaj priskriboj kaj kelkaj komentoj de verkistoj kaj ludistoj. Oni devus noti, ke la peco estas jam ludita en vaste diversaj manieroj, kaj ekzistas tre diferencaj vidpunktoj pri la verko, el kiuj ne ĉiuj reprezentiĝas tie ĉi.

La verko estis komponita por duklavara klaviceno (vidu Klavaro). Variaĵoj 13, 14, 17, 20, 23, 26, kaj 28 estas indikitaj en la partituro kiel por du klavaroj, dum variaĵoj 5 kaj 29 estas indikitaj kiel ludeblaj per aŭ unu aŭ du. Kun pli granda malfacileco, la verko povas tamen esti ludata sur unuklavara klaviceno aŭ piano. Ĉiuj variaĵoj sonas en G maĵora, krom variaĵoj 15, 21, kaj 25. Multaj el la variaĵoj estas dupartaj laŭ formo, t.e., sekcio A sekvata de sekcio B — ĝenerale estas lasite al la ludanto ĉu ripeti unu, ambaŭ, aŭ neniun el tiuj ĉi sekcioj.

Ario[redakti | redakti fonton]

La ario (sarabando) celas provizi la teman materialon por variado tra la tuta aro de variaĵoj. Malsame ol ĉe "kutimaj" variaĵaroj, la temo por variaĵoj estas ne la melodio, sed la baso.

Peter Williams, skribante en Bach: The Goldberg Variations (vidu referencon malsupre), rimarkigas, ke tio neniel estas la temo, sed efektive la unua variaĵo (vidpunkto, kiu emfazas la ideon, ke la verko estas ĉakono kaj ne peco en vera variaĵara formo).

Variaĵo 1[redakti | redakti fonton]

Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Aŭdu!" Aŭdu!  Tiu ĉi vigla variaĵo kontrastas rimarkeble al la malrapida, pensema etoso de la temo. Interese, la ritmo en la dekstra mano devigas emfazon sur la dua pulso, kio estigas sinkopon en mezuroj 1 ĝis 7. La manoj kruciĝas je mezuro 13 de la supra registro ĝis la malsupra, reportante tiun ĉi sinkopon dum ankoraŭ du mezuroj. En la unuaj du mezuroj de la parto B, la ritmo respegulas tiun de la komenco de la parto A, sed post tio alia ideo enkondukiĝas.

Williams rigardas tion speco de polonezo. La karakteriza ritmo en la maldekstra mano troviĝas ankaŭ en la Partito en E maĵora de Bach por violono sola kaj ankaŭ en la preludo en A bemola el libro 1 de la Bontemperita klavarinstrumento.

Variaĵo 2[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ pura kanono. Ĉiu sekcio havas alternativan finiĝon por ludi la duan fojon.

Variaĵo 3[redakti | redakti fonton]

La unua el la normalaj kanonoj. Tiu ĉi variaĵo sonas je la unuto (t.e., la sekvanto komencas je la sama noto kiel la unua).

Tiu ĉi variaĵo, per siaj aroj da trioloj, donas entute senton de rapideco.

Variaĵo 4[redakti | redakti fonton]

Danco (pasepiedo) havanta la saman ŝablonon en preskaŭ ĉiu mezuro (iafoje invertita). Ĉiu sekcio havas alternativan finiĝon por la dua fojo.

Variaĵo 5[redakti | redakti fonton]

Rapida kuranta linio akompanas alian linion per tre vastaj saltoj. Tio estas la unua el la mankrucaj, dupartaj variaĵoj. La eldono de Peters de la Goldberga Variaĵo sugestas aŭ unu aŭ du klavarojn.

Glenn Gould kaj aliaj ludas tiun ĉi variaĵon je eksterordinara kaj preciza rapidiro, dum Kenneth Gilbert en sia klavicena versio de la verko interpretas tiun ĉi je multe pli malstreĉita rapido.

Variaĵo 6[redakti | redakti fonton]

Kanono je la duto (t.e., la dua parto envenas je plenduto pli alte ol la unua). La klavicenisto Ralph Kirkpatrick priskribas tion kiel havanta "preskaŭ nostalgian karesemon" — tion kaŭzas verŝajne la aparteco je duto inter sekvanto kaj kondukanto. Ĉiu sekcio havas alternativan finiĝon por ludi la duan fojon.

Variaĵo 7[redakti | redakti fonton]

Tiun ĉi oni ofte ludadis kiel siĉilianon (malrapidan, dignan dancon) sed kiam la propra ekzemplero de Bach por la Goldberg malkovriĝis, montriĝis ke li ĝin markis al tempo di giga (multe pli vigla danco). La punktita ritma ŝablono de tiu ĉi variaĵo tre similas al tiu de la ĝigo de la dua franca suito.

Variaĵo 8[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ alia duparta variaĵo. Williams komparis tiun ĉi al fajraĵoj. Tion eble kaŭzis kelkaj trajtoj de tiu ĉi variaĵo, nome ke ĝi: havas kelkajn mezurojn kun dek-unu dek-sesonoj (en takto 3/4), ellasas la lastan, artikas la melodian linion en mallongajn frazojn (tamen, frazmarkoj estas ellasitaj en la eldono de Peters), finiĝas per alta noto en la supra registro, sugestante, ke ĝi estu tranĉita iom pli mallonga; utiligas grandajn saltojn — je mezuro 9 ni vidas salton de B sub meza C ĝis B du oktojn pli alta; je mezuro 10 ni vidas salton de A super meza C ĝis A okton pli alta — havas floraĵon en la fino de la parto A en tridek-duonoj. La parto B montras trajtojn similajn al la parto A.

Variaĵo 9[redakti | redakti fonton]

Kanono je la trito.

Variaĵo 10 Fugeto[redakti | redakti fonton]

Kvarparta fugo kun kvarmezura subjekto garnita per ornamoj: suba mordento sur la unua duona noto, sekvata de supera mordento sur la sekvanta punktita kvarona noto, kaj supera mordento sur la kvara mezuro de la subjekto. Tiu ĉi subjekto eniras en la baso komencante je la G sub meza C — sekvas tion respondo, invertita, en la alda voĉo, je la B supera. La soprana voĉo havas la saman respondon kiel la aldo, je la G du oktojn super meza C, kaj finiĝas ankoraŭ per la subjekto, je A, en la tenoro. La parto B ŝanĝas sian tonalon kaj teman materialon iomete.

Variaĵo 11[redakti | redakti fonton]

Duparta variaĵo precipe konsistanta el gamaj linioj kaj arpeĝoj. Ofte ludata je tre vigla rapido.

Variaĵo 12[redakti | redakti fonton]

Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Aŭdu!" Aŭdu!  Kanono je la kvarto. La respondo estas invertita (t.e., ĝi estas renversita). La maldekstra mano enkondukas akompanon en la parto A en ripetataj kvaronaj notoj, en mezuroj 1, 2, 3, 5, 6, kaj 7. En la parto B, tamen, tiu ĉi ripetnota motivo aperas nur iomete en la unua mezuro, kun du D-oj sed tiam C, kaj ankaŭ aperas modifite, en mezuroj 22 kaj 23. La parto B ankaŭ ŝanĝas la tonalon kaj enkondukas kelkajn akaĉaturojn en mezuroj 19 kaj 20, enkondukante alian etoson.

Variaĵo 13[redakti | redakti fonton]

Treege ornamita sarabando (malrapida danco en takto 3/4).

Variaĵo 14[redakti | redakti fonton]

Brila kaj virtuoza variaĵo, havanta multajn trilojn kaj alian rapidan ornamadon. Specifita kiel por du klavaroj, ĝi havas grandan salton de la G du oktojn sub meza C ĝis la G du oktojn super ĉi tiu en la unua mezuro. Sekvanta ĝin estas ankoraŭ grandaj saltoj inter registroj.

Variaĵo 15 Andanto[redakti | redakti fonton]

Tio estas kanono je la kvinto, en kontraŭa movo kun respondo invertita. Tiu ĉi estas la unua el la variaĵoj en minora tonalo, kaj multe kontrastas al la ekstaza etoso de la antaŭa variaĵo.

Variaĵo 16 Uverturo[redakti | redakti fonton]

La aro da variaĵoj dividiĝas en du "duonojn", konsistantajn el jen la unuaj dek-kvin, jen la sekvantaj dek-kvin. La dividon klare markas granda uverturo, markita "Maestoso" (majesta) en la eldono de Peters, kaj la uverturo komenciĝas per aparte emfazaj malfermaj kaj fermaj akordoj. La uverturo, specife franca uverturo, konsistas el malrapida preludo kun punktitaj ritmoj markita "Allegretto". Malsimile al la antaŭaj variaĵoj, en kiuj la parto B estas iel variaĵo de la parto A, la kontrasto estas pli markita tie ĉi, kaj la divido de la malrapida, majesta preludo kaj la pli rapida, pli vigla uverturo kuŝas je la duonpunkto de la variaĵo, post la dek-sesa mezuro.

Variaĵo 17[redakti | redakti fonton]

Williams vidas eĥojn de Antonio Vivaldi kaj Domenico Scarlatti en tiu ĉi variaĵo.

Variaĵo 18[redakti | redakti fonton]

Kanono je la sesto.

Variaĵo 19[redakti | redakti fonton]

Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Aŭdu!" Aŭdu! 

La unuaj sep mezuroj de tiu ĉi variaĵo elmetas la bas-temon, sur kiu la tuta aro konstruiĝis, kun aparte klareco. La soprana voĉo, malligita milde per akcentado, donas al la tuta variaĵo treege kareseman senton.

Variaĵo 20[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ virtuoza variaĵo, ankoraŭ kontrastanta al la kvieta etoso de la antaŭa variaĵo, envolvas rapidajn mankrucojn sur piano, pro tio, ke ĝi estas markita kiel por du klavaroj. La maldekstra kaj dekstra manoj alternadas; la maldekstra ludas okonajn notojn sinsekve, kaj la dekstra plukas dek-sesonajn notojn, dek-sesonan silenton post ĉiu okona noto, kio daŭras ĝis mezuro 8, kun turnecaj virtuozaĵoj en la dekstra mano, kiuj etendiĝas du mezurojn kaj tiam transiras al la maldekstra mano.

Variaĵo 21[redakti | redakti fonton]

Tio estas kanono je la septo, memoriganta pri ĥorala enmuzikigo. Tiu ĉi estas la dua el la variaĵoj en la minora tonalo. Kompare kun la unua variaĵo en la minora tonalo, la rapideco pliiĝas iomete, kaj ĝi estas markita "Andante con moto" (malrapida, kun movado) en la eldono de Peters.

Variaĵo 22 Laŭ la duona noto[redakti | redakti fonton]

Kiel variaĵo 2, tiu ĉi estas preskaŭ tiel kanoneca kiel la formalaj kanonoj, estante karakterizata de sinsekvoj de tritoj, kiel en 8, 11–14, 21–22, kaj la fina.

Variaĵo 23[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ vigla virtuoza variaĵo por du klavaroj. La melodian linion — iniciatitan en la maldekstra mano per akra frapo de la G super meza C kaj tiam malsuprenglito de la D supera ĝis la A — kontraŭpezas la dekstra mano, imitante la maldekstran je la sama tonalto, sed okonan noton pli malfrue, dum la unuaj tri mezuroj. La direkto ŝanĝiĝas post tio, per glito supren. Ni tiam alternas inter manoj en mallongaj ekfluoj ĝis la lastaj kelkaj mezuroj antaŭ la fino de la parto A. La parto B komenciĝas per simila alternado ankoraŭ en mallongaj ekfluoj, tiam kondukas al drama sekcio de alternantaj tritoj inter manoj.

Williams, mirante la emocian registron de la peco, demandas, "Ĉu tio ĉi efektive povas esti variaĵo el la sama temo, kiu estigas la adaĝon n-ro 25?"

Variaĵo 24[redakti | redakti fonton]

Kanono je la okto. La kanono estas respondita kaj okton sube kaj okton supere.

Variaĵo 25[redakti | redakti fonton]

Markita adaĝo en la propra ekzemplero de Bach. Esprimante vaste dividatan opinion, Williams skribis, ke "la beleco kaj malhela pasio de tiu ĉi variaĵo faras ĝin nedisputeble la emocia kulmino de la verko." Unu el la tri variaĵoj (kune kun la numeroj 15 kaj 21) en minora tonalo, ĝi ĝenerale daŭras pli longe ol kvin minutojn en prezento. La klavicenisto Wanda Landowska nomis tiun ĉi variaĵon "nigra perlo".

Variaĵo 26[redakti | redakti fonton]

Sub la rapidaj arabeskoj, tiu ĉi variaĵo estas plej simple sarabando. Estas ankoraŭ rimarkebla kontrasto al la pensema kaj pasia naturo de la antaŭa variaĵo, jen ni havas ĝojan malstreĉiĝon. Vaste konata kiel la "merkura" variaĵo.

Variaĵo 27[redakti | redakti fonton]

Kanono je la naŭto. La sola kanono ĉe kiu du klavaroj estas specifitaj. Tiu ĉi kanono estas aparta ankaŭ pro tio, ke ĝi estas pura kanono sen baslinio.

Variaĵo 28[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi variaĵo markiĝas per brilaj triloj alternantaj inter la maldekstra kaj dekstra manoj. La dekstra mano elektas po tri notojn en ĉiu mezuro, formante melodian linion super la triloj subaj. Sekvas sekcio, en kiu ambaŭ manoj ludas en kontraŭa movado en melodia kurbo markita de dek-sesonaj notoj, kaj tio kondukas al triloj en ambaŭ manoj, respegulante sin reciproke. La sekcio B komenciĝas per la kontraŭmova ideo, kiu rekondukas al la triloj, kaj al la konkludo de la variaĵo.

Williams komparis tiun ĉi variaĵon, kiel la okan, al fajraĵoj.

Variaĵo 29[redakti | redakti fonton]

Pli peza kaj sufiĉe granda variaĵo, kun pezaj akordoj alternantaj kun sekcio de postaj solistaj malsupreniraj arpeĝoj, aldonas etoson de malstreĉiĝo post la alta brileco de la antaŭa variaĵo.

Variaĵo 30 Kvodlibeto[redakti | redakti fonton]

Hibrido de ĥoralo kaj miksaĵo el popularaj melodioj: "Mi estas tiel longe for de vi" kaj "Brasikoj kaj rapoj forpelis min".

La biografo de Bach, Forkel, klarigas la kvodlibeton atentigante pri kutimo observita ĉe reunuiĝoj de la familio Bach (la parencoj de Bach estis preskaŭ ĉiuj muzikistoj):

"Kiam ili kunvenis, oni tuj sonigis ĥoralon. De tiu ĉi pia komenco ili pasis al ŝercoj ofte en forta kontrasto. T.e., ili tiam kantadis popularajn kantojn parte el komika kaj ankaŭ parte el maldeca enhavo, kunmiksante ĉiujn spontanee. … Tian improvizan harmoniigon ili nomis kvodlibeto, kaj ne nur ili povis mem ridi pri ĝi tre kore, sed ankaŭ ili estigis same multe elkoran kaj nedeteneblan ridadon en ĉiuj, kiuj ilin aŭdis."

La anekdoto de Forkel (kiu kredinde estas vera, ĉar li povis intervjui la filojn de Bach), sugestas sufiĉe klare, ke Bach intencis, ke la kvodlibeto estu ŝerco, kaj multaj aŭskultantoj nunaj ĝin aŭdas tia.

Pluraj kredas, ke la ŝerco efektive temas pri la variaĵoj mem, t.e. ke "vi" en tiu ĉi okazo estis la temo, la ario, kaj la kvodlibeto lamentas kaj anticipas la revenon de la ario.

Ripeta ario[redakti | redakti fonton]

Verkita kiel laŭnota ripeto de la ario, kvankam oni ofte ĝin ludas en tre malsimila maniero, ofte pli sopire. Williams skribas, ke "la nekapteblan belecon de la Goldberg … fortigas tiu ĉi reveno al la ario. … nenia reveno tia povas havi neŭtralan Affekt. Ĝian melodion elstarigas tio, kio okazis en la antaŭaj kvin variaĵoj, kaj ĝi verŝajne aperos sopira aŭ nostalgia aŭ kvietigita aŭ rezignema aŭ malĝoja, kaj estos aŭdata je sia ripeto kiel io finiĝonta, la samaj notoj sed nun finaj."

La reveno de la ario aldonas al la simetrio de la verko, eble eĉ montrante al cikla naturo de la tuta verko — vojaĝo tien kaj reen.

BWV1087[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi malfrua kontrapunkta verko komponiĝas el dek-kvar kanonoj konstruitaj sur la unuaj ok basnotoj el la ario de la Goldberga variaĵaro. Ĝi estis trovita en 1974, en Strasburgo (Germanio), kaj formis apendicon al la propre presita de Bach eldono de la Goldberga variaĵaro. Inter tiuj kanonoj, la dek-unua kaj la dek-tria estas speco de unuaj versioj de BWV1077 kaj BWV1076, kiu inkluziviĝis en la fama portreto de Bach pentrita de Elias Gottlob HAUSSMANN en 1746. Vidu la kanonojn de BWV 1087 (ekstera ligilo).

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • La biografio de Bach verkita de Forkel, enhavanta la suprajn anekdotojn, titoliĝis Über Johann Sebastian Bachs Leben, Kunst, und Kunstwerke ("Pri la vivo, arto, kaj verkado de Johann Sebastian Bach"). Lastatempan represon faris Henschel VERLAG, Berlino, 2000; ISBN 3-89487-352-3. Anglalingva traduko, nun elĉerpita, estis eldonita de Da Capo Press en 1970.
  • Citaĵoj supraj de Peter WILLIAMS estas prenitaj el lia libro Bach: The Goldberg Variations (2001, Cambridge University Press, ISBN 0521001935).

Registraĵoj[redakti | redakti fonton]

Orditaj laŭ dato

  • Glenn Gould21-a de junio, 1954 — CBC — mono — piano
  • Glenn GOULD — 10-a de junio, 1955 kaj poste, Novjorko — Sony Classical 52 594 — ADD — piano
    • Unu el la plej konataj kaj plej taksataj, ludis sur la piano Gould en sia kapturna debuta registraĵo; Gould poste kritikis sian fruan malkutiman kaj lirikan interpreton, esprimante dubojn pri ĝia pianisma afekcio, malkaŝa emociismo, kaj manko de pulsa unueco. — Neniaj ripetoj
  • Glenn GOULD — koncerto de 1959 ĉe la festivalo de Salzburg — Sony Classical 52685 — ADD — piano
  • Wilhelm Kempff — julio, 1969 Deutsche Grammophon 439 978-2 — ADD — piano
  • Gustav Leonhardt1978 Deutsche Harmonia Mundi GD77149 - ADD - klaviceno
  • Trevor Pinnock1980 Archiv Produktion 415 130-2 — ADD — klaviceno
  • Glenn GOULD — aprilo/majo, 1981 Novjorko Sony Classical 52619 — DDD — piano
    • Unu el la tre malmultaj reregistritaj pecoj de Gould, tiun fojon pli klasika, digna kaj solena ludado
  • Andras SCHIFF — Decca 1983 — 417 116-2 (1 KD) — Ĉiuj ripetoj
  • Chen PI-HSIEN — oktobro, 1985 Frankfürt Naxos 8.550078 — DDD — piano
  • Keith Jarrett — januaro, 1989 ECM Records 839 622-2 — DDD — klaviceno
  • Virginia BLACK — Collins 1991 — 70032-2 (2 KD-oj) — Ĉiuj ripetoj
  • Vladimir Feltsman - la 26-a de oktobro, 1991 koncerte ĉe la Moskva Konservatorio - Musical Heritage Society 513260T - DDD - piano - Ĉiuj ripetoj
  • Andrei Gavrilov1993 Deutsche Grammophon 435 436-2 — DDD — piano
  • New European Strings Chamber Orchestra (orkestro) — Nonesuch 1995
  • Celine Frisch2001 Alpha 14 (2 KD-oj) — kun BWV1087 — klaviceno
  • Jill Crossland2003 Apex (Warner Classics) 0927 49979 2 — DDD — piano

Sen registra dato — Enmetotaj en la unuan liston

  • Angela HEWITT — Hyperion 2000
  • Christiane JACCOTTET — ZYX Classics CLS 4131
  • Wanda LANDOWSKA — Références 2000 — kun Itala konĉerto kaj Kromataj fantazio kaj fugo
  • Murray PERAHIA — Sony Classics 2000 — SK 89243
  • Konstantin LIFSCHITZ — Denon Records — #78961 — Lifschitz estis 16-jara je la tempo de la registro
  • Rosalyn Tureck — (1) Polygram Records — #459599; ankaŭ (2) Video Arts Int'l (VAI) — #1029

Bagateloj[redakti | redakti fonton]

En la kunteksto de aparte terura sceno en The Silence of the Lambs, ni vidas D-ron Hannibal Lecter pasie aŭskultanta registraĵon de la ario de la Goldberga variaĵaro ludata de Glenn GOULD.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Angle:

Aria.png


WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Goldberg-Variationen » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 2756700 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)