Grandaj Lagoj (Nordameriko)
La Grandaj Lagoj – la Lagoj Supra, Miĉigana, Hurona, Eria, kaj Ontaria – formas la plej grandan nesalan akvosistemon de la tero. La lagoj kovras 243.459 km2, kaj ili drenas pli ol 500.000 km2 da tero. La Grandaj Lagoj situas inter Kanado kaj Usono -do ili faras landlimon-, inter la kanadaj provincoj de Ontario kaj Kebekio, kaj la usonaj ŝtatoj de Ilinojo, Indianao, Miĉigano, Minesoto, Nov-Jorkio, Ohio, Pensilvanio, kaj Viskonsino. Pli ol 33 milionoj da homoj loĝas en la Grandlaga drenad-baseno.
Ili formas la plej grandan grupon de nesalakvaj lagoj sur la Tero, kaj enhavas 21% el la tutmonda surfaca nesala akvo.[1][2][3] La totala areo estas 244,106 km², kaj la totala volumo (mezurita je malalta akvo) estas 22,671 km³.[4] Pro ties marecaj karakteroj: altaj ondoj, fortaj ventoj, fortaj fluoj, grandaj profundoj, kaj malproksimaj horizontoj, la kvin Grandaj Lagoj estis aluditaj ankaŭ kiel internaj maroj.[5] La Lago Supra estas la la plej granda kontinenta lago en la mondo laŭ areo, kaj la Lago Miĉigano estas la plej granda lago kiu estas tute ene de unusola lando.
La ŝipoj de la oceanoj povas atingi la Grandajn Lagojn. Unue ili sekvas la riveron Sankt-Laŭrenco ĝis Montrealo. Tiam ili uzas la 293 km-ojn longan Marvojon Sankt-Laŭrenco (konstruita 1959), por atingi Lagon Ontarion. Por atingi la aliajn lagojn, ili supreniras 99 metrojn de alteco sur la Kanalo Welland inter la Ontaria Lago kaj la Eria Lago. La frajta ekspedado sur la lagoj estas tre grava por la Grandlagaj industrioj.
Lago | areo en km2 | alto super la marnivelo |
---|---|---|
Ontaria | 19.477 | 75 m |
Eria | 25.719 | 174 m |
Hurona | 59.570 | 177 m |
Miĉigana | 58.016 | 177 m |
Supra | 82.362 | 183 m |
Nur la surfaco de la Eria Lago glaciiĝis vintre, ĉar ĝi estas lago ne tre profunda. Kaj la Grandaj Lagoj moderigas la kontinentan klimaton de la regiono.
La Grandaj Lagoj ekformiĝis fine de la lasta glacialo antaŭ ĉirkaŭ 10,000 jaroj, kiam retiriĝis la glacitavoloj kiuj fosis basenojn en la tero kaj poste pleniĝis el fandakvo.[6] La lagoj estis ĉefa vojo por transportado, migrado kaj komerco, kaj estas hejmo por granda nombro de akvaj specioj. Multaj invadaj specioj estis enmetitaj pro la komerco, kaj kelkaj estas minacoj por la biodiverseco de la regiono.
Geografio
Kvankam la kvin lagoj estas en separataj basenoj, ili formas ununuran, nature interkonektitan korpon de nesala akvo, ene de la Baseno de la Grandaj Lagoj. Tiuj lagoj formas ĉenon kiu konektas la orientan-centran internon de Nordameriko al la Atlantika Oceano. El la interno al la elfluo de la Rivero Sankta Laŭrenco, la akvo fluas el Supra al Hurono kaj al Miĉigano, suden al Erie, kaj finale norden al la Lago Ontario. La lagoj drenas grandan akvokolektan areon pere de multaj riveroj, kaj enhavas ĉirkaŭ 35,000 insulojn.[7] Estas ankaŭ kelkaj miloj da pli malgrandaj lagoj, ofte nomataj "internaj lagoj," ene de la baseno.[8] La areo de la kvin ĉefaj lagoj kombine estas preskaŭ sama al la grando de la Unuiĝinta Reĝlando, dum la areo de la tuta baseno (nome la lagoj plus la tero kiun ili drenas) estas ĉirkaŭ la grando de la UR kaj Francio kombine.[9] La lago Miĉigano estas la ununura el la Grandaj Lagoj kiuj estas situanta entute ene de Usono; la aliaj formas akvajn limojn inter Usono kaj Kanado.
La lagoj estas dividataj inter la jurisdikcioj de la kanada provinco de Ontario kaj la usonaj subŝtatoj Minesoto, Viskonsino, Miĉigano, Ilinoiso, Indianao, Ohio, Pensilvanio, kaj Novjorkio. Kaj Ontario kaj Miĉigano inkludas ene de siaj limoj partojn de kvar el la lagoj, dum Novjorkio kaj Viskonsino po du, kaj la resto po unu.
Batimetriko
Lago Erie | Lago Hurono | Lago Miĉigano | Lago Ontario | Supra Lago | |
---|---|---|---|---|---|
Areo[4] | 25,700 km² | 60,000 km² | 58,000 km² | 19,000 km² | 82,000 km² |
Akvenhavo[4] | 480 km³ | 3,500 km³ | 4,900 km³ | 1,640 km³ | 12,000 km³ |
Alto[10] | 174 m | 176 m | 176 m | 75 m | 182.9 m |
Averaĝa profundo[9] | 19 m | 59 m | 85 m | 86 m | 147 m |
Maksimuma profundo[11] | 64 m | 228 m | 282 m | 245 m | 407 m |
Ĉefaj setlejoj | Bufalo Klevlando Erie Toledo |
Alpena Bay City Owen Sound Port Huron Sarnia |
Ĉikago Gary Green Bay Sheboygan Milwaukee Kenosha Racine Muskegon Traverse City |
Hamilton Kingston Misisogo (Ontario) Oshawa Roĉestro (Nov-Jorkio) Toronto |
Duluth Marquette Sault Ste. Marie, MI Sault Ste. Marie, ON Superior Thunder Bay |
Notoj: | La areo de ĉiu rektangulo estas proporcia al la volumo de ĉiu lago. Ĉiuj mezuroj estas je malalta nivelo. |
---|---|
Fonto: | United States Environmental Protection Agency[10] |
Ĉar la areoj de la lagoj Supra, Hurono, Miĉigano, kaj Erie estas ĉiuj proksimume de la sama alto super marnivelo, dum la lago Ontario estas klare pli malalta, kaj ĉar la Niagara Eskarpo malhelpas ĉian naturan navigadon, la kvar supraj lagoj estas ofte nomitaj la "supraj grandaj lagoj". Tiu nomo, aliflanke, estas ne universala. La loĝantoj sur la marbordo de Supra Lago ofte nomas ĉiujn aliajn lagojn "la pli malaltaj lagoj", ĉar ili estas certe tute pli malaltaj. Ŝipistoj de grocaj barĝoj transdonantaj kargojn de Supra Lago kaj nordo de Lago Miĉigano kaj Hurona Lago ĝis havenoj de Lago Erie aŭ Ontario ofte nomas ĉi-lastan la pli malaltaj lagoj kaj la lagojn Miĉigano, Hurono, kaj Supra la supraj lagoj. Tio kondukas al pensado pri lagoj Erie kaj Ontario kiel "sudaj" kaj la aliaj kiel "supren laŭ nordo". Ŝipoj velantaj norden sur Lago de Miĉigano estas konsideritaj "suprensaltego" eĉ se ili velas direkte al ĝia elfluanta fluejo.[12]
Primaraj Konektadaj Akvovojoj
- La sistemo de la Rivero Ĉikago kaj de la Rivero Calumet ligas la basenon de la Grandaj Lagoj al la Misisipia Sistemo tra homfaritaj ŝanĝoj kaj kanaloj.
- La Rivero Skt. Marys kun la Kluzinstalaĵo Soo Locks ligas Supran Lagon ĝis Hurona Lago.
- La akvokoloj Mackinac ligas Lagon Miĉigano ĝis Hurona Lago (kiuj estas hidrologie ununura).
- La Skt. Clair Rivero ligas Huronan Lagon ĝis Lago de Sankta Claire.
- La Detrojta Rivero ligas Lago Skt. Clair ĝis Lago Erie.
- La Niagaro, inkluzive de Niagara Akvofalaro, ligas Lagon Erie ĝis Lago Ontario.
- La Welland Kanalo, preteriranta la Falojn, ligas Lagon Erie ĝis Lago Ontario.
- La rivero Sankt-Laŭrenco ligas Lago Ontarion al la Golfo Sankt-Laŭrenco, kiu ligas al Atlantiko.
Lago Miĉigano-Hurono
La lagoj Hurono kaj Miĉigano foje estas konsideritaj ununura lago, nomita Lago Miĉigan-Hurono, ĉar ili estas unu hidrologia akvoareo ligita fare de la Akvokoloj Mackinac.[13] La Akvokolo estas 8 km larĝa[9] kaj 37 m profunda; la akvoniveloj - nuntempe je 176 m - pliiĝas kaj malpliiĝas kune,[14] kaj la fluo inter Miĉigano kaj Hurono ofte inversigas direkton.
Bildaro
-
Supra Lago
-
Lago Miĉigano
Notoj
- ↑ Great Lakes – U.S. EPA. Epa.gov (2006-06-28). Alirita 2011-02-19.
- ↑ LUHNA Chapter 6: Historical Landcover Changes in the Great Lakes Region. Biology.usgs.gov (2003-11-20). Arkivita el la originalo je 2012-01-11. Alirita 2011-02-19.
- ↑ Ghassemi, Fereidoun. (2007) Inter-basin water transfer. Cambridge, Cambridge University Press. ISBN 0-521-86969-2.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 Great Lakes: Basic Information: Physical Facts. United States Environmental Protection Agency (EPA) (May 25, 2011). Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita November 9, 2011.
- ↑ Williamson, James. (2007) The inland seas of North America: and the natural and industrial productions .... John Duff Montreal Hew Ramsay Toronto AH Armour and Co..
- ↑ (2008) Archaeology in America: An Encyclopedia: An Encyclopedia. ABC-CLIO. ISBN 978-0-313-02189-3.
- ↑ Tom Bennett. (1a Februaro 1999) State of the Great Lakes: 1997 Annual Report. DIANE Publishing. ISBN 978-0-7881-4358-8.
- ↑ Gene E. Likens. (20 May 2010) Lake Ecosystem Ecology: A Global Perspective. Academic Press. ISBN 978-0-12-382003-7.
- ↑ 9,0 9,1 9,2 Grady, Wayne (2007). The Great Lakes. Vancouver: Greystone Books and David Suzuki Foundation. pp. 13, 21–26, 42–43. ISBN 978-1-55365-197-0.
- ↑ 10,0 10,1 Great Lakes Atlas: Factsheet #1 (English and French). United States Environmental Protection Agency (2006-03-09). Alirita 2007-12-03.
- ↑ Great Lakes Map. Michigan Department of Environmental Quality. Arkivita el la originalo je 2011-11-27. Alirita 2011-11-27.
- ↑ W. Bruce Bowlus. (2010) Iron Ore Transport on the Great Lakes: The Development of a Delivery System to Feed American Industry. McFarland. ISBN 978-0-7864-8655-7.
- ↑ "Michigan and Huron: One Lake or Two?" Pearson Education, Inc: Information Please Database, 2007.
- ↑ Wright, John W. (ed.); Editors and reporters of The New York Times. (2006) The New York Times Almanac, 2007‑a eldono, New York, New York: Penguin Books. ISBN 0-14-303820-6.
Bibliografio
- Peter Annin (2006). The Great Lakes Water Wars. Island Press. ISBN 978-1-61091-077-4.
- Beltran, R. et al. The Great Lakes: An Environmental Atlas and Resource Book. (United States Environmental Protection Agency and Government of Canada, 1995, ISBN 0-662-23441-3).
- Coon, W.F. kaj R.A. Sheets. Estimate of Ground Water in Storage in the Great Lakes Basin [Scientific Investigations Report 2006-5180]. Department of the Interior, U.S. Geological Survey, 2006.
- Helen Hornbeck Tanner (1987). Atlas of Great Lakes Indian History. University of Oklahoma Press. ISBN 978-0-8061-2056-0.
- Riley, John L. The Once and Future Great Lakes Country: An Ecological History (McGill-Queen's University Press; 2013) 516 pages; traces environmental change in the region since the last ice age.
- Holling, Holling Clancy Paddle to the Sea (ISBN 0-395-15082-5), an illustrated children's book about the Great Lakes and their environment. Beautiful and educational.
Eksteraj ligiloj
greke http://www.epa.gov/glnpo/atlas/gl-fact1.html greke http://www.great-lakes.net greke http://www.glc.org greke http://www.epa.gov/glnpo