Klasik-stila lukto

El Vikipedio
(Alidirektita el Greko-Romia lukto)
Saltu al: navigado, serĉo
Klasik-stila lukto

Klasik-stila luktogrek-romia lukto estas formo de lukto, dum kiu la luktantoj rajtas uzi nur la brakojn kaj ataki nur la superan parton de la korpo de la kontraŭulo, kontraŭe al la liber-stila lukto, dum kiu ili rajtas ankaŭ uzi siajn krurojn kaj teni la kontraŭulon sub la talio.

Blokado de la kontraŭulo ĉe klasik-stila lukto.

La lukto komenciĝas stare kaj la luktantoj provas kuŝigi la kontraŭulon.

En antikva Grekio la luktado, ofte tre malmilda, estis la kulmino de la Olimpikoj. La romianoj multe transprenis de la greka luktado, sed formetis la malmildon, tial la nomo iĝis greko-romia lukto.

La klasik-stila lukto estas tre ŝatata en Eŭropo, sed oni praktikas ĝin en la tuta mondo. Ĝi estas olimpika fako.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj