Griza pufino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Griza pufino
Sooty Shearwater.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procellariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Puffinus griseus
Gmelin, 1789
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Griza pufinoNovzelanda ŝafopetrelo ("muttonbird") estas birdospecio de la familio de Procelariedoj, granda ĉ. 40 cm. En Novzelando ĝi estas konata nkaŭ laŭ la Maoria nomo titi kaj kiel "muttonbird" (ŝafopetrelo), kiel ties parencoj nome la Pacifika pufino (P. pacificus) kaj la de Aŭstralio parenco Fajnbeka pufino (P. tenuirostris).

Ĝi ŝajne estas partikulare proksime rilata al la Granda pufino ("P." gravis) kaj al Fajnbeka pufino, ĉiuj senpintovostaj, nigrabekaj specioj, sed ties preciza rilataro estas malklara.[1] Ĉiukaze, tiuj tri specioj estas inter la plej grandaj specioj de pufinoj kiuj povus aparteni al separata genro Ardenna.[2]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Griza pufino, videblas la ĉokolada koloro
Griza pufino en Tasmanio, videblas la blanka centra areo de la subflugiloj

Ĝi estas fortkorpa, svelt-flugila birdo, kun fulga plumaro. Grizaj pufinoj estas 40–51 cm longaj kun enverguro de 94–110 cm.[3] Ĝi havas la tipan pufinan flugmanieron de la genro, malsuprenirante el flanko al flanko per rigidaj flugiloj kaj malmultaj flugilfrapoj, havante la flugilpintojn preskaŭ tuŝante la akvon. La flugmaniero de tiu birdo aspektas povega kaj rekta, tenante la flugilojn rigide kaj rekte, havigante la impreson de tre malgranda albatroso. Tiu pufino estas identigebla pro sia malhela plumaro, kiu estas responsa pri ties nomo. Dum malbonaj vidkondiĉoj, ĝi aspektas tutnigra, sed ĉe bona lumo, ĝi montriĝas kiel malhele ĉokolad-bruna kun arĝenteca stribendo laŭlonge de la centro de subflugiloj.

Kutime bruemaj, la Grizaj pufinoj rukulas, kveras kaj grakas en la reproduktejaj areoj.

En Atlantiko, ĝi estas la ununura tia birdo, dum ĉe la pacifika parto de ties teritorio, troviĝas ankaŭ aliaj tutmalhelaj grandaj pufinoj. La Fajnbeka pufino partikulare estas preskaŭ maleble apartebla el tiu specio dedistance.[4]

Distribuado kaj movoj[redakti | redakti fonton]

Teritorio de la Grizaj pufinoj malhelblue kaj reproduktaj lokoj flave
Supra parto de birdo naĝanta ĉe la bordo de Kalifornio

La Grizaj pufinoj reproduktiĝas sur malgrandaj insuloj en suda Pacifiko kaj suda Atlantiko, ĉefe ĉe Novzelando, Falklandoj, Fuegio kaj ankaŭ ĉe Aŭklandoj kaj Filipinsulo ĉe Norfolko. Ili komencas reproduktadon en oktobro, kaj kovas sian idon dum ĉirkaŭ 54 tagoj. Post eloviĝo, la gepatroj idozorgas dum 86 al 109 tagoj.[3]

Ili estas spektakle long-distancaj migrantoj, kiu sekvas cirklan itineron, veturante norden al la okcidenta flanko de Pacifiko kaj Atlantiko fine de la reprodukta sezono en marto al majo, atingante ĉearktajn akvojn en junio al julio kie ili trapasas el okcidento al oriento, kaj poste revenas suden laŭ la orienta flanko de la oceanoj en septembro al oktobro, atingante la reproduktejajn koloniojn en novembro. Ili ne migras kiel aro, sed pli bone kiel unuopuloj, asociante nur laŭoportune; en junio de 1906 ekzemple, du estis mortpafitaj ĉe la insulo Guadalupe ĉe Baja California (Meksiko), kelkajn semajnojn antaŭ la preterpaso de la kerno de la populacio.[5] Ĉiukaze, la identeco de nombraj grandaj malhelaj pufinoj observitaj en oktobro 2004 ĉe Kwajalein en la Marŝaloj restas enigma; ili povus estintaj ĉu Grizaj aŭ Fajnbeka pufinoj, sed neniu el tiuj specioj ĝenerale pasas tra tiu regiono ĉe tiu tempo[4]

En la Atlantika Oceano, ili kovras distancojn de pli ol 14,000 km el siaj reproduktaj kolonioj en la Falklandoj (52°S 60°W) norde al 60° to 70°N en la Norda Atlantika Oceano ĉe norda Norvegio; distancoj faritaj en la Pacifiko estas similaj aŭ eĉ pli grandaj; kvankam la pacifikoceanaj kolonioj ne estas tiom sude, ĉe 35° al 50°S ĉe Novzelando, kaj moviĝas norden al la Aleutoj, la longitudina larĝo de la oceano faras pli longajn migradojn necesaj. Ĵusaj monitoraj eksperimentoj montris ke la birdoj kiuj reproduktiĝas en Novzelando povas veturi 74,000 km jare, atingante Japanion, Alaskon kaj Kalifornion, averaĝe pli ol 500 km tage.[6]

En Granda Britio, ili moviĝas suden fine de aŭgusto kaj septembre; pro fortaj nordaj kaj nordokcidentaj ventoj, ili povas foje resti kaptitaj en la neprofunda tre fermita Norda Maro, kaj povas esti vidataj grandaj pufinaroj revenante norden super la britaj orientaj marbordoj dum ili revenas al siaj vojoj al Atlantiko super norda Skotlando.

Ekologio kaj statuso[redakti | redakti fonton]

Malgranda parto de granda pufinaro ĉe Kalifornio, Usono, en septembro

La Grizaj pufinoj manĝas fiŝojn kaj kalmarojn. Ili povas plonĝi ĝis 68 m profunde por manĝo,[6] sed plej komune prenas manĝon surface, partikulare ofte sekvante balenojn por kapti la fiŝojn ĝenomovitajn de tiuj. Ili sekvas ankaŭ fiŝkaptadajn ŝipojn por preni la fiŝrestaĵojn forĵetitaj el la ferdeko.

Ili reproduktiĝas en grandaj kolonioj; la ino demetas ununuran blankan ovon. Tiuj pufinoj nestumas en nestotruoj kovritaj el planta materialo, kiuj estas vizitataj nur nokte por eviti predadon fare de grandaj mevoj.

En Novzelando, ĉirkaŭ 250,000 ŝafopetreloj estas kolektitaj por oleo, manĝo kaj graso ĉiujare de indiĝenaj Maorioj.[3] Junaj birdoj elnestiĝontaj estas kolektitaj el la nestotruoj, plukitaj, kaj ofte konservitaj en salo.

Ties nombroj estis malpliigitaj en ĵusaj jardekoj, kaj ĝi estas nune klasita kiel Preskaŭ Minacata fare de la IUCN.[7] En 2009, la averaĝa kolektado malaltiĝis ĉar la kaptokaĝo entenis iam preskaŭ 500 birdojn; en 2009 tiu nombro estis ĉirkaŭkalkulata pli proksime al 40 por kaĝo.

Nombroj de reproduktaj paroj estas nune (2011) ĉirkaŭkalkulataj je 22 milionoj da paroj. La supra prikolekta informaro ne povas esti ĉiukaze konsiderata akurata, ĉar la metodoj uzitaj de la Rakiuraj Maorioj por kolekti pufinidojn ne inkludas ĉiujn formojn de kaptado. La uzitaj metodoj estas nanao kio konsistas el sekvi la nestotruojn de la birdoj, elfosi en ties tuneloj kaj elpreni la pufinidon; tio okazas en la komencaj momentoj de la sezono (komenca aprilo) kaj rama (torĉado), kio estas nokta kaptado de la junaj birdoj kiuj eliras el siaj nestotruoj dum malhelaj pluvaj noktoj por komenci elnestiĝon. La petreliduma sezono finas la 31an de majo, kiam ĉiuj birdoj jam estis elnestiĝintaj al migrado. Dum 2009 estis ja kiaka aŭ malbona sezono, tiuj okazas averaĝe ĉiun sepan jaron, kaj la venontaj du sezonoj, nome 2010 kaj 2011, estis bonaj jaroj kun multaj birdoj.

Petrelidumo havas malpli efikon sur la pli ampleksaj populacioj de titi ol oni povus supozi, ĉar la birdoj titi ĉiam revenas al la sama nestoloko, kaj tiele nur la birdaj populacioj de la "Petrelidumaj Insuloj" mem (malgranda porcento de la totala reprodukta pufinaro) estas tuŝitaj de tiu afero.

Inspiro por “”La birdoj” de Hitchcock[redakti | redakti fonton]

La 18a de aŭgusto, 1961, la gazeto Santa Cruz Sentinel informis pri miloj da frenezaj Grizaj pufinoj[8] kiuj estis vidataj ĉe la bordoj de la golfo de Norda Monterey en Kalifornio, regurgitantaj anĉovojn, flugante kontraŭ objektojn, kaj mortiĝante surstrate. La evento levis la intereson de lokano nome Alfred Hitchcock, kune kun historio pri teruriga birdo kutimo de la brita verkisto Daphne du Maurier, helpa al inspiro de la filmo de Hitchcock de 1963 nome The Birds, nome averto pri la naturo revolucia kontraŭ la homaro.[9] La filmo estas nune rangita inter la plej bonkvalitaj terurfilmoj de la lasta jarcento elektitaj de la American Film Institute.

Sciencistoj rigardinte la enhavojn de stomakoj de testudoj kaj marbirdoj arigitaj en 1961 en la golfo Monterey trovis venenajn algojn en 79% el la planktono[10] kion la bestoj estis manĝintaj. "Mi klare konvinkiĝis, ke la birdoj estis venenigitaj," diris oceankonservadisto Sibel Bargu de la Luiziana Ŝtata Universitato. "Ĉiuj simptomoj estis tre similaj al tiuj de la lastaj birdovenenadaj eventoj en la sama areo."

Planktona fakulo Raphael Kudela de USC asertis ke purigo de septujoj instalitaj ĉe la areo de la Golfo Monterey komence de la 1960-aj jaroj estus la klara kulpulo kiu estus nutrinta la venenajn algojn[11] "Estas je ioma etendo natura fenomenono, kaj plej bone ni povas fari estas kontroli la ekziston de toksinoj, kaj la minacojn al la tuŝita naturo."

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Austin (1996), Heidrich et al. (1998), Austin et al. (2004)
  2. Penhallurick & Wink (2004), sed vidu ankaŭ Rheindt & Austin (2005)
  3. 3,0 3,1 3,2 (2008) Antarctica: Secrets of the Southern Continent. Buffalo, NY: Firefly Books. ISBN 978-1-55407-398-6. 
  4. 4,0 4,1 VanderWerf (2006)
  5. Thayer & Bangs (1908)
  6. 6,0 6,1 Shaffer et al. (2006)
  7. BLI (2008)
  8. Live Science. "Hitchcock's Crazed Birds Blamed on Toxic Algae"
  9. American Film Institute.
  10. Detroit Free Press. "Mystery of incident that inspired Hitchcock's 'The Birds' solved?" 28a Decembro, 2011.
  11. Oceonography. Volume 18, No. 2. "Harmful Algal Blooms in Coastal Upwelling Systems"

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Austin, Jeremy J. (1996): Molecular Phylogenetics of Puffinus Shearwaters: Preliminary Evidence from Mitochondrial Cytochrome b Gene Sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 6(1): 77–88. COI:10.1006/mpev.1996.0060 (HTML resumo)
  • Austin, Jeremy J.; Bretagnolle, Vincent & Pasquet, Eric (2004): A global molecular phylogeny of the small Puffinus shearwaters and implications for systematics of the Little-Audubon's Shearwater complex. Auk 121(3): 847–864. DOI: 10.1642/0004-8038(2004)121[0847:AGMPOT]2.0.CO;2 HTML resumo
  • Heidrich, Petra; Amengual, José F. & Wink, Michael (1998): Phylogenetic relationships in Mediterranean and North Atlantic shearwaters (Aves: Procellariidae) based on nucleotide sequences of mtDNA. Biochemical Systematics and Ecology 26(2): 145–170. COI:10.1016/S0305-1978(97)00085-9 PDF kompleta teksto
  • Penhallurick, John & Wink, Michael (2004): Analysis of the taxonomy and nomenclature of the Procellariiformes based on complete nucleotide sequences of the mitochondrial cytochrome b gene. Emu 104(2): 125-147. COI:10.1071/MU01060 (HTML resumo)
  • Rheindt, F. E. & Austin, Jeremy J. (2005): Major analytical and conceptual shortcomings in a recent taxonomic revision of the Procellariiformes - A reply to Penhallurick and Wink (2004). Emu 105(2): 181-186. COI:10.1071/MU04039 PDF kompleta teksto
  • Shaffer, S.A.; Tremblay, Y.; Weimerskirch, H.; Scott, D.; Thompson, D.R.; Sagar, P.M.; Moller, H.; Taylor, G.A.; Foley, D.G.; Block, B.A. & Costa, D.P. (2006): Migratory shearwaters integrate oceanic resources across the Pacific Ocean in an endless summer. Proceedings of the National Academy of Sciences 103(34): 12799-12802. COI:10.1073/pnas.0603715103PDF kompleta teksto Supporting figures
  • John Thayer & Bangs, Outram (1908): The Present State of the Ornis of Guadaloupe Island. Condor 10(3): 101-106. COI:10.2307/1360977 DjVu kompleta teksto PDF kompleta teksto
  • VanderWerf, Eric A. (2006): Observations on the birds of Kwajalein Atoll, including six new species records for the Marshall Islands. Micronesica 38(2): 221–237. PDF kompleta teksto

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bull, John L.; Farrand, John Jr.; Rayfield, Susan & National Audubon Society (1977): The Audubon Society field guide to North American birds, Eastern Region. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-394-41405-5
  • Harrison, Peter (1988): Seabirds (2nd ed.). Christopher Helm, London. ISBN 0-7470-1410-8
  • Gillson, Greg (2008): Field separation of Sooty and Short-tailed Shearwaters off the west coast of North America Birding 40(2): 34-40.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj