Henryk Jasiczek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henryk Jasiczek
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1919 (1919-03-02)
en Kottingbrunn
Morto 8-an de decembro 1976 (1976-12-08) (57-jaraĝa)
en Český Těšín
Tombo Český Těšín vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • tradukisto • prozisto vd
Aktiva en TřinecOstravaČeský Těšín vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henryk JASICZEK (naskiĝis la 2-an de marto 1919 en Kottingbrunn, mortis la 8-an de decembro 1976 en Český Těšín) - estis pola ĵurnalisto, verkisto, poeto kaj socie-nacia aktivulo en Zaolzie. Konsiderata unu el la plej gravaj polaj verkistoj en Zaolzie post la Dua mondmilito, li estas unu el la plej popularaj poetoj de la regiono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Henryk naskiĝis en Kottingbrunn proksime de Vieno. Sian infanaĝon li pasigis en Oldrzychowice apud Třinec. Ekde 1934 li studis ĝardenadon en Třinec kaj Chrudim. Poste li laboris kiel ĝardenisto en Hradečno apud Kladno. En 1938 li revenis al Zaolzie sed ne povis trovi laborpostenon tie. Ekde marto 1939 li laboris kiel laboristo en la siderurgioj de Třinec.

Dum la dua mondmilito, li okupiĝis pri la pola rezistomovado. Li redaktis la polan subteran gazeton kaj traktis disdonadon. Post la milito, li fariĝis redaktoro de "Głos Ludu" (La Voko de Popolo) ĝis 1957. La verkisto eldonis en revuoj por polaj infanoj en Ĉeĥoslovakio kaj en la kultura kaj literatura gazeto "Zwrot" (Reveno). Jasiczek estis ankaŭ aktiva membro de la Pola kulture-eduka asocio (PZKO), en kiu de 1945 ĝis 1968 li administris la literaturan kaj artan sekcion.

Dum la Praga Printempo, la verkisto subtenis la flugilon de la komunista partio rekomendante reformojn. Lia sinteno kaj publika manifestiĝo de liaj vidpunktoj kaŭzis lian forigon de la publika vivo en majo 1970. Jasiczek pasigis la lastajn jarojn de sia vivo sole, devigita labori en la presejo kiel provleganto. Li mortis en 1976 en malsanulejo en Český Těšín.

En la PPR, informoj pri Henryk Jasiczek estis submetitaj al cenzuro. Lia verkista laboro populariĝis nur en Pollando post 1989.

Tuj post la milito, la poezio de Jasiczek temis pri sociaj aferoj. Poste en sia verko, la verkisto temis ĉefe pri popolaj motivoj kaj aserto de naturo de la regiono en kiu li loĝis. Li dediĉis multajn el siaj poemoj al la beleco de la naturo de Beskidoj. Li verkis en la pola, teŝina dialekto kaj ĉeĥe.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Rozmowy z ciszą (Konversacioj kun silento, 1948) – kolekto de poezio
  • Pochwała życia (Laŭdo de la vivo,1952)
  • Gwiazdy nad Beskidem (Steloj sur la Beskidoj, 1953) – kolekto de poezio
  • Obuszkiem ciosaneizita per batilo, 1955) – kolekto de poezio
  • Jaśminowe noce (Noktoj de Jasmeno, 1959) – kolekto de poezio
  • Humoreski beskidzkie (Beskidaj humoreskoj, 1959) – prozo
  • Poetyckie pozdrowienia (Poeziaj salutoj,1961) – kolekto de tradukita ĉeĥa kaj slovaka poezio
  • Morze Czarne jest błękitne (Nigra maro estas blua, 1961) – vojaĝraporton
  • Krásné jak housle (Bela kiel aldviolono,1962)
  • Blizny pamięci (Cikatroj de memoro, 1963)
  • Przywiozę ci krokodyla (Mi alportos al vi krokodilon, 1965) – vojaĝraporton
  • Pokus o smír (Provo ĉe repaciĝo, 1967)
  • Baj, baju z mojego kraju (Rakontu, rakonte el mia lando, 1968) – kolekto de poezio al infanoj
  • Zamyślenie (Pripensado, 1969)
  • Smuga cienia (Ombra spuro, 1981) – postmorta kolekto de poezio
  • Jak ten obłok (Kiel ĉi tiu nubo, 1990) – postmorta kolekto de poezio
  • Wiersze (Poemoj, 2006) – postmorta kolekto de poezio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]