Himno de Andaluzio
Himno de Andalucía | ||
---|---|---|
Himno de Andaluzio | ||
nacia himno | ||
lando | Andaluzio, Hispanio | |
kantoteksto | Blas Infante, 1918 | |
muziko | Blas Infante, José del Castillo Díaz 1936 | |
ekde | Asamblea de Ronda 1918, Juntas Liberalistas de Andalucía 1933, Aŭtonomaj Regularoj 1981-1982, 2007 | |
La himno de Andaluzio ("Himno de Andalucía") estis verkita de Blas Infante, kiu adaptis tradician kanzonon 'Santo Dios', kantita de kamparanoj dum rikolto.
Komponisto José del Castillo Díaz adaptis kaj harmoniigis la melodion. Li estis direktoro de la Urbodoma Muzikbando de Sevilo, kaj prezentis la himnon en Alameda de Hércules de Sevilo, la 10-an de julio 1936.
Laŭ aŭtonoma konstitucio de Andaluzio ("Estatuto de Autonomía para Andalucía") de 2007, la himno de Andaluzio estas tiu, kiu aprobis en 1933 la Andaluziaj Liberistaj Kunsidoj (Juntas Liberalistas de Andalucía).
Esperanto-version de la himno verkis Giorgio Silfer kaj kantis unuafoje Anjo Amika, okaze de la inaŭguro de la Esperanto-Domo en Malago, la 12-an de oktobro 2012.
Himno
- La bandera blanca y verde
- vuelve, tras siglos de guerra,
- a decir paz y esperanza,
- bajo el sol de nuestra tierra.
- ¡Andaluces, levantaos!
- ¡Pedid tierra y libertad!
- ¡Sea por Andalucía libre,
- España y la Humanidad!
- Los andaluces queremos
- volver a ser lo que fuimos
- hombres de luz, que a los hombres,
- alma de hombres les dimos.
- ¡Andaluces, levantaos!
- ¡Pedid tierra y libertad!
- ¡Sea por Andalucía libre,
- España y la Humanidad!
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|