Iffwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iffwil
Blazono de Iffwil
Blazono de Iffwil
Blazono de iffwil
Iffwil fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Iffwil fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Iffwil fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 3′ 50″ N 7° 28′ 41″ O / 47.06389 °N, 7.47806 °O / 47.06389; 7.47806 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 50″ N 7° 28′ 41″ O / 47.06389 °N, 7.47806 °O / 47.06389; 7.47806 (mapo)
Areo 5,06 km²
Alteco 560 m super marnivelo
Poŝtkodo 3305
Komunumkodo 0541
Mapo de Iffwil
Mapo de Iffwil
Mapo de Iffwil
vdr


Pri la komunumo

Iffwil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 408 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Iffwil situas en la Svisa Mezlando 13 kilometrojn norde de la federacia urbo Berno sur la orienta flanko de la altebenaĵo de Rapperswil. La monteto Brättenmoos en la sudokcdento de la komunumo estas kun alteco de 605 m s.m. la plej alta punkto de la komunuma teritorio. La komunumo konsistas el la vilaĝo Iffwil kaj la setlejoj Feld, Ischlag, Bergacher kaj Ghürsch. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,06 km², de kiuj 36,4% estas kovritaj de arbaro, 55,1% servas por agrikulturo kaj 7,9% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Iffwil limas en nordo al Etzelkofen, en nordoriento al Grafenried, en sudoriento al Jegenstorf, en sudo al Zuzwil, en sudokcidento al Bangerten, kaj en nordokcidento al Scheunen.

Trafiko

La komunumo Iffwil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas de nordo al sudo la konekta vojo n-ro 1301 de Münchenbuchsee al Mülchi, kaj la vojo n-ro 1340 kondukas de Iffwil tra Scheunen kaj Bangerten al Rapperswil. Krome estas du mallarĝaj vojoj al Jegenstorf respektive Grafenried. Per poŝtaŭtolinio de Jegenstorf al Messen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Iffwil datiĝas el la jaro 1148 kiel Iffenwilere. Estis trovitaj en Iffwil objektoj el la Neolitiko. Apud la fromaĝejo oni trovis restaĵojn de mezepoka burgo, kiu estis menciita en la jaro 1346 kiel Burgbuel. Dum mezepoko la Grafoj de Kiburgo kaj la Senjoroj de Jegistorf estis bienposedantoj en Iffwil. Ili faris donacojn al la Monaĥejo Fraubrunnen kaj la Monaĥejo Frienisberg. Ĉi-lasta vendis en la jaro 1332 la bienojn kaj la malaltan jurisdikcion al bernaj civitanoj.[2]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Anne-Marie Dubler: Iffwil en Historia Leksikono de Svislando (2008-01-22)

Eksteraj Ligiloj

Bildoj