Ivan Illich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ivan Illich artwork 1.jpg

La filozofo Ivan ILLICH naskiĝis en Vieno je la 4-a de septembro de 1926 kaj forpasis la 2-an de decembro de 2002 en Bremeno. Li aŭtoris diversajn kritikojn pri la institucioj de la moderna kulturo, kaj traktis temojn tiel diversajn kiel eduko, medicino, laboro, energio, ekonomia disvolviĝado, kaj genro.

Liaj tezoj trafis sian plej fortan famon dum la jardeko 70a, sed nuntempe estas malvaste konataj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Vieno, en kroatio jud-katolika familio, kiu forfuĝis en 1941 al Italio pro la kontraŭjudaj leĝoj. Unue studinte histologion kaj kristalografion en 1941 en Florenco, li ekstudis teologion kaj filozofion la postan jaron en la vatikana universitato. Li verkis disertacion pri la historiisto Arnold J. Toynbee.

En 1951, oni sendis lin pro lia peto al Novjorko por pastri portorikanan parokon. En 1956, oni nomumis lin vicdokano de Katolika Universitato de Portoriko. Tie, Ivan Illich renkontis Everett W. Reimer, kaj ambaŭ ekanalizis sian propran funkcion de "edukistestroj". In 1961, Illich fundis Interkulturan Dokumentad-Centron (CIDOC, Centro Intercultural de Documentación) en Kvernavako (Cuernavaca) en Meksiko, por instruadi lingvojn al nordamerikaj misiistoj. Tamen, li celis ja kontraŭi la partoprenon de Vatikano al la moderna disvolvigado de la laŭnome Tria Mondo. Pro siaj starpunktoj, CIDOC oponiĝis al la katolikaj ekleziestroj. Fine de la jardeko 60a, Ivan Illich forlasis sian pastrecon. CIDOC malfundiĝis en 1976, laŭ interkonsento de siaj membroj kiuj daŭrigis sian agadon, ĉiu siaflanke.

Dum la jardeko 80a Illich multe vojaĝadis, dividante sian tempon inter Usono, Meksiko kaj Germanio. Li profesoris en la universitatoj de Penn State kaj Bremen.

Dum siaj lastaj jaroj li suferis pro kancera kreskaĵo ĉe la vizaĝo, kiun li rifuzis operaciigi pro sia kritiko de profesia medicino, kaj pro la fakto ke tio verŝajne perdigus al li la kapablon paroli. Li ankaŭ rifuzis uzi sedativojn, kiuj forprenus lian klarpenson. Li sensukcese provis kuraci ĝin per tradiciaj metodoj, kaj okaze fumadis opion por elteni la doloron.

Ĉefa tezo : industria vivmodo kontraŭ kunvivemo[redakti | redakti fonton]

Li batalis kontraŭ la aŭta sistemo, kaj ĉiuj veturiloj tro rapidaj, kiujn li juĝis malliberigaj kaj iluziaj. Ekzemple, li kalkulis ke, konsiderante la mezuman tempon necesan por perlabori aŭton, teni ĝin bonstata kaj fine veturadi per ĝi, ĝi rapidas ses kilometrojn hore. Li ankaŭ kritikis la kuracsistemon kaj la eduksistemon, kiujn li konsideris ne-kunvivemaj.

Li elpensis la koncepton de radikala monopolo : kiam teknika rimedo estas aŭ ŝajnas tro efika, ĝi baras la vojon al pli malrapidaj rimedoj (ekzemplas la aŭtŝoseo rilate al piedirado, aŭ la poŝtelefono rilate al hejmtelefono). Kun lia amiko, la filozofiisto Jacques Ellul, oni rajtas konsideri lin unu el la ĉefaj inspirintoj de la ideoj de "malkreskado" kaj "volata simpleco".

La ĉefa Illich-a koncepto estas tiu de kontraŭ-produktivo, kiu evidentigas ĝenan fenomeno: kiam ili atingis ian kritikan sojlon (kaj estas monopolaj), la grandaj institucioj de la modernaj industriaj socioj obstaklas al siaj propraj celoj : medicino malutilas al sano (kuracante malsanojn, kiun ofte kaŭzis la industria sistemo kiu progresigas ĝin), veturrimedoj (kiuj sume perdigas tempon), la lernejo (kiuj brutigas), la komunikadoj (kiuj tiel densiĝas ke ili perdas valoron), ktp...

Alia koncepto, centra en la idearo de Ivan Illich, estas tiu de kunvivado. Kontraŭ la superprogresintaj teknikaj rimedoj, Illich metas la kunvivemajn ilojn. Li difinas kunviveman ilon kiel simplan. Ĝi funkcias per ies forto (ne anstataŭ ĝi), kaj ĉiu ajn povas uzi ĝin sen postulata scio aŭ sen interveno de specialisto.

Laŭ Illich, la industria socio nepre ne povos disvolviĝi sen fino. Ĝi neeviteble trafos krizan limon, kiu postulos radikalan ŝanĝiĝon aŭ plenan memdetruon. Sed kia estos tiu necesa rompo (kiun li nomas "politika inversigo"), ĉu katastrofeca, ĉu revolucia aŭ ĉu riformema li ne klare precizigas. Illich kredas ke la postindustria socio, kiu sekvos tiun rompon, devos esti kunvivema, tio signifas reveni al pli simplaj teknikaj rimedoj pli taŭgaj por homa kunvivado.

Socio sen lernejoj[redakti | redakti fonton]

Alia grava flanko de la penso de Illich estas lia kritiko de la moderna eduksistemo, kiun li detaligas en lia plej konata verko "La senlerneja socio" (1971). Kvankam la libro hodiaŭ povas aspekti iom eksmoda, ĉar ĝi referencas pri tiamaj edukprogramoj, ĝiaj asertoj kaj bazaj proponoj konservas sian radikalecon. Illich origanale prezentas la instituciojn – en ĉi tiu kazo, la lernejoj – kiel iloj, kiuj tiel disvolviĝis ke ili fariĝis kontraŭproduktivaj. Celante klerigi la homojn, la eduksistemo fakte produktas homojn misedukitajn, nesufiĉe penskapablajn, kaj obeemajn.

Kontraŭ la institucia edukado, li proponas krei eduk-retojn tra kiuj ĉiu lernanto rilatadas kun spertuloj, en ĉia momento de sia vivo, kaj konstruadas mem sian propran konon. Lia propono uzi modernan teknikon por tiuj eduk-retoj estas aparte rimarkinda: multaj el la priskribitaj trajtoj de tiu eduk-reto kongruas kun la uzado de Interreto ĝenerele, kaj aparte kun la idealojn de Vikipedio.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Liaj plej konataj verkoj estas:

  • La senlerneja socio (1971)
  • La kunvivarto (1973)
  • Energio kaj egaleco (1974)
  • La maldungeco kreiva (1981)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Thierry Paquot: Rezistado laŭ Ivan Illich (La résistance selon Ivan Illich), tradukis Jeanne-Marie Cash, en: Le Monde diplomatique en Esperanto, februaro 2003.

Alilingvaj retejoj[redakti | redakti fonton]